×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Mankas dentokuracistoj en Ĉeĥio

Mankas dentokuracistoj en Ĉeĥio

En Ĉeĥio mankas dentokuracistoj. Precipe en kamparaj regionoj ili estas sopire serĉataj. Pli aĝaj kolegoj apenaŭ trovas posteulojn kiuj volas transpreni iliajn praktikejojn. La ĉeĥa ŝtato nun volas kontraŭbatali tiun tendencon per akcela programo.

"En radiuso de 15 kilometroj ĵus kvar dentokuracistoj fermis siajn praktikejojn. 8000 ĝis 10.000 homoj nuntempe estas sen dentokuracisto en sia proksimeco", priskribas dentokuracisto el urbeto kun 5000 enloĝantoj la situacion en bohemia-moravia montetaro.

La sanministerio baldaŭ lanĉos akcelan programon je entuta valoro de 100 milionoj da kronoj (apenaŭ 4 milionoj da eŭroj). Dentokuracisto kiu malfermos praktikejon en kampara regiono povos kadre de tiu programo ricevi ĝis 1,2 milionojn da kronoj (47.000 eŭrojn) por ekipi sian praktikejon.

La ministro pri sano Adam Vojtěch informas ke oni enketis precipe junajn dentokuracistojn ĉu ili konsideras tiun formon de akcelado alloga. 56 procentoj respondis per "jes". Tio indikas ke la programo povus esti efika.

Oni volas favori tiujn kiuj volas transpreni jam ekzistantan praktikejon de kolego. Tiel oni volas certigi la prizorgadon tie kie pli aĝaj dentokuracistoj pensiuliĝas. La prezidanto de la dentokuracista ĉambro, Roman Šmucler, bonvenigas tiun iniciaton:

"En Ĉeĥio proksimume 1500 dentokuracistoj volas vendi sian praktikejon. Ĉe ili estas registritaj pacientoj. Se danke al la financa subteno estos trovebla posteulo, la prizorgado de la pacientoj estos certigita."

Šmucler tamen ankaŭ dubas pri la daŭripovo de la programo: "Temas pri socia eksperimento. Neniu scias ĉu la ĉeĥaj kuracistoj estos pretaj translokiĝi por 1,2 milionoj da kronoj al iu loko kiun ili ne antaŭvidis."

La akcela subteno estas tamen ligita al certaj kondiĉoj. Tiel la koncerna praktikejo devas ekzisti dum periodo de almenaŭ kvin jaroj kaj devas esti malferma por pacientoj dum kvin tagoj en semajno. Sed tio estas ankoraŭ ne ĉio, kiel diras la sanministro:

"La dentokuracistoj devas ene de du jaroj pruvi 1500 asekuritajn pacientojn. Ili devos konkludi kontraktojn kun almenaŭ kvar sanasekuroj. Ni preferas kuracistojn kiuj prizorgas ankaŭ infanojn kiel sanasekurajn pacientojn."

Estas celo de la projekto ke dentokuracisto ne devos prizorgi pli ol 2000 pacientojn. Nuntempe en Ĉeĥio ja estas averaĝe unu dentokuracisto por 1300 pacientoj, sed la praktikejoj koncentriĝas en grandaj urboj. Precipe en malgrandaj municipoj en la randaj regionoj de centra Bohemio kaj en kelkaj distriktoj de norda Bohemio ekzistas manko pri dentokuracistoj, akcentas Šmucler.

En norda Bohemio la prizorgado de asekuritaj pacientoj estas aparte malbona. Unuflanke tie kreskas la nombro de enloĝantoj. Aliflanke tie regas granda konkurenco, ĉar la dentokuracistoj traktas ankaŭ pacientojn el Germanio. Ni deziras ke la programo ne nur garantiu ke kuracisto setlas en norda Bohemio, sed ke li ankaŭ kuracos ĉeĥajn pacientojn."