×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Klimata ŝanĝo minacas kakao-arbojn

Klimata ŝanĝo minacas kakao-arbojn

Ĉokolado povas mildigi dolorojn, pliserenigi la humoron kaj konsoli. Ne estas mirinde ke tiom da homoj ŝatas ĝin. Sed tiu dolĉa tentaĵo baldaŭ povus malaperi, antaŭdiras almenaŭ esploristoj de la universitato de Kalifornio. Kulpas pri tio la ŝanĝoj kiujn la klimata ŝanĝo alportos por la kakao-arboj.

Jam en la jaro 2050 la kakao-arboj povus esti elmortintaj pro la varmiĝo de la Tero kaj pro nesufiĉe da pluvoj, skribas la esploristoj. Ĉar kakao-arboj bezonas tre specifajn kondiĉojn por kreski kaj prosperi, ili kreskas en malvasta strio en pluvarbaroj ĉirkaŭ 20 kilometrojn norde kaj sude de la ekvatoro. Nur tie la plantoj ricevas sufiĉe da pluvo, ankaŭ la temperaturoj estas sufiĉe altaj dum la tuta jaro, por ke la arbo portu ankaŭ fruktojn, el kiuj sekve povas esti produktitaj kakao, kiu estas bezonata kiel bazo por bongusta ĉokolado. Pli ol la duono de ĉiuj komercataj kakao-faboj devenas el du landoj en okcidenta Afriko: la Ebura Bordo kaj Ganao.

Jam plialtiĝo de la temperaturoj je 2,1 gradoj C sur nia planedo forte damaĝus la kakao-arbojn. La sekeco lige kun la plialtiĝo de la temperaturo estus mortiga por ili, kalkulas la esploristoj. Ebleco estus translokigi la kultivajn zonojn pli direkte al montaraj regionoj. Sed la tiucele taŭgaj regionoj en Ganao kaj Eburbordo laŭ la esploristoj tamen ne estus uzeblaj, ĉar jam temas pri endanĝerigitaj ekologiaj sistemoj kaj tial en tiuj regionoj flaŭro kaj faŭno bezonas apartan protekton.

La esploristoj tial devas iri alian vojon. Ili volas bredi novajn pli fortikajn kakao-arbojn. La esplorista skipo tiucele uzas modernegan teknologion. Helpe de la gen-tondilo CRISPR la gen-segmentoj kiuj respondecas pri tio ke la plantoj reagas tiom senteme pri veteraj kondiĉoj, estu interŝanĝitaj. Tiaj precizaj kaj samtempe etaj adaptoj de la DNA jam estas aplikataj por fari rikoltojn malpli kostaj kaj pli fidindaj.

La esploroj estas kunfinancataj de la usona nutraĵa konzerno Mars. La konzerno devontigis sin redukti ĝis la jaro 2050 la enaerigon de karbondioksido en la livera ĉeno de la entrepreno je pli ol 60 procentoj. La konzerno disponigas entute unu miliardon da usonaj dolaroj por la projekto pri la bredado de pli fortikaj kakao-plantoj.

Ĉu la esploristoj vere sukcesos disvolvi pli fortikajn kakao-plantojn, pri tio necesas atendi. Ŝatantoj de ĉokolado tamen ne komencu stokigi sian preferatan frandaĵon, ĉar ankaŭ ĉokolado malfreŝiĝas kaj tiam ne plu bongustos.