×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2018, Lerni lingvon per aŭdado

Lerni lingvon per aŭdado

Praktike ĉiuj lingvokursoj por la meminstruado funkcias tiel ke oni havas la instrumaterialon antaŭ si en skriba formo (ĉu en instrulibro, ĉu sur la ekrano) kaj ke eblas aŭskulti krome kelkajn aŭd-ekzemplojn. Kutime oni sidas tiucele ĉe skribotablo kaj rigardas sur la ekranon. Tio signifas ke oni streĉas la korpon por encerbigi la skribajn informojn kaj por prilabori ilin.

Paralele al tio oni eble aŭskultas sonekzemplojn. Ĉio tio ne povas esti daŭrigata dum tre longa tempo, baldaŭ aperos laceco, malkreskas la atento kaj oni ĉesas lerni. Al tio aldoniĝas ke ĉe la lernado de lingvo kiu estas skribita per latinaj literoj, la legado postulas kroman penon, ĉar la unuopaj literoj en multaj kazoj estas prononcataj en la fremda lingvo ofte alimaniere ol en la propra lingvo.

Por la lernado de vivanta lingvo (al kiuj ankaŭ apartenas Esperanto) tamen aŭdado kaj laŭaŭda parolado staras je la unua loko. Legado ja signifas kroman penon kiu streĉas la cerbajn kapacitojn kaj tiel limigas la rektan alprenon de novaj vortoj kaj frazoj. Legado okazu tiel nur laŭŝtupe, do nur post kiam vorto aŭ frazo jam estas firme ellernita per aŭdado kaj laŭaŭda parolado. Lingvo ja estas tutunue konservata en la aŭda memoro de la cerbo, ne en la bilda memoro.

Sed ankaŭ la klarigoj en propra lingvo en lingvokurso, ekz. rilate al gramatiko, prononco, vortfarado kaj skribmaniero povas tre bone esti donataj en aŭdebla formo. Tiel lernanto povas dum aŭda kurso surmeti la kapaŭskultilojn, komforte sidiĝi aŭ kuŝiĝi, aŭ senhaste promeni kaj tute trankvile aŭskulti la instrumaterialon. Se intertempe foje la koncentriĝo malfortiĝas, oni ja povas aŭskulti la aŭditaĵon ankoraŭfoje aŭ plurfoje. Ne necesas streĉiĝi ĉe tio. Se oni sufiĉe ofte estas aŭdinta ion, tiam io jam restas en la memoro.

Ĉe aŭda kurso oni aŭdas certan voĉon. Tiu voĉo baldaŭ fariĝas familiara al la lernanto. Ĝi formas la ponton de la propra lingvo al la nova lingvo kiu baldaŭ ne plu estos tiel fremda. Tiu voĉo estas kvazaŭ kiel bona amiko kiu montras al vi la vojon. Gravas ĉe tio ke tiu voĉo donas, kaj la ekzemplajn frazojn en la lernota lingvo, kaj la klarigojn en la propra lingvo (elira lingvo -> cellingvo), por ke la lernanto povu identigi sin kun tio kaj tiel atingu senton de familareco kaj tiel ne plu konsideru la novan lingvon fremda. Kompreneble ankaŭ aŭda kurso bezonas iom da skriba materialo. Temas ĉe tio ĉefe pri klarigoj pri la skribo de vortoj kaj frazoj, pri vortolistoj kaj pri tradukekzercoj el la propra lingvo al la cellingvo. Decide estas tamen ke ĉe la aŭdado de nova vorto ne devas okazi senpera kunligo kun la skriba bildo, sed ke la skriba bildo povas sendube esti derivata el la aŭditaĵo. Tiel ĉe la lernado de novaj vortoj ne plu necesas kunligo kun la bilda memoro en la cerbo, kio signife reduktas la penon de lernado kaj tiel decide plialtigas la lernsukceson.

La aŭdkomprenebleco de Esperanto estas aparte alta, ĉar en la lingvo ja troviĝas nur 5 vokalfonemoj, kio ebligas pli larĝan toleran gamon rilate al la korekta prononco de la vokaloj. Ĉe la konsonantoj necesas atenti pri klara prononco (voĉa - senvoĉa), glutado de konsonantoj estas evitenda. La sistemo de la finaĵoj plifaciligas la aŭdkomprenon.

