Lulkanto por galanto
Tiun ĉi kanton verkis Luiza Carol el Israelo, ĝin produktis kaj kantas kaj voĉlegas Chantal Allen el Francio
Lulkanto por galanto Vortoj kaj melodio: Luiza CAROL
Dormu kara beb-galanto, dormu dum la venta kanto, Dormu sub la neĝ-kovrilo, dormu en glaci-lulilo. Dormu beb' de vent' vartita, beb' kun verda ĉapo pinta, bebo kun petal-suĉilo, bebo kun foli-mantilo.
Nokta frost' kun aĉa dento, Rampas kiel fi-serpento, volus ĝi vin aĉe mordi, volus ĝi vin aĉe tordi. Kaŝu vin sub neĝ-kovrilo, sidu en glaci-lulilo. Frumatene varmo venos, tuj la froston sun' forpelos.
Beb' kun ĉapo pinta punta, venas la printempo bunta, venas ĝi kun sun-radioj, venas ĝi kun gajaj krioj. Dormu beb' de vent' vartita, beb' kun verda ĉapo pinta, bebo kun petal-suĉilo, bebo kun foli-mantilo.