×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kiel formiĝis la homa lingvo?

Kiel formiĝis la homa lingvo?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Homo sapiens aperis sur la Tero antaŭ 200000 jaroj kaj dum certa tempo kunvivis kun Homo neanderthalis. Unu demando de longe incitadas antropologiistojn: kiam kaj kiel formiĝis la homa lingvo?

Artikolo en la revuo Frontiers in Psychology, en februaro 2018, fare de usona Profesoro Shigeru Miyagawa, sugestas, ke ŝtonaj pradesegnaĵoj per si mem reprezentas specon de pralingva esprimo. Lingvisto el la Universitato de San-Paŭlo, en Brazilo, kunlaboris en tiu studaĵo. Tiu plej antikva formo de arto devenis de la periodo Alta Paleolitiko (40000 jaroj antaŭ Kristo), ofte farita en kavernoj kaj ŝirmejoj. Ĝi estis salto de la homa menso, kiu tiam komencis uzi simbolojn. Eble tio estis la komenco de lingvo. Oni konjektas, ke ankaŭ la akustikaj fenomenoj en tiaj fermitaj lokoj kontribuis al la fenomeno. Multaj pradesegnaĵoj situas en punktoj de forta resonado, kio estigis eĥojn. Lingvistoj do supozas, ke la artaĵoj en kavernoj estis ia duobla transmetado de informoj – per sonaj kaj bildaj elementoj. Tio indikas la manieron, kiel la simbolkapabla menso de tiuj unuaj homoj alprenis la formon de konkreta lingvaĵo. Estiĝis nova branĉo de scienco, kiun oni alnomas Arkeologio-Akustiko, laŭ kiu troviĝas ligo inter la signifo de ŝtonaj pradesegnaĵoj kaj la akustikaj fenomenoj de la lokoj, kie ili estis faritaj. Ekzemple, bildoj montrantaj hufobestojn (bovojn, bizonojn) aperas ofte en lokoj de forta resonado simila al hufobruado. Alivorte, tiuj prahomoj desegnis ne nur tion, kion ili vidis, sed ankaŭ kion ili aŭdis. Ankaŭ la homa lingvo komenciĝis per gestoj kaj voĉsonoj. Antaŭ nelonge, oni eltrovis, ke ŝtonaj pradesegnaĵoj komenciĝis pli frue ol supozite, nome antaŭ 60000 jaroj, kiam Homo neanderthalis ankoraŭ ekzistis en Eŭropo. Neandertaluloj, kiuj apartenis al alia specio, estis fakte la unuaj artistoj, kiuj faris tiajn desegnaĵojn. Certe la desegnado ne estis plena lingvo, entute. Tamen, ĝi sugestas, ke la meĥanismoj produktantaj pentradon estas paralelaj al tiuj de lingvo. Eble unu evoluis de la alia. Sendube, la homa lingvo rezultis de interrilatoj inter pluraj sentumoj. Temas do pri longa, delikata konstruado ene de la mirinda homa menso.