×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Mondĉampionado de Futbalo

Mondĉampionado de Futbalo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

La plej grandaj internaciaj sportaj eventoj estas la Olimpiaj Ludoj kaj la Mondĉampionado de Futbalo (aŭ Futbalmondpokalo). Ili okazas kutime ĉiun kvaran jaron, tamen en malsamaj jaroj: la dua du jarojn post la unuaj.

La tiel nomataj “modernaj” Olimpiaj Ludoj komenciĝis en 1896, la Futbalmondpokalo en 1930. Ekde 1924 ekzistas la someraj kaj la vintraj olimpiaj ludoj. Tiuj lastaj okazas ekde 1994 la saman jaran kiel la Futbalmondpokalo.

La Olimpiaj Ludoj estas kutime aranĝataj en ununura urbo, dum la matĉoj de la Mondĉampionado de Futbalo estas ludataj en pluraj urboj (de aparta lando – nur unufojon samtempe en du landoj: 2002 en Japanujo kaj Sudkoreio).

Miaopinie la plej interesa el tiuj internaciaj sportaj eventoj estas la Olimpiaj Ludoj – ĉar dum ili prezentiĝas la plej bonaj sportistoj el multaj – tute malsamaj – sportbranĉoj. Tamen la plej alloga estas sendube la Mondĉampionado de Futbalo, kio estas komprenebla pro tio, ke futbalo estas internacie la plej ŝatata sporto, kvankam en kelkaj landoj oni preferas aliajn, ekzemple en Usono la usonan piedpilkadon kaj korbopilkadon.

Nur futbalo povas kunigi preskaŭ 200.000 spektantojn en ununura stadiono. Kiam tio okazis? En 1950, en la stadiono Maracanã en Rio de Ĵanejro, dum la mondĉampionada finalo inter Brazilo kaj Urugvajo.

Kaj vi scias, ke ekde du aŭ tri jardekoj la bonaj futbalistoj perlaboras multe (neimageble multe) da mono, kaj ne nur la Monda Ĉampionado, sed ankaŭ la plej gravaj el la matĉoj de la tiel nomata “Ligo de Ĉampionoj” estas elsendataj per televidkanaloj en multaj landoj.

Estas ankaŭ interese, ke kaj la grandaj futbalkluboj (kiuj situas en aparta urbo) kaj la landaj teamoj havas zelotojn en aliaj urboj kaj landoj.

Por povi partopreni en la Futbalmondpokalo la naciaj teamoj bezonas kvalifikiĝi en antaŭaj matĉoj. Ekde 1998 partoprenas la kvalifikiĝintaj teamoj el 32 landoj. Kaj en la kvalifika fazo kaj en la diversaj fazoj de la Ĉampionado la kvalifikiĝintaj kaj venkintaj teamoj ne ĉiam estas la plej bonaj. Kiel en ĉio en la vivo, necesas ankaŭ bonŝanco.

La ludo “futbalo” (piedpilko) estis inventita en Anglujo, sed la “lando de futbalo” estas sendube Brazilo, kiu estas la sola kvinfoja ĉampiono de la mondo. Germanujo kaj Italujo iĝis ĉampiono po kvar fojojn.

Evidente oni pensas, ke popolriĉa lando kun multaj futbalistoj havas plej grandajn ŝancojn iĝi ĉampiono, ĉar estas pli verŝajne, ke ekzistas 10 aŭ 20 bonegaj sportistoj inter 200 milionoj da enloĝantoj ol inter 10 milionoj. Tamen kelkfoje malgrandaj landoj surprizigas. Ekzemple: Urugvajo (kun nur iomete pli ol 3 milionoj da enloĝantoj) jam estis mondĉampiono du fojojn. Kaj imagu: Islando havas nur 350.000 (jes, 350.000!) enloĝantoj, sed atingis la kvaran lokon en la Eŭropa Futbolĉampionado de 2016 kaj kvalifikiĝis por la ĉi-jara Mondĉampionado.

La ĵus pasinta ĉampionado kaŭzis grandajn surprizojn – malagrablajn por plejmultaj eks-ĉampionoj. Laŭ fakuloj pri futbalo la favorataj naciaj teamoj estis (laŭalfabete): Argentino, Belgujo, Brazilo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Urugvajo. Sed vidu, kio okazis: la 4-foja ĉampiono Italujo eĉ ne klasifikiĝis por la ĉampionado; la 4-foja ĉampiono Germanujo estis eliminita en la unua fazo (en kiu partoprenis 32 landoj, pli ekzakte: naciaj teamoj); la 2-foja ĉampiono Argentino kaj la 1-foja ĉampiono Hispanujo (alte favorata) estis eliminitaj en la t.n. okona finalo (en kiu ĉiam partoprenas 16 naciaj teamoj) la 5-foja ĉampiono Brazilo (ankaŭ alte favorata) kaj la 2-foja ĉampiono Urugvajo estis eliminitaj en la kvaronfinalo. Tiel restis por la duonfinaloj la 1-fojaj ĉampionoj Francujo kaj Anglujo, krom Belgujo kaj Kroatujo. Francujo venkis Belgujon, Kroatujo venkis Anglujon. La rezultoj (la venkintoj faris nur unu golon pli ol la venkitoj) montris, ke la nivelo de la teamoj estis tre simila. Kiel mi diris, multfoje gajnas, kiu havas pli da bonŝanco.

En bela kaj ekscita finalo Francujo venkis la fortan kaj bataleman Kroatujon je 4 goloj kontraŭ 2 kaj iĝis mondĉampiono la duan fojon post 20 jaroj.

Mondĉampionado de Futbalo World Championship of Soccer