×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kiel igi urbojn favoraj por homoj

Kiel igi urbojn favoraj por homoj

Feliĉigi homojn kaj ne aŭtomobilojn - tio estas la gvidlinio de la dana arkitekto kaj urboplanisto Jan Gehl. Kiel tio funkcias, tion li jam montris en kelkaj grandurboj. Ekzemple en Kopenhago kaj Novjorko.

"Hodiaŭ ĉiu urbestro deziras havi vivindan urbon, tio estas urbo kun alta vivokvalito", diras Jan Gehl. Por li estas klare ke vivinda urbo estas urbo kiun la homoj aktive uzas.

Plej bildige tio montriĝas en la trafiko: "Se en urbo multaj homoj piediras aŭ biciklas, tiam temas pri homfavora urbo. Tio ankaŭ korespondas al homaj sensaj spertoj: Oni moviĝas en sia medio. En aŭtomobilo oni nur traveturas ĝin."

Apud la vivinda urbo, la politikistoj hodiaŭ ankaŭ volas havi sanan urbon: "Oni rimarkis kiel malsane estas por homoj daŭre sidi en aŭtomobilo." Por kompensi la mankon de moviĝo en la loĝantaro ne sufiĉas pledi pri sporto dum libertempo. "La moviĝo devas integriĝi en la ĉiutagon."

La kreskantan intereson pri homcentra trafikplanado Gehl observas mondskale ekde la jaro 2000. Tiel li ekzemple konsilis politikistojn de Novjorko, Melburno kaj Moskvo pri tio kiel ili povas adapti sian urbon al la bezonoj de la enloĝantoj kaj kiel ili povas igi la urbon pli vivinda. En sia hejmurbo Kopenhago Gehl jam de kelkaj jardekoj sukcese kunagas en la trafikplanado: Tie hodiaŭ 41 procentoj de la loĝantoj veturas bicikle al la laborejo.

Gehl estas konvinkita ke la urboplanando pli kaj pli distanciĝos de la aŭtomobila trafiko, ankaŭ pro motivoj de la mediprotektado: "Aŭtomobiloj bezonas multe da spaco kaj ili malpurigas la aeron. Ni povas esti certaj ke en tuta Eŭropo la biciklaj vojoj estos pliampleksigataj kaj ke malpli da aŭtomobiloj veturos tra la stratoj."

La arkitekto antaŭvidas kun intereso kiel la memveturantaj aŭtomobiloj efikos al la urboj: "Memveturanta aŭtomobilo kiu daŭre funkcias, povus plenumi la laboron de dek normalaj aŭtomobiloj. Tiam urbo bezonos pli kaj pli malmulte da aŭtomobiloj."

Aliflanke laŭ li la aŭtomobila industrio nervoziĝas, ĉar la aŭtomobila trafiko en la urbo estas malkreskinta. La industrio esperas denove suprenŝraŭbi siajn vendociferojn per la memveturantaj aŭtomobiloj. "Ni devas tre zorge plani kiel ni integros la memveturantajn aŭtomobilojn en la urban trafikon", diras Gehl. Unu afero tamen estas certa laŭ la urboplanisto: La klasika aŭtomobilo en la urbo ne havas estontecon.