Do kvankam lernado per aŭdado por ĉiu lingvo estas plej bona, tamen en multaj lingvoj necesas aparte lerni la skribadon de unuopaj vortoj, ĉar la skriba formo ne kongruas kun la parola formo de vorto. Tiel ekzemple en la angla gravas samtempe kun la prononco de vorto ankaŭ lerni ĝian skriban formon kio ege malfaciligas la lernadon.

Do la ebleco per aŭda kurso lerni la lingvon estas forta atuto por Esperanto kaj ni elprofitu tiun atuton!


Lerni lingvon per aŭdado

Praktike ĉiuj lingvokursoj por la meminstruado funkcias tiel ke oni havas la instrumaterialon antaŭ si en skriba formo (ĉu en instrulibro, ĉu sur la ekrano) kaj ke eblas aŭskulti krome kelkajn aŭd-ekzemplojn. Practically all language courses for self-instruction work in such a way that one has the instructional material before them in written form (either in a textbook or on the screen) and that it is possible to listen in addition to some listening examples. Kutime oni sidas tiucele ĉe skribotablo kaj rigardas sur la ekranon. Usually one sits for this purpose at a desk and looks at the screen. Tio signifas ke oni streĉas la korpon por encerbigi la skribajn informojn kaj por prilabori ilin. This means that the body is tightened to enclose the written information and to process it.

Paralele al tio oni eble aŭskultas sonekzemplojn. In parallel with this, one can listen to sound examples. Ĉio tio ne povas esti daŭrigata dum tre longa tempo, baldaŭ aperos laceco, malkreskas la atento kaj oni ĉesas lerni. All this cannot be continued for a very long time, fatigue will soon develop, attention will be reduced and learning will stop. Al tio aldoniĝas ke ĉe la lernado de lingvo kiu estas skribita per latinaj literoj, la legado postulas kroman penon, ĉar la unuopaj literoj en multaj kazoj estas prononcataj en la fremda lingvo ofte alimaniere ol en la propra lingvo. In addition, when learning a language that is written in Latin letters, reading requires extra effort, since the single letters are in many cases pronounced in the foreign language often in a different way than in the language itself.

Por la lernado de vivanta lingvo (al kiuj ankaŭ apartenas Esperanto) tamen aŭdado kaj laŭaŭda parolado staras je la unua loko. For the learning of a living language (to which Esperanto also belongs), however, hearing and praising speech stand in the first place. Legado ja signifas kroman penon kiu streĉas la cerbajn kapacitojn kaj tiel limigas la rektan alprenon de novaj vortoj kaj frazoj. Reading does indeed mean an extra effort that tightens brain capacity and thus limits the direct acquisition of new words and phrases. Legado okazu tiel nur laŭŝtupe, do nur post kiam vorto aŭ frazo jam estas firme ellernita per aŭdado kaj laŭaŭda parolado. Reading should only happen after that step, so only after a word or phrase has already been learned firmly by hearing and praising it. Lingvo ja estas tutunue konservata en la aŭda memoro de la cerbo, ne en la bilda memoro. Language is indeed preserved in the auditory memory of the brain, not in the pictorial memory.

Sed ankaŭ la klarigoj en propra lingvo en lingvokurso, ekz. But also the explanations in own language in a language course, eg rilate al gramatiko, prononco, vortfarado kaj skribmaniero povas tre bone esti donataj en aŭdebla formo. with regard to grammar, pronunciation, pronunciation and spelling it can very well be given in audible form. Tiel lernanto povas dum aŭda kurso surmeti la kapaŭskultilojn, komforte sidiĝi aŭ kuŝiĝi, aŭ senhaste promeni kaj tute trankvile aŭskulti la instrumaterialon. This way a student can, during a listening course, put on the headphones, sit comfortably or lie down, or walk around quietly and completely listen to the instructional material. Se intertempe foje la koncentriĝo malfortiĝas, oni ja povas aŭskulti la aŭditaĵon ankoraŭfoje aŭ plurfoje. If, in the meantime, the concentration is weakened, one can hear the heard once or several times. Ne necesas streĉiĝi ĉe tio. No need to stress at this. Se oni sufiĉe ofte estas aŭdinta ion, tiam io jam restas en la memoro. If something has been heard often enough, then something is left in the memory.

