×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kalevala - finna epopeo

Kalevala - finna epopeo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉi-jare la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Lisbono. Dum la pasinta UK en Seulo oni jam anoncis, ke la postaj UK-oj okazos en Helsinko (Finnlando, 2019) kaj en Montrealo (Kanado, 2020).

En Seulo finna esperantisto donacis al mi dikan kaj belan libron titolitan “Kalevala”. Ĝis nun mi ne havis tempon legi ĝin, kaj nur nun mi serĉis pri ĝi en Vikipedio. Vidu kion mi trovis: Kalevala ([Kalevala] finne: "Lando de herooj") estas epopea poemo kiun kompilis Elias Lönnrot en la 19-a jarcento, el finnaj kaj karelaj folkloraj fontoj kaj mitologio. Ĝi estas la popola eposo de Finnlando kaj Karelio. Ĝi estas ofte nomata la finna nacia epopeo kaj estas unu el la plej gravaj verkoj el la finna literaturo. Laŭ multaj, ĝi inspiris la naciismon kiu kondukis al finna sendependeco de Rusio en 1917. Lönnrot estis kuracisto, sed pasie interesiĝis pri la tradiciaj buŝaj rakontoj de lia hejmlando Finnlando, kaj pro tio li vojaĝis multe por akiri novajn fontojn. Li amasigis la plejmulton el la poemoj el la regiono Karelio (Karelia) kaj kredis ke la poemoj kiujn li kunigis estas eroj el iama senpaŭza epopeo. Li eldonis la unuan Kalevala, la "malnova" Kalevala, en du volumoj inter 1835 kaj 1836. La malnova Kalevala konsistas el 32 poemoj kiujn komencis kunigi Lönnrot en 1829, kaj kiujn li redaktis kaj plivastigis per la propraj ligaj verkaĵoj por krei daŭran rakonton.

Lönnrot daŭre kunigis novajn poemojn, kiujn li unuigis kun la malnova Kalevala por krei duan eldonon, eldonita in 1849. Tiu ĉi "nova" Kalevala enhavas 50 poemojn enhavantajn 22,795 versojn kaj estas la akceptata norma teksto hodiaŭ legata. En Vikipedio ankaŭ legeblas eta resumo de ĉiuj kvindek kantoj. En la Postprezento de la libro legeblas opinio de profesoro, kiu prelegis pri “eposaj majstroverkoj, i.a. Homero, Vergilio, Dante, Milton, Goethe kaj Byron”. Li diris i.a. : “Laŭ mia kompreno, la lirikaj elementoj en Kalevala levas ĝin al unika loko inter ĉiu popolpoezio. [...] Pri la estetika karaktero de Kalevala mi deziras diri, ke tie miksiĝas senartifike sonĝo kaj realo, mito kaj ĉiutaga sperto. Ĝia fantazio estas pli vasta kaj multfibra ol ĉe Homero.”

Kalevala estis tradukita en Esperanton de Johano E. Leppäkoski – dum ĉirkaŭ 30-jara laborado. Pri lia traduko la aŭtoro de la Postprezento asertas: “La leganto baldaŭ estos ravata de la talento, per kiu li faris la epopeon atingebla al la tutmonda esperantistaro. La belaĵoj de la popolpoezio estas ĉarme redonitaj per la internacia lingvo – ni kuraĝas pretendi, pli aŭtentike, precipe rilate al la interna enhavo, ol en pluraj alilingvaj tradukoj.” Por ke vi havu ideon pri la poezia traduko, mi laŭtlegas la unuajn versojn de la Enkonduko: Menso mia estas ema, cerbo mia certe celas Kanti nun, komenci ruli tiujn riĉajn rasajn runojn, kiujn la prapatroj pensis, kreis nia nobla gento. Vortoj en la buŝo bolas, versoj laŭ la lango svarmas, ritmoj interdente rajdas, melodioj moduliĝas.

Kara frato, koramiko, kamarado kunkreskinta! Venu kaj komencu kanti, kune nun kun mi recitu, kiam ni de du direktoj reciproke nin renkontis. Mi renkontas vin malofte, vi vizitas min ne ofte Tie ĉi, sur tedaj teroj, ĉe l‘ ekstrem‘ de nordaj limoj.

Kalevala - finna epopeo Kalevala - Finnish epic