×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La legendo pri la Ratkaptisto

La legendo pri la Ratkaptisto

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

En la jaro 1284 venis al Hameleno stranga viro. Li estis vestita per jako el multkolora drapo. Li nomis sin ratkaptisto, ĉar li promesis kontraŭ certa monsumo liberigi la urbon de ĉiuj musoj kaj ratoj. La burĝoj konsentis kaj promesis al li tian rekompencon. La ratkaptisto elpoŝigis fajfileton kaj ekfajfis.

Tuj poste elrampis el ĉiuj domoj la ratoj kaj musoj kaj kolektiĝis ĉirkaŭ la fajfanto. Kiam li nun opiniis, ke neniu rato postrestis, li iris elurben en la riveron "Vezero". La tuta rataro sekvis lin, falegis en la riveron kaj dronis.

Sed post kiam la burĝoj estis liberigitaj de sia turmenta zorgo, ili pentis la promesitan rekompencon, kaj ili rifuzis al la viro la monon. Kolere li forlasis la urbon.

Sed la 26-an de junio li revenis, nun en la formo de ĉasisto, kun teruriga vizaĝo, kun stranga ruĝa ĉapo, kaj denove sonorigis sian fajfileton en la stratetoj. Tuj venis ĉi-foje ne ratoj kaj musoj, sed infanoj, knaboj kaj knabinoj, ekde la kvara vivjaro, grandamase. Ĉiam ludante li kondukis ilin eksteren en monton, kie li malaperis kun ili.

Nur du infanoj revenis en la urbon, ĉar ili malfruiĝis; sed unu el ili estis blinda, kaj pro tio ne povis montri la lokon, la alia estis muta kaj ne povis rakonti. Unu knabeto estis reiranta por preni sian jakon kaj tiel eskapis el la pereo.

Kelkaj personoj diris, ke la infanoj estis kondukitaj en groton kaj denove elvenis en Transsilvanio. Entute cent tridek infanoj estis perditaj. (Laŭ la fratoj Grimm, “Germanaj legendoj”)

La mistero „Ratkaptista legendo“ famigis la urbon en la tuta mondo. Eĉ en Azio kaj en Ameriko oni konas la Ratkaptiston.

Ekzakte antaŭ 730 jaroj la fajfisto albuŝigis la fluton, ekludis kaj la infanoj forlasis la urbon. Preskaŭ samlonge volviĝas klarigaj klopodoj ĉirkaŭ la Ratkaptista legendo.

Kial kaj kien la infanoj iris, eĉ sciencistoj ne povas diri. Ĉu estis nur elmigrado de junaj hamelenanoj, ĉu temis pri la pesto aŭ ĉu eĉ estis infana kruca militiro? Ĉu la Ratkaptisto nur estis la propeka kapro aŭ magia vagabondo? Pri kiu versio oni decidu, ĉiu elektu mem. La spuro de la infanoj perdiĝas ĝis nun en la densaĵo de la historio.