×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Maŝino produktas benzinon el aero

Maŝino produktas benzinon el aero

Ĉu tio estos la solvo de la klimata problemo? Nova testinstalaĵo en Kanado ne nur kapablas suĉi karbondioksidon el la aero, ĝi povas konverti ĝin ankaŭ al fuelo. Tiu procezo estas multe pli favorkosta ol oni pensis ĝis nun, raportas esploristoj.

Ĉu la homaro sukcesos limigi la tutteran klimatan varmiĝon je du gradoj C? Ĉiam denove esploristoj pridubas tion, eĉ se oni dum la venontaj jaroj atingos la celon laŭplane redukti la varmdomajn gasojn. La solvon kelkaj fakuloj vidas interalie en la kroma suĉado de karbondioksido el la aero.

La ideo principe ne estas nova. Ĝis nun la procezo estis konsiderata kiel tro multekosta. Ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj esploristoj taksis la kostojn por unu tuno da karbondioksido je preskaŭ mil usonaj dolaroj. Nun esploristoj de firmao kaj de la universitato Harvard optimumigis la procezojn kaj trovis vojon kiel karbondioksido povas pli favorkoste esti suĉata el la aero. Tion ili volas montri en testinstalaĵo en Kanado, norde de Vankuvero.

Konkrete ili kalkulas pri estonta prezo inter 90 kaj 230 usonaj dolaroj. Unu el la aŭtoroj de la raporto en faka ĵurnalo klarigas ke eĉ se ankoraŭ temas pri testinstalaĵo, por konstrui ĝin oni jam uzis aparatojn kaj materialojn kiuj estas industrie produkteblaj. Krome oni kunlaboris kun multaj ekspertoj kaj disvolvistoj por pli bone povi pritaksi la evoluon de la prezo.

Unu kaŭzo kial la esploristoj kredas atingi esence pli favorkostan prezon por la konvertado, estas precipe ke energio el sunkolektaj kaj ventenergiaj instalaĵoj dum la pasintaj jaroj fariĝis signife pli favorkosta. Ĉar por separi karbondioksidon el la aero, oni bezonas apud akvo ankaŭ iom da energio. La aero estas alsuĉata per ventumiloj kaj la karbondioksido estas per ĥemia reakcio ligita al akveca solvaĵo kaj estas separata per pluaj reakcioj el la media aero. Fine elfluas preskaŭ senkarbondioksida aero el la instalaĵo, aŭ pli precize aero kun tri kvaronoj da karbondioksido malpli ol antaŭe.

La ligita karbondioksido aliflanke estas aŭ deponata en la interno de la tero, aŭ ĝi estas plue prilaborata - ekzemple al benzino. Ankaŭ tiun procezon la esploristoj plenumis en sia testinstalaĵo. Tie oni ĝis nun povas labori je nur malgranda skalo: Dum unu tago la instalaĵo povas filtri unu tunon da karbondioksido el la aero. El tio eblas produkti ĉirkaŭ unu barelon la fuelo, do proksimume 160 litrojn da benzino.

Oni celas konstrui dum la venontaj jaroj instalaĵon kiu kapablos produkti 2000 barelojn - do proksimume 300.000 litrojn en unu tago. La esploristoj estas optimismaj ke la suĉado de karbondioksido estos senlime aplikebla. Tiel oni iutage volas igi la tutan trafikon per aŭtomobiloj, aviadiloj kaj kamionoj neŭtrala rilate al karbondioksido. Krome ja necesos filtri miliardojn da tunoj da karbondioksido el la aero, por vere regi la problemon de enaerigo de karbondioksido.

Ne plu estas teknikaj obstakloj por estonte absorbi karbondioksidon je granda skalo. Fine tio estos nur demando pri la mono kiun oni pretos investi. Unu litro da benzino el filtrado de karbondioksido tiam povos kosti ne pli ol hodiaŭ, nome unu dolaron por litro nete.