×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kreiva enuo

Kreiva enuo

Kiel turmenta kaj teda la moderna homo sentas la nelibervolan neniofaradon - sed novaj studaĵoj montras ke enuo estas pli bona ol ĝia reputacio. Kiu jen kaj jen forrevas sin el la ĉiutago, tiu fariĝas pri kreiva kaj sub certaj cirkonstancoj eĉ pli produktiva.

Unu el la plej konataj anekdotoj de la historio diras ke la matematikisto kaj fizikisto Isaac Newton en la jaro 1660 en la ĝardeno de sia gepatra domo en la nordangla Woolthorpe sidis sub pomarbo kaj pensadis, kiam subite pomo malfiksiĝis de la arbo kaj falis grunden antaŭ liaj okuloj. Newton demandis sin kial la pomo ĉiam falis vertikale - kaj ne flanken aŭ supren. La kaŭzo do devus esti ke la tero altiras ĝin, li supozis. Jen tezo kiu metis la bazan ŝtonon por lia teorio de gravito. La demando nun estas: Ĉu Newton estus ekhavinta tiun ideon ankaŭ se li ne estus dormetinta sub pomarbo, sed preleginta ĉe la universitato de Kambriĝo?

Estas multaj aliaj ekzemploj pri intelektuloj, de Albert Einstein ĝis René Descartes kiuj dum fazo de enuo aŭ sendefieco fariĝis aparte kreivaj. Esploristoj kredas ke malantaŭ tio kaŝiĝas la tiel nomata revocerbo. Ĉe tio temas pri reto de cerbaj regionoj kiuj ĵus dum neniofarado estas aktivaj - kaj nur tiel ebligas la senimpulsan pensadon. Kiu do jen kaj jen forrevas sin el la profesia ĉiutago, el dommastrumado kaj edukaj taskoj, tiu pli facile kapablas pensi trans angulon, tiu kapablas solvi problemojn kaj ekzemple plani ankaŭ la propran estontecon. Tamen ekzistas problemo. La ciferece retigita mondo apenaŭ lasas ankoraŭ spacon por senokupa estado. Ĉiu libera momento estas plenigata de aktiveco.

Ni prenu la ekzemplon de metroo: La matena veturo al laboro ofertas kutime multe da okazo por revado - sed apenaŭ iu grandurbano uzas tiun tempon. Por okupi sin komutantoj anstataŭe ekprenas la telefonon, kontrolas ricevitajn retmesaĝojn aŭ interrete skribe babilas. Akcepti la enuon fariĝas pli kaj pli malfacile. Sed ĝuste la videoplatformo Jutubo ebligu tion. Tiel nomataj ASMR-filmetoj atingas intertempe milionojn da alklakoj - kaj tio okazas kvankam ili estas ekdormige tedaj. La jutubistino Laura Lemurex ekzemple ne faras ion alian ol broseti per najloj aŭ penikoj mikrofonon. De siaj sekvantoj ŝi estas superŝutata de laŭdoj pro tio.

"Tre pikpike", skribas unu el ili. "Mi ŝatas rigardi tion". Kvankam sonas paradokse: La ASMR-tekniko - mallonge por "Aŭtonoma Sensora Meridiana Respondo" - povas konduki la stresatan homon sole per monotonaj movoj kaj bruetoj al profunda interna trankvilo kaj eĉ al korpe sentebla pikpikado. Kaj tio povas ankaŭ inkluzivi revojn. Tiel montriĝas ke enuo kapablas efiki pli ol konduki nin al frenezo.

Do estas pardoninde se vi en la metroo, aŭ en la atendoĉambro de dentokuracisto aŭ dum la aŭskultado de ĉi tiu sonartikolo dum momento fordormetas - eble vi ja ekhavas vere bonan ideon.