×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La unua pentraĵo de Leonardo

La unua pentraĵo de Leonardo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En ĉi tiu monato junio 2018 interesa informo skuis la mondon de arto. Por emocio inter la fakuloj, anonciĝis en Romo la aŭtentikeco de eta azuleĥo el terakoto, sur kiu aperas la profilo de Anĝelo Gabrielo. Post 3 jaroj da profunda esplorado fare de specialistoj en la kampoj de tekniko, scienco kaj historio, per 6-mil-paĝa dokumento, oni fine asertis, ke ĝi estas la unua pentraĵo farita de la plej granda geniulo, kiu iam vivis sur nia mondo: Leonardo da Vinci. La verko estis farita en la jaro 1471, kiam la artisto estis 18-jara. La objekto estas kvadrata, kun 20-centimetra latero kaj dikeco de 1,2 centimetro.

Tiu artaĵo apartenas al familio Fenice da Ravello, kaj oni ne povas kalkuli ĝian monan valoron. Supozeble, la figuro de la anĝelo estis pentrita surbaze de memportreto. Unu el la elementoj, kiuj garantias la aŭtentikecon de la verko estas la subskribo de la nomo de la aŭtoro, kurioze farita sur la vizaĝo de la anĝelo: “Da Vinci lionardo LDV”, parte kaŝita sur la makzelo kaj kovrita per lasta baktavolo de la azuleĥo. Tio pruvas, ke oni ne povus poste falsi ĝin. En la jaro 2005 oni anoncis la eltrovon de alia antaŭe ne konata pentraĵo de Da Vinci: La Mondsavanto. Sed diversaj fakuloj kontestas lian aŭtorecon rilate al ĝi. Leonardo da Vinci naskiĝis en Florenco (1452) kaj mortis en Francujo (1519). Kompare kun aliaj artistoj, li ne pentris tre grandnombre. Nur 15 liaj pentraĵoj estis konataj ĝis nun, inter kiuj la famegaj Mona Lisa kaj La Lasta Manĝo. Fakte, li febre sin dediĉis al multaj aliaj esplorkampoj en matematiko, inĝenierarto, inventado, anatomio, skulptarto, arkitekturo, botaniko, poezio, muziko. Li inventis interalie pramodelojn de helikoptero, milittanko, paraŝuto kaj skafandro. Unu el la plej interesaj kreaĵoj de Leonardo estas la desegnaĵo La Vitruvia Homo, farita en 1490. Ĝi reprezentas la idealon de beleco, harmonio, ekvilibro kaj perfekteco de proporcioj, kaj inspiriĝis je la verko de roma arkitekto Vitruvio Poliono, kiu vivis en unua jarcento antaŭ Kristo. La desegnaĵo estas 34 centimetrojn alta kaj 24 centimetrojn larĝa. Matematikaj kalkuloj montras perfektajn proporciojn inter la partoj de la homa korpo, kiu staras meze de cirklo kaj kvadrato. Ĝi simbolas filozofion esence gravan en la Renesanco: la homon kiel la centro de la universo kaj racion kiel lia plej alta valoro.