×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Lingvaj konsekvencoj de la Breliro

Lingvaj konsekvencoj de la Breliro

Kiam Britio forlasos la Eŭropan Union, tiam ankaŭ la britaj oficistoj en la diversaj institucioj de EU iom post iom devos forlasi siajn postenojn. Kaj tio havos gravajn konsekvencojn: Nome tiuj britaj oficistoj zorgas por la taŭga uzo de la angla en la dokumentoj de EU. Ni ne forgesu ke la komisiono de la EU estas granda burokrata aparato kie funkcias pluraj lingvoj, precipe la franca, sed ankaŭ la germana kaj aliaj.

Post la aliĝo de orienteŭropaj landoj al EU la angla gajnis tie pli da tereno. Sed sen sufiĉe da angle-parolantoj la uzo de la angla degeneros kaj tiel tiu lingvo perdos sian gvidan pozicion. La institucioj de EU havas ja siajn sidejojn en landoj kie la franca estas la reganta lingvo kaj do la franclingvaj oficistoj rekonkeros la unuan pozicion por la franca lingvo.

Kaj la plej granda lingvo de EU estas la germana kiu ankaŭ hodiaŭ estas multe uzata en la oficejoj kaj koridoroj de EU. Tio post la "Breliro" certe plifortiĝos. La angla ja restos grava lingvo, precipe por la neformala parola uzo. Por la formalaj diskutoj, ekzemple en la Eŭropa Parlamento, ja funkcias simultana interpretado. Do tie la angla ne estas bezonata kiel interlingvo. Kaj ankaŭ en la skriba uzo en la dokumentoj de la unio tiu lingvo ne plu estos bezonata kiel interlingvo, ĉar la tekstoj kiuj tiam estos origine redaktataj ĉefe en franca aŭ germana lingvoj, estos rekte tradukataj al la ceteraj lingvoj de la unio.

La angla ja tiam ankoraŭ estos oficiala lingvo de EU, ĉar du ŝtatoj-membroj oficiale uzas la anglan: Temas pri Irlando, kiu tamen havas sian propran landan lingvon, nome la gaelan, kaj pri Malto kiu same havas ankaŭ propran landan lingvon, nome la maltan.

Jam ĝis nun en EU oni inventis novajn vortojn kaj formulojn en la angla por adapti la lingvon al la bezonoj de la unio. Britio ja havas ekzemple alian juran sistemon ol la ceteraj landoj de EU. Sed post la Breliro la britoj ne plu akceptos tiun adaptadon de la angla por si mem. Kaj tiel la EU-angla fariĝos iu memstara subformo de la angla. Aliflanke la britoj ne povos dikti la lingvouzon de la angla en la institucioj de EU. Do el la fremdiĝo de Britio post forlaso de EU sekvos ankaŭ lingva fremdiĝo. La angla estos eĉ pli ol nun perceptata kiel lingvo de Usono. Kaj tio signifos ke malkreskos ankaŭ la simpatio por la angla lingvo pro rifuzo de la superrega politiko de la nuna prezidento de Usono.

Eŭropo do devos trovi komunan lingvon, ne tiom por la praktika uzo, sed por defendi sian identecon. Eŭropo estas memstara potenco en la mondo kaj ĝi devos paroli pli kaj pli per unu voĉo. Kaj unu voĉo signifas ke tio ne povos esti en iu subformo de la angla, sed en lingvo kiu reprezentas la sociajn kaj kulturajn heredaĵojn de Eŭropo. Ĉu Esperanto jam estas preta por transpreni tiun rolon?