×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La televidserio "The Crown" (La Krono)

La televidserio "The Crown" (La Krono)

Pasintan semajnon mi parolis pri la reta servo Netflix. Kiel mi diris, ĝi disponigas ne nur filmojn, sed ankaŭ televidseriojn. Unu el tiuj serioj estas titolita “The Crown” (La Krono). Mi spektis ĝin, sed mi ne intencis skribi pri ĝi ĉi-tie. Nur kiam mi vidis en revuo la foton de Princo Filipo, Duko de Edinburgo, kaj legis, ke li rezignis pasintjare – 96-jaraĝa ! – pri ĉiuj oficialaj taskoj, mi ekhavis la ideon fari tion.

Multaj homoj scias, ke la Reĝino Elizabeto la 2-a havas pli ol 90 jarojn (pli ekzakte 91 nun), kelkaj scias, ke ŝi estas la plej maljuna monarko en la mondo, ke ŝi estas reĝino dum pli da tempo ol la Reĝino Viktorino (kiu antaŭe estis la pli longdaŭra monarko de la Unuiĝinta Reĝlando): 65 jaroj. Sed mi ne sciis, ke Princo Filipo, ankoraŭ staranta tute rekte, havas eĉ 96 jarojn.

Kion pritraktas la menciita televidserio? – La vivon de la Reĝino Elizabeto ekde ŝia geedziĝo (en 1947) ĝis 1964. Kiel mi jam diris, mi ŝatas bonajn filmajn biografiojn. Filmoj daŭras ĝenerale pli-malpli unu horon kaj duonan. Sed la serio (dividita en du seriojn de po 10 tiel nomataj “epizodoj”) daŭras ĉirkaŭ 20 horojn. Do mi povis spekti tre longan kaj detalan biografion.

Mi trovis ĝin ege interesa, ĉar ĝi montras ne nur la vivon de grava nuntempa homo, sed ankaŭ aŭ gravajn aŭ almenaŭ internacie tre konatajn okazintaĵojn (kiel ekzemple la krizon rilatan al la Sueza Kanalo en 1956 kaj la problemojn ĉirkaŭ la am-afero kaj geedziĝo de Margareto, la fratino de la reĝino, krom internaj politikaj krizoj en la Unuiĝinta Reĝlando. Por mi persone tio estas interesa, ĉar mi vivis en tiu epoko – kiel junulo – kaj eksciis tion kio estis diskonigata tiutempe.

Mi ĵus nomis la reĝinon “grava nuntempa homo”. Iu povus diri: “sed la brita reĝino ne havas potencon; estas la ĉefministro kiu regas la landon; do ŝi ne estas grava”. Mi respondus: “Homo kiu restas ŝtatestro de unu el la grandaj nacioj dum 65 jaroj necese estas grava homo.” Kaj la serio montras, ke en kelkaj situacioj ŝi fakte faris gravajn decidojn.

Tamen la filmbiografio ankaŭ estas interesa pro tio, ke ĝi montras la ordinaran vivon ne nur de la reĝino, de ŝia edzo, de ŝia fratino (kaj malpli da aliaj membroj de la familio), sed ankaŭ de aliaj konataj homoj (kiel ekzemple de kelkaj britaj ĉefministroj). Krom ĉio tio mi estis ravita per la aktorado de la aktorino Claire Foy, kiu ludas la rolon de la reĝino. Ŝi estas simple ravega.

Kiam mi decidis skribi ĉi tiun artikolon, mi serĉis informojn en la interreto pri la serio kaj trovis i.a. la jenajn:

La unua parto de la serio komenciĝis en novembro de 2016, la dua en decembro de 2017.

La serio estas la plej multekosta de ĉiuj tempoj. La unua parto sole kostis 156 milionojn da dolaroj.

Ĝi estis tuj laŭdata de multaj kritikistoj kaj ricevis plurajn premiojn, i.a. la Golden Globe Award (Premio Ora Globo) kiel la plej bona drama televidserio en 2016 kaj 2017, kaj Claire Foy ricevis la saman premion kiel plej bona aktorino (kio konfirmis mian opinion pri ŝi).

Aparte interesa estas la jeno:

Plej multaj homoj kiuj legas aŭ spektas biografion ne scias, ĉu ĉio tio kio estas sciigita veras. Pro tio oni esploris, kiuj scenoj de la televidserio “The Crown” korespondas al la realo kaj kiuj ne. Unu el la retpaĝoj kiujn mi legis montris procentaĵojn de vero pri kelkaj el la “faktoj” aŭ pri specifaj scenoj. Ekzemple: sceno en kiu aperas la ĉefministro Churchill kaj lia sekretariino – 0%; la am-afero inter princino Margareto kaj Kapitano Peter Townsend – 80%; sceno en kiu la reĝino volis bati sian edzon per tenisrakedo – 90%; operacio de Reĝo Georgo la 6-a – 95%. Pluraj sciigitaj faktoj kaj specifaj scenoj estis taksataj kiel 100% ĝustaj, do ili estas tute veraj; ekzemple: sceno de Winston Churchill en banujo; diskuto inter la reĝino kaj Princo Filipo pri la nomoj de iliaj gefiloj; voknomoj uzitaj de Princo Eduardo, Duko de Windsor (eks-reĝo Eduardo la 8-a) por aliaj membroj de la familio. Plia interesa informo donita en la reta artikolo estas la sinteno, la reago, de la reĝino. Instigite de sia plej juna filo kaj ties edzino – kiuj tre ŝatis la televidserion – ŝi ankaŭ spektis ĝin kaj opiniis, ke kelkaj scenoj estas tro dramigitaj, sed ke ĝenerale la serio korespondas al la realo.