×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kiel la cerbo lernas dum dormado

Kiel la cerbo lernas dum dormado

Kiu sufiĉe dormas, tiu pli bone lernas. Studaĵo montras: Jam dormeto povas helpi por pli bone memori la lernitaĵon. Ankoraŭ pli bone la cerbo laboras, se ĝi reaŭdas la enhavojn dum dormado.

Normalkaze ni forgesas parton de tio, kion ni dumtage estas lernintaj. Tio estas la natura kuro de la forgesado, klarigas psikologo de la universitato de Birmingham en Britio. Sed tiu forgesado estas bremsebla per dormado. "Se oni tuj post intensa lernunuo plenumas dormeton, tiam ŝajne tio ne nur plibonigas la memortenon de la lernitaĵo post la dormo, sed ankaŭ daŭre ĝis la sekva tago kaj supozeble eĉ pli longe."

Kiu ŝatus ankoraŭ plialtigi sian memorkapablon, tiu povus reludi la lernotaĵon, ekzemple novajn vortojn de fremda lingvo, eĉ ankoraŭfoje dum dormado. Ankaŭ la partoprenantoj en la studo reaŭdis kelkajn el la antaŭe lernitaj nocioj dum 90-minuta dormeto.

"Ni antaŭe montris al la testpersonoj 100 adjektivojn kiel "granda" aŭ "rapida" kaj krome bildon, kiu aŭ montris objekton, ekzemple pomon, aŭ scenon, ekzemple farmon." Post tio oni ekzamenis la asociacian memoron de la partoprenantoj kaj oni testis ĉu ili ankoraŭ memoris la koncernajn bildojn, se ili revidas la adjektivon. Ankoraŭ antaŭ la dormado plej multaj povis atribui averaĝe 80 el la 100 objektoj aŭ scenoj", diras la psikologo.

Post la dormado pluaj nocioj perdiĝis el la memoro. Tamen tiuj kiuj estis dormintaj kaj dume estis reaŭdintaj parton de la jam lernitaj nocioj, sciis averaĝe 15 nociojn pli ol tiuj kiuj restis maldormaj. "15 procentoj ne sonas multe, sed se oni pensas pri lernejaj notoj, tio tamen povus esti diferenco inter noto 1 (tre bone) kaj noto 3 (kontentige)."

La sekvan tagon la kontrasto estis eĉ ankoraŭ pli klara: "La grupo kiu estis dorminta, forgesis nur kvin procentojn. La aliaj testantoj aliflanke forgesis ankoraŭ pluajn 20 procentojn." Precipe la dum dormado ankoraŭfoje aŭditaj nocioj estis signife pli bone fiksitaj en la memoro.

"Ni observas ĉi tie praktike du efikojn. Unu estas ke dormado post lernado helpas. Dum tiu dormeto okazas ankoraŭfoje kroma impeto por la produktivo de la memoro, se ni akcentas kelkajn nervosignalojn per la reaktivigo de la memoro."

Kaj tion oni vidas en la cerbo. Ĉar la esploristoj ne nur testis la memoran produktivon de la testpersonoj, sed rigardis ankaŭ en la cerbon. Ĉe tio montriĝas en la EEG (elektroencefalogramo) kiel la cerbo dum la fazo de profunda dormo aktiviĝas dum duona ĝis du sekundoj. Ekspertoj parolas tie pri tiel nomataj cerbaj spindeloj. Ke tiuj aktivecoj rilatas kun lernado, tion konjektigis jam pli fruaj studoj, kiuj ekzemple montris ke pli da spindeloj aperas dum dormado, se oni tuj antaŭe estis lerninta multe.

La sciencistoj tiel trovis pruvon ke la cerbaj spindeloj ludas ŝlosilan rolon en la firmigo de scio. "Kiam ni reludis la adjektivojn kiel "granda" aŭ "rapida" ankoraŭfoje, ni vidis ke tuj poste aperis spindeloj." Eĉ pli: Helpe de la spindeloj la esploristoj ankaŭ ekkonis kiu informo ĵus estis prilaborata - ĉu kun la nocio do estis kunligita objekto aŭ sceno kiel la farmo.

"Tio estis unu el la grandaj progresoj de nia studo. Ni tiel povis montri ke spindeloj estas ne nur akompana fenomeno de la dormo. Ili klare staras en rekta kunligo kun la reprilaborado de lernenhavoj." Tiuj partoprenantoj kun pli da spindeloj dum dormado nome pli bone memortenis la lernitaĵojn.

Ke dumdorma lernado funkcias ankaŭ kun vortoj de fremda lingvo aŭ kun alia lernaĵo, pri tio la esploristoj estas konvinkitaj. "Ankaŭ tie la cerbo provas asociacii kaj enkuŝigi la novan scion en ion jam konatan kaj kunligi ĝin kun tio." Gravas tamen ke la lernaĵo estas aŭdigata ne tro rapide kaj kun paŭzoj. Kaj krome la lernanto devas troviĝi en fazo de profunda domo kiu estas atingebla post proksimume 20 ĝis 30 minutoj. "Nuntempe tio sonas kvazaŭ kiel muziko el la estonteco, sed ja estus penseble ke ekzemple komputileca horloĝo kiu mezuras la dormofazojn, povus esti programita tiel ke ĝi aŭtomate dum la ĝusta momento aŭdigas la sondosieron."