×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La unua amo - rakonto de Tage Danielsson

La unua amo - rakonto de Tage Danielsson

Tiun ĉi rakonton de Tage Danielsson produktis Jarka Malá el Ĉeĥio El la sveda tradukis Birger Viggen

Estis en vespero maja. Ili sidis sur kaŝita benko en la parko. Estis en la tempo de la jasmenoj. La printempo ŝveligis iliajn korojn.

- Neniam antaŭe mi sentis ĉi tiel, li flustris. - Mi scias, ke sonas banale, sed tiel estas. - Mi ne kuraĝas diri, kiel mi sentas pri vi, ŝi diris rapide antaŭ ol ruĝiĝo mutigu ŝin. - Se mi tion dirus, io difektiĝus iel. Ne ekzistas vortoj por tio.

Li kisis ŝian vangon singarde. - Ne faru tion. Vi scias, kion mi diris.

Li turnis sin for kaj obstine paŭtis. - Mi volas esti ĉe vi ĉinokte. - Ne fariĝu tia denove. Vi scias, ke mi devas esti hejme je la deka. Kial ne sufiĉas al vi, kio estas? Kial ni ne daŭrigu ŝati unu la alian tiel kiel nun? - Ŝati! Ĉi tion vi faras, ŝatas! Kiel oni ŝatas filmon aŭ fotelon! Ŝati! - Karulo, mi amas vin, vi scias tion. Sed ja estas tiel, ke ne eblas. - Ja estas tiel! Kial devas esti tiel? Kial ni ne rajtu ami unu la alian tute kaj plene? Kial nur ni ne? Ĉiuj aliaj ja rajtas. Homoj kuŝas ja kiel skatolfiŝoj tra nia tuta longa lando. Kial nur mi, kiu fine trovis la unuan, solan, grandan amon, mi, kiu havas nur vin en la tuta mondo, kial ĝuste mi ne rajtu?

Ŝi ridetis al lia patoso, rezigne kaj iom lace. - Karulo, vi ja scias, kiel estas. Ĉu vi devas detrui ĉi tutan mallongan momenton parolante pri tio? Ĉu tio estas la nura, kio gravas pro vi?

La jasmenoj odoris. Li ekhontis. - Pardonu al mi. Li karesis ŝian vangon. Estas ĉarme esti kune kun vi, nur esti proksime al vi. Sed kelkfoje sentiĝas aflikte.

La najtingalo trilis. Estis romantika vespero. - Sed ion almenaŭ vi devas promesi al mi. Promesu al mi, ke neniam estos iu alia ol mi. Promesu tion! - Mi promesas. Kiel povus esti iu alia? Mi atendis ja nur vin dum mia tuta vivo. - Diru, ke ankaŭ neniam estis iu alia. Diru! - Neniam estis iu alia. - Diru almenaŭ, ke vi volus, ke mi estus ĉe vi ĉinokte.

Ŝi englutis ekploron. - Karulo, mi volus. Sed nun ni devas ekiri. Vi scias, kia bruado okazos, se ni revenos hejmen post la deka.

Ili leviĝis. Li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio. - Ni fakte estas tre infanecaj, ĉu ne? - Mi vere ne scias, ĉu estas infanece ami…

Li rigardis teren kaj diris mallaŭte: - Ci, mi kredas fakte, ke la plej bela amo estas tiu, kiu ne povas plenumiĝi. Ni estas tamen tre feliĉaj.

Ili ridetis unu al la alia. Estis la tempo de la jasmenoj. Estis kvarono antaŭ la deka. Man-en-mane ili eliris el la parko kaj promenis al la maljunulejo.