×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Lou Andreas-Salomé

Lou Andreas-Salomé

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Estas sciate, ke en la kinejoj – almenaŭ en la okcidentaj – superregas la usonaj filmoj. En pluraj landoj ili estas ĉirkaŭ 80% de la spekteblaj filmoj.

En la grandaj urboj sendube ekzistas kelkaj – malmultaj – kinejoj en kiuj oni povas spekti alilandajn filmojn, sed kutime nur tiujn kiuj havis grandan sukceson en la landoj en kiuj ili estis lanĉitaj. En la ĉefurbo de Brazilo troviĝas unu kinejo kiu estas preskaŭ specialiĝinta pri francaj filmoj, t.e. plejmultaj filmoj estas francaj, kaj ege malofte aperas germana filmo.

Pro tio, kaj ĉar mi ŝatas biografiajn filmojn, mi ĝojis, kiam mi vidis, ke en Brazilo estos lanĉata ĉi-semajne – la 11-an de januaro – la germana filmo “Lou” pri Lou Andreas-Salomé.

En la 1960-aj jaroj – en Germanio – mi estis leginta ion pri tiu virino, sed mi eksciis – aŭ mi memoras – nur, ke ŝi havis iajn rilatojn kun la fama germana poeto Rainer Maria Rilke (kiun mi tre ŝatis), kun la internacie konata germana filozofo Friedrich Nietzsche kaj kun la aŭstra kreinto de la psikanalizo Sigmund Freud, do kun tri elstaraj viroj. Tio estas eĉ reliefigita sur la brazila filmafiŝo, kie legeblas: “Admirita de Nietzsche – Dezirita de Rilke – Adorita de Freud”. (Unu rimarko pri Esperanto: malsame ol en pluraj aliaj lingvoj, oni povas fari la jenan diferencon: se oni volas rilati al la mortinta virino, oni diras “admirita”; se oni intencus fari rimarkon pri kio okazas en la filmo, oni dirus “admirata”. ) Evidente mi volas spekti la filmon. Pri ĝi mi skribos la proksiman semajnon. Hodiaŭ mi faras nur resumon de ŝia vivo, bazitan sur vikipediaj informoj. (En la 1960-aj jaroj, kiam ne ekzistis interreto, estis multe pli malfacile ekhavi informojn. Necesas diri, ke mi ne interesiĝis sufiĉe pri ŝi por legi ŝian biografion. Do mi ne eksciis ekzemple, kial ŝi havis kaj inan kaj viran nomon – ĉar “Andreas” estas greka vira antaŭnomo, ankaŭ multe uzata en Germanio. En tiu tempo laŭŝajne mi pensis, ke ŝia nomo estis Lou Andreas (kiel vira antaŭnomo) Salomé, ne Lou Andreas-Salomé, kun streketo. ) Ŝi naskiĝis – kun la nomo Louise von Salomé – en 1861 en la rusa urbo Peterburgo (aŭ Sankt-Peterburgo), sed ŝia patro estis naskiĝinta en Francio en protestanta (hugenota) familio, kaj ŝia patrino estis de germana kaj dana deveno. Ŝia familio estis sufiĉe riĉa kaj tre klera, kaj en ĝi oni parolis tri lingvojn: la germanan, francan kaj rusan. Okazis malkvieto kaj malharmonio en la familio, kiam ŝi rifuzis la protestantan konfirmacion kaj eksiĝis el la eklezio je la aĝo de 16 jaroj. Sed post du jaroj ŝi estis fascinita de protestanta pastoro, kiu akceptis ŝin kiel lernantinon kaj instruis ŝin pri multaj religiaj, literaraj kaj filozofiaj temoj. La pastoro havis 25 jarojn pli ol ŝi, estis edziĝinta, sed volis geedziĝi kun ŝi. Tamen ŝi rifuzis. Malgraŭ tio ŝi vojaĝis kun li al Nederlando, kie li baptis ŝin “Lou” kaj ŝi akceptis la konfirmacion.

Du jarojn post la morto de ŝia patro, ŝia patrino kaj ŝi transloĝiĝis en 1880 al Zuriko en Svislando, kie ŝi vizitadis ĝis la sekvan jaron kiel gaststudentino la Universitaton (unu el la malmultaj kiuj tiutempe akceptis virinojn). Ŝi interesiĝis pri Filozofio kaj Teologio. Ĉar ekestis pulmomalsano, ŝi kaj ŝia patrino transloĝiĝis en 1882 al pli varma regiono, al la itala ĉefurbo Romo. Tie ŝi eniris rondon de intelektuloj kaj artistoj. Unu el ili estis la germana filozofo Paul Rée, amiko de Nietzsche. Li enamiĝis al ŝi kaj volis geedziĝi kun ŝi. Ŝi rifuzis, sed la du iĝis grandaj geamikoj. Baldaŭ Nietzsche, al kiu Rée estis entuziasme skribinta pri ŝi, alvenis al Romo, ankaŭ enamiĝis kaj ankaŭ volis geedziĝi kun ŝi. Denove ŝi rifuzis, sed ŝi akceptis Nietzsche kiel amikon, instruanton kaj interparolanton. Ŝi eĉ proponis, ke la tri (la du filozofoj kaj ŝi) vivu kaj laboru en Parizo (kio ne okazis). La rilatoj kun Paul Rée estis sufiĉe trankvilaj, sed kun Nietzsche ili estis komplikaj. Inter la du viroj estiĝis ĵaluzo, kaj post nur kelkaj monatoj, en aŭtuno de 1882, Nietzsche disiĝis definitive de la du aliaj. Lou kaj Paul vivis kune – kiel amikoj – de 1882 ĝis 1885 en Berlino.

La proksiman semajnon mi daŭrigos ĉi-tiun resumon de la vivo de Lou Andreas-Salomé.