×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kial bonaj intencoj tiel ofte malsukcesas

Kial bonaj intencoj tiel ofte malsukcesas

Ne daŭre persisti en siaj intencoj, tio estas homa. Tion pruvas ankaŭ vido al la historio: "Homoj de ĉiam intencas fari ion kaj malsukcesas pri tio", diras psikologino el Bremen, norda Germanio. Pri tio jam raportis Aristotelo antaŭ pli ol 2000 jaroj. "Studaĵoj montras ke nur 30 procentoj de la bonaj intencoj havas realan ŝancon daŭri." Post tri semajnoj la unuaj intenculoj rezignas. Post duona jaro restas ankoraŭ nur la duono.

Multaj homoj antaŭe ne pripensas kiujn konsekvencojn havas la vivokonduto kaj kion ili entreprenu se aperas malfacilaĵoj. Pro tio la bonaj intencoj por la nova jaro ne havas grandan ŝancon realiĝi. Tio similas al ritualo simile al gisado de plumbo jarfine.

Fine de la jaro oni faras resumon kaj oni sentas la devon alpreni bonan intencon. Sed se oni ne vere apogas tion, oni malsukcesas en tio.

Kiel homoj ĉiam denove alprenas bonan intencojn por la nova jaro? Ĝenerale homoj ŝatas limtagojn por nova komenco: la jarŝanĝon, la naskiĝtagon aŭ la komencon de la semajno.

Psikologo en la universitato de Konstanco en suda Germanio rekomendas metodon kiu en la scienco nomiĝas mensa kontrastado kun se-tiam-planoj. Tiukaze oni alprenas al si unue celon por konkreta tempospaco kaj due oni imagas la plej bonajn rezultojn, se tio plenumiĝus. En tria paŝo oni pripensas kio povus ankoraŭ forteni onin de tio. Post tio oni fiksas kiel oni reagu pri malhelpaĵoj.

La sukceson de la metodo la psikologo esploris kun kolegoj en studaĵoj kun homoj kiuj volis manĝi malpli da viando. Komence la psikologoj informis la testantojn pri la negativaj sekvoj de troa konsumo de viando. Parto de la partoprenantoĵ de la studaĵo uzis la menciitan metodon. La rezulto estis ke ili pli facile povis realigi sian celon ol aliaj testantoj.

La strategion kiel oni volas atingi siajn bonajn intencojn oni plej bone skribu tute malmoderne per krajono sur paperfolion. "Estas neŭrologie pruvite ke la cerbo aktivigas areojn, se oni skribas mane ol se oni tajpas", diras psikanalizisto. "Per tio ekestas pli kompleksa mensa konstruaĵo. " Apud bona plano fleksebleco plialtigas la ŝancojn pri sukceso. Tio signifas: Se ekzemple okazas tro forta neĝado por kuradi, tiam alternative oni sidiĝas sur la hejma trejnilo aŭ oni iras al hejtata naĝejo. Alikaze la interna maldiligentulo tuj nuligus la bonan intencon.

Kial bonaj intencoj tiel ofte malsukcesas Por que as boas intenções falham com tanta frequência

Ne daŭre persisti en siaj intencoj, tio estas homa. Do not continue to persist in their intentions, that is human. Não continuar a persistir nas próprias intenções, isso é humano. Tion pruvas ankaŭ vido al la historio: "Homoj de ĉiam intencas fari ion kaj malsukcesas pri tio", diras psikologino el Bremen, norda Germanio. Isso também é comprovado por um olhar para a história: "As pessoas sempre tiveram a intenção de fazer algo e falharam", diz um psicólogo de Bremen, no norte da Alemanha. Pri tio jam raportis Aristotelo antaŭ pli ol 2000 jaroj. Aristóteles já relatou isso há mais de 2.000 anos. "Studaĵoj montras ke nur 30 procentoj de la bonaj intencoj havas realan ŝancon daŭri." "Estudos mostram que apenas 30% das boas intenções têm uma chance real de durar." Post tri semajnoj la unuaj intenculoj rezignas. Depois de três semanas, os primeiros pretendentes desistem. Post duona jaro restas ankoraŭ nur la duono.