×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ingmar Bergmann centjara

Ingmar Bergmann centjara

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Kiam oni demandas min: “Kiu estas la filmo, kiu plej forte impresis vin en via tuta vivo?” , mi neniam hezitas: “Persona”, de Ingmar Bergman. “Kaj la dua plej impresa filmo?” Mi respondas: “La Sepa Sigelo” (Det sjunde inseglet ) , de Ingmar Bergman. “Kaj la tria”? “Sovaĝaj Fragoj” (Smultronstället), de Ingmar Bergman. Nu, la eventuala demandinto ĝenerale interrompas la serion post la tria respondo. (Komence mi atentigu, ke mi uzas en ĉi tiu artikolo la titolojn de la koncernaj filmoj tiel, kiel ili estis publikigitaj en Brazilo – eble en aliaj landoj ili ricevis aliajn titolojn.)

La genia Ingmar Bergman fakte difinis mian guston pri la kinoarto. Neniu uzis la kinan lingvaĵon tiel precize, estetike, poezie kaj subtile kiel tiu sveda filmisto. En ĉi tiu jaro 2018 la tuta mondo rememoras lin, cent jarojn post lia naskiĝo en Uppsala, Svedujo. Eventoj okazas ĉie por omaĝi lin. En San-Paŭlo, Brazilo, oni proponas al la publiko serion da filmoprezentoj el lia vasta verkaro, per versioj tute restaŭritaj. Krome, fakuloj malfermis kurson pri liaj filmoj. Bergman estis efektive pensinstiga aŭtoro kun personeco tute aparta. Li havis originalan rigardon al la vivo kaj al la mondo. Li komencis per teatro, sed poste konstruis ampleksan filmaron kun iom melankolia, pesimisma, poezia karaktero. Li ofte okupiĝis pri psikaj konfliktoj, religiaj konceptoj kaj pri la homaj soleco kaj mensaj kontraŭdiroj. Li verkis pli ol 50 filmojn, ekde la debuto en 1945, per la filmo “Krizo” (Kris). Lia lasta filmo, Saraband, aperis en la jaro 2003. Apartan mencion meritas lia belega kina versio por la opero La Magia Fluto, de Mozart, aperinta en 1974. Li ricevis amason da premioj, interalie en la usona Oscar, en la festivaloj de Cannes, Berlino kaj Venecio. Li ankaŭ publikigis plurajn librojn. Malgraŭ sia enmemiĝema, retiriĝema temperamento, Bergman edziĝis kvinfoje kaj havis naŭ gefilojn, kelkajn en ekstergeedzaj rilatoj. Sed lia plej konata kunulino estis la norvega aktorino kaj filmistino Liv Ullmann (kiu tamen naskiĝis en Tokio), brila protagonisto de pluraj liaj filmoj. Neforgesebla estas ŝia rolo en la filmo “Scenoj de Geedzeco” (Scener ur ett äktenskap), farita en 1973, komence konceptita por televidserio, kaj poste transformita en kinan filmon. Ingmar Bergman estis grava figuro en la mondo de arto, en la 20-a jarcento.