×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kiel enretaj servoj elprofitas nian cerbon

Kiel enretaj servoj elprofitas nian cerbon

Averaĝe 88-foje en tago ĉiu el ni prenas sian kompufonon aŭ tabuletan komputilon por kontroli la alvenon de mesaĝoj aŭ por surfi en la interreto. Tio speguliĝas en la cerbo - kaj entreprenoj scias kiel elprofiti tion.

Nova lavmaŝino estas bezonata. Oni sidiĝas ĉe la komputilo kaj trovas aparte favorprezan oferton. En tiu momento komenciĝas en nia cerbo vera artfajraĵo de signaloj, ĉar nun estas la tasko prijuĝi la oferton. Ĉu ĝi vere estas favora? Ĉu la ofertanto estas fidinda? Nia cerbo ne ŝatas malcertecon kaj serĉas eblecojn por redukti ĝin.

"En tiu kazo helpas signaloj kiuj alvenas de aliaj homoj", diras neŭrologo de la universitato de Bonn. Prijuĝaj sistemoj kaj komentoj donas informon pri tio, ĉu la decido estas bona aŭ malbona kaj per tio ili reduktas la malcertecon. "Tio tiam speguliĝas en la cerbo per pli forta aktiviĝo de tiuj prijuĝaj cerbaj regionoj".

Prijuĝaj sistemoj estas nur unu ekzemplo por tio kiel bezonoj kaj funkcioj de la cerbo estas profitige uzataj de firmaoj. Ne vane ĉiuj grandaj interretaj entreprenoj faras proprajn neŭrosciencajn esploradojn, diras germana psikologo: "Multaj firmaoj el la Silikona Valo instalis en siaj platformoj mekanismojn kiuj rapide prizorgas ke ni estas katenataj al certaj aplikaĵoj". Ni prenu ekzemple la tiel nomatan funkcion de duobla hoko: Du hokoj indikas ke la ricevinto jam legis mian mesaĝon.

Tio laŭ la psikologo produktas elatendan sintenon: "La alia persono jam legis la mesaĝon - kial mi ankoraŭ ne ricevis respondon?" Tiujn mekanismojn oni trovas ĉe multaj platformoj. "Ili prizorgas ke ni senvole pasigas pli da tempo sur tiuj ciferecaj platformoj ol estus necese kaj bone.

La cerbo reagas je pozitivaj rekomunikoj per aktivigo de la rekompenca sistemo. Aperas agrabla sento kiun oni ŝatus havi pli ofte - la klasika dependec-mekanismo ekfunkcias.

Eĉ se multaj ciferecaj ofertoj elprofitas niajn cerbajn kurentojn, oni tamen ne estas sendefenda kontraŭ ili. Tion opinias psikologoj ĉe faka konferenco en Vieno. La jam citita psikologo el Ulm pledas por malgrandaj, facile realigeblaj paŝoj. "Sonas iom amuze, sed mi pledas por tio porti brakhorloĝon. Multaj homoj uzas la kompufonon kiel horloĝon, kaj tiam ili vidas agrablan mesaĝon, faras tiam dum dudek minutoj ion alian kaj tiam ankoraŭ ili ne scias kioma horo estas."

Jen plua konsilo de la psikologo: Uzu klasikan vekhorloĝon anstataŭ kompufonon. Tiam la unua rigardo de la tago direktiĝas al la horindiko kaj ne al dekoj da nelegitaj mesaĝoj kiuj estas alvenintaj dumnokte.