×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kial virinoj atingas pli altan aĝon ol viroj

Kial virinoj atingas pli altan aĝon ol viroj

Virinoj jam de ĉiam vivis pli longe ol viroj, eĉ dum periodoj de malsatego kaj de krizoj. Supozeble ĉe la atingebla aĝo virinoj denature antaŭas la virojn - sociaj faktoroj tamen ludas gravan flankan rolon.

Virino kiu hodiaŭ naskiĝis en Aŭstrio povas kalkuli pri 84 vivojaroj, viro pri 79 jaroj. Rilate al atingebla vivodaŭro la virinoj en plej multaj landoj antaŭas la virojn, eĉ se tiu diferenco denove iomete malkreskas de kelkaj jaroj. La vira malavantaĝo estas almenaŭ parte sekvo de la vivostilo: Streso, alkoholo, nikotino kaj riska konduto portas virojn foje pli rapide al tombo.

Tamen estas kelkaj indikoj ke virinoj - eĉ ĉe identa vivokonduto - vivos iom pli longe ol viroj. Unuflanke virinoj en relative homogenaj komunumoj kiel ekzemple en monaĥinejoj same fariĝas pli aĝaj. Krome eĉ ĉe novnaskitoj mortas pli da viraj beboj - diferencoj en konduto je tiu momento ne povas ankoraŭ efiki.

Sed kio okazas sub ekstremaj vivocirkonstancoj, ekzemple dum periodo de malsatego? Ĉu ankaŭ tiam virinoj havas ankoraŭ la pli bonajn kartojn? Tiujn demandojn pritraktis esploristoj de la universitato de suda Danlando en aktuala studaĵo. Se la virina sekso vivas pli longe eĉ dum tiaj krizaj periodoj, tiam virinoj supozeble vere havas denaturan avantaĝon, diras la aŭtoroj de la studaĵo.

La kuntekston ili analizis helpe de historiaj datumoj pri krizaj situacioj en diversaj popolgrupoj: Pri sklavoj en Trinidado dum la 19-a jarcento, pri liberigitaj sklavoj kiuj inter la jaroj 1820 kaj 1843 revenis al Liberio kaj kiuj tie devis lukti kontraŭ neimageblaj malfacilaĵoj kiel ekzemple gravaj malsanoj. Preskaŭ la duono mortis dum la unua jaro post ilia reveno. Pluaj datumaroj devenis de malsatega periodo en Ukrainio dum la jaro 1933, de du epidemioj de morbilo en Islando dum la 19-a jarcento kaj de la granda malsatego en Irlando (de 1845 ĝis 1849) kiu estas kaŭzita de putriĝo de terpomoj.

Fakte la virinoj en ĉiuj popolgrupoj ankaŭ dum krizaj periodoj averaĝe vivis pli longe ol la viroj, eĉ se la atingebla vivodaŭro signife malkreskis kaj la antaŭeco de la virinoj kompare al la tempo antaŭ kaj post la krizo ne plu estis tiel alta. Nur ĉe la sklavoj en Trinidado la morteco ĉe junaj virinoj estis iom pli alta. Sed por tio povus troviĝi alia ekspliko. Junaj viraj sklavoj estis aparte valoraj por siaj posedantoj, do oni investis ankaŭ pli por ilia transvivado.

La morteco de infanoj kaj beboj en ĉiuj datumaroj havis la plej grandan influon al la priseksaj diferencoj kiel tion montris la detala analizo. Tio signifas ke virinaj beboj transvivis mizeran situacion ĉie signife pli ofte ol iliaj viraj samaĝuloj. Krome ekstreme altaĝaj homoj en ĉiuj grupoj estis plej ofte virinoj.

Por la biologia avantaĝo de virinoj estas pluraj eksplikoj. Kelkaj esploristoj supozas ke la dua X-kromosomo kaŭzas pli longan vivon. Sed ankaŭ hormonaj diferencoj povus ludi rolon. La virina sekshormono estrogeno ekzemple eble plifortigas la imunrezistivon, dum aliflanke testosterono malfortigas ĝin.

Tamen la biologio povas ekspliki maksimume nur parton de la hodiaŭaj diferencoj ĉe la atingebla vivodaŭro, la resto ŝuldiĝas al la vivocirkonstancoj, kiel tion akcentas la aŭtoroj de la studaĵo. Tiel ekzemple virinoj en malriĉaj landoj ne vivos tiom pli longe ol viroj, ĉar la morteco de patrinoj tie estas tre alta.

Plej granda estas la distanco inter la seksoj hodiaŭ en riĉaj okcidentaj industriaj nacioj, nur dum la pasintaj jardekoj ĝi fariĝas malrapide iomete malpli granda precipe tie. Ĉar la seksoj pro la vivokonduto pli kaj pli similiĝas - tio koncernas kaj la pozitivajn kaj la negativajn aspektojn - evidente ankaŭ la distanco ĉe la atingebla vivodaŭro malkreskas. Sed laŭ la opinio de plej multaj esploristoj ĝi neniam tute malaperos.