×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La virina voĉo malaltiĝis

La virina voĉo malaltiĝis

Virinaj voĉoj hodiaŭ estas pli malaltaj ol ankoraŭ antaŭ jardekoj. Tion montras studaĵo de la universitato de Lepsiko en Germanio. Biologiaj kaŭzoj por tio ne troviĝas: Ŝanĝiĝis la rolbildo pri la virino.

Virinaj voĉoj hodiaŭ estas signife pli malaltaj ol ankoraŭ antaŭ jaroj. Tio estas la rezulto de studaĵo ĉe la universitata kliniko de Lepsiko en kiu 2500 sanaj virinoj kaj viroj inter 40 kaj 80 jaroj estis esplorataj. Oni serĉis ankaŭ pri la kaŭzoj.

La vira voĉo situas mondskale averaĝe ĉe 110 hercoj, la voĉo de virinoj averaĝe ĉe 220 hercoj, do pli alta je unu oktavo. Oni parolas tie pri la meza parola voĉalteco. De proksimume 100 jaroj ekzistas pri tio studrezultoj kiuj estas legeblaj en ĉiu medicina instrulibro.

Ekde la jaro 2005 la medicinistoj en Lepsiko komencis grandan studaĵon en kiu oni konstatis ke la virinoj parolas averaĝe kun 165 hercoj, do ke la distanco al la vira voĉo duoniĝis. Tiu signifa diferenco ne estas biologie klarigebla. Oni esploris ĉu la kaŭzo povus esti ke homoj hodiaŭ fariĝas pli grandaj, pli aĝaj aŭ pli pezaj ol antaŭe. Tio tamen ne povas esti kaŭzo ĉar tiam ankaŭ viroj devus nun havi pli malaltan voĉon. Ĉu ŝanĝiĝis la grandeco de la laringo aŭ de la voĉlipoj? El scienca vidpunkto la laringo estas duagrada seksorekonilo kaj servas por distingi post la pubereco virinojn de viroj. Sed tie ne troviĝis ŝanĝiĝoj. Ankaŭ rilate al la hormona statuso ne estis konstateblaj ŝanĝoj.

La kaŭzo troviĝas laŭ la rezulto de la esploro en la ŝanĝita rolbildo de la virino. Virinoj hodiaŭ estas pli memkonsciaj, profesie sukcesaj kaj perlaboras pli da mono. Tio montriĝas en la pli malalta voĉo. Tio signalas kompetentecon, kreas fidon kaj fidindecon. Ĝenerale homoj sentas ĉe viroj kaj virinoj malaltajn voĉojn kiel agrablaj. Pli altaj voĉoj aliflanke vekas protektajn instinktojn, ili esprimas pli grandan necertecon.

La voĉo hodiaŭ ludas pli grandan rolon ĉar en la profesia vivo okazas pli da komunikado ol ankoraŭ antaŭ jardekoj. Kelkaj viroj sentas sin minacataj de malalta raŭka virina voĉo. Tro alta voĉo estas sentata kiel nervostreĉa kaj naiva.

Se homoj uzas sian voĉon pro sociaj cirkonstancoj alimaniere, tiam oni parolas pri sociofonio. La parolanto celas aparteni al certa grupo de la socio. Tio okazas kaj konscie kaj nekonscie. En Japanio virinoj havas mondskale la plej altaj voĉojn, ĉar la alta voĉo tie estas konsiderata idealo de beleco. La plej malaltajn voĉojn havas virinoj en Skandinavio, do en landoj kie la egalrajteco estas plej multe progresinta.