×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, MES 2018 - klaso de komencintoj (fakte progresantoj)

MES 2018 - klaso de komencintoj (fakte progresantoj)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Kiel kutime, dum la tempo de florantaj mimozoj, ni renkontiĝis en Provenco por senpolvigi niajn konojn pri Esperanto, nia ŝatata lingvo. Komence ni amike salutis niajn amikojn, babilis pri la pasintaj aranĝoj kaj pri la estontaj planoj.

En nia klaso kunsidis du ĉeĥinoj, pluraj francoj kaj unu sviso. Iam venis scivolaj gastoj el apudaj klasoj. Ĉiuj estis bonvenaj. Ni spertis la legadon, kiun ni ĉiutage plibonigis legante interesajn fabelojn kaj artikolojn el la retradio. Poste venis la tempo de gramatiko. Nur Anne-Marie, kiu ŝatas ankaŭ tiun parton de lingvo, gaje serĉis la taŭgan respondon al la faritaj testoj. Sed poste ankaŭ aliaj partoprenantoj bone laboris kaj diskutis pri la temo, kiu allogis ilin. Ni devis vere bone legi tekston por aldoni la taŭgan respondon… Do, niaj kapoj ververe laboris kaj la temperaturo en la klaso kreskis. Ĉu ankaŭ vi trovus la okazon, kiam uzi la frazon: Kiu naskis kaj kiu naskigis la bebon?

Vespere ĉiuj ĝuis la aŭskultadon de legado de Jarka (el la libro de Boris Kolker) "Vojaĝo en Esperanto-lando", aŭ ni ĉiuj babilis pri la elektita temo. La lastan vesperon ni tre ridegis - dum la lasta posttagmezo ni ĉiuj bonvenigis sunon en tiu-ĉi nun nekutime malvarma regiono kaj promenis en la ĉirkaŭaĵo. Poste ni menciis ĉiujn forgesitajn aĵojn, kiujn ni serĉis dum tiu tago.

En la tempo de komunaj vesperoj niaj prelegantoj lasis nin vojaĝi al Indonezio, ekkoni bizonojn, kaj lastan komunan vesperon ni provis kanti kaj danci. La etoso de nia grupo estis mirinda, kvankam la vetero ne permesis al ni promeni, kvankam "ni ludis la lernejon," nenio timigis nin kaj ni ĉiuj bone ĝuis la komunan tempon en Esperantujo en tre amika rondo de francaj amikoj-esperantistoj.

La busa ekskurso en Menton, la urbo de ekspozicio de citronoj kun la temo Barato, ravigis nin. Ni ricevis la taskon rapide preterpasi kelkajn stratojn kaj post la vizito de ekspozicio reveni al la loko de nia busa haltejo. Strange! Mi perdiĝis en la belaj sed ĉiam nekonataj stratoj. Kion fari? La tempo de forveturo jam ekis kaj mi serĉis la rapidan solvon, sen mapo kaj forgesita poŝtelefono en hotelo.

Jam neatendite mi turniĝis kaj rimarkis la homon, kiun mi jam konis el posttagmeza kantado: li hastis en la strato tenante en la mano miraklan aparaton - GPS. Kia ĝojo! Hastante kaj parolante ni baldaŭ troviĝis en la indikita strato kun mia anĝelo-savanto. Do, neniu en la granda urbo povas perdiĝi, ĉar ĉie estas esperantistoj…

Post la renkontiĝo restis ankoraŭ tempo por viziti la familion de organizantoj, kiu preparis la promenadon en Fréjus, bela antikva urbo kun romiaj monumentaĵoj, pompa katedralo, ĉarmaj placoj, placetoj en la centro de urbo.

Ĉiujn aŭskultantojn elkore salutas la verda familio el Provenco! Se mi jam planus, kien veturi venontan jaron, do, senhezite mi elektus tiun-ĉi lokon. Aliĝu ankaŭ vi!