Ĉe aŭda kurso oni aŭdas certan voĉon. At a listening course a certain voice is heard. Tiu voĉo baldaŭ fariĝas familiara al la lernanto. That voice soon becomes familiar to the student. Ĝi formas la ponton de la propra lingvo al la nova lingvo kiu baldaŭ ne plu estos tiel fremda. It forms the bridge from one's own language to the new language that will no longer be so foreign. Tiu voĉo estas kvazaŭ kiel bona amiko kiu montras al vi la vojon. That voice is like a good friend who shows you the way. Gravas ĉe tio ke tiu voĉo donas, kaj la ekzemplajn frazojn en la lernota lingvo, kaj la klarigojn en la propra lingvo (elira lingvo -> cellingvo), por ke la lernanto povu identigi sin kun tio kaj tiel atingu senton de familareco kaj tiel ne plu konsideru la novan lingvon fremda. It is important that this voice gives, and the example sentences in the language to be learned, and the explanations in the language itself (output language -> target language), so that the learner can identify with it and thus achieve a sense of familiarity and thus not keep in mind the new foreign language. Kompreneble ankaŭ aŭda kurso bezonas iom da skriba materialo. Of course, an audio course also needs some writing material. Temas ĉe tio ĉefe pri klarigoj pri la skribo de vortoj kaj frazoj, pri vortolistoj kaj pri tradukekzercoj el la propra lingvo al la cellingvo. These are mainly explanations of the writing of words and phrases, vocabulary and translation exercises from one's own language to the target language. Decide estas tamen ke ĉe la aŭdado de nova vorto ne devas okazi senpera kunligo kun la skriba bildo, sed ke la skriba bildo povas sendube esti derivata el la aŭditaĵo. It is decided, however, that when a new word is heard, there must be no immediate connection with the written image, but that the written image can no doubt be derived from the heard. Tiel ĉe la lernado de novaj vortoj ne plu necesas kunligo kun la bilda memoro en la cerbo, kio signife reduktas la penon de lernado kaj tiel decide plialtigas la lernsukceson. Thus, when learning new words, there is no longer any need for connection with the image memory in the brain, which significantly reduces the learning effort and thus decisively increases learning success.

La aŭdkomprenebleco de Esperanto estas aparte alta, ĉar en la lingvo ja troviĝas nur 5 vokalfonemoj, kio ebligas pli larĝan toleran gamon rilate al la korekta prononco de la vokaloj. The listening comprehension of Esperanto is particularly high, as in the language there are only 5 vowel phonemes, which allows a wider tolerance range with regard to the correct pronunciation of the vowels. Ĉe la konsonantoj necesas atenti pri klara prononco (voĉa - senvoĉa), glutado de konsonantoj estas evitenda. For consonants it is necessary to pay attention to clear pronunciation (voiced - voiceless), swallowing of consonants should be avoided. La sistemo de la finaĵoj plifaciligas la aŭdkomprenon. The completion system facilitates hearing comprehension.

Do kvankam lernado per aŭdado por ĉiu lingvo estas plej bona, tamen en multaj lingvoj necesas aparte lerni la skribadon de unuopaj vortoj, ĉar la skriba formo ne kongruas kun la parola formo de vorto. So although learning by listening for each language is best, however, in many languages it is particularly necessary to learn the writing of single words, because the written form does not match the verbal form of a word. Tiel ekzemple en la angla gravas samtempe kun la prononco de vorto ankaŭ lerni ĝian skriban formon kio ege malfaciligas la lernadon. Thus, for example, in English it is important at the same time with the pronunciation of a word to also learn its written form which makes learning difficult.

Do la ebleco per aŭda kurso lerni la lingvon estas forta atuto por Esperanto kaj ni elprofitu tiun atuton! So the ability to learn the language through a listening course is a strong asset for Esperanto and we will make the most of it!