×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Frua vespermanĝo malaltigas la riskon pri kancero

Frua vespermanĝo malaltigas la riskon pri kancero

Medicinistoj rekomendas prefere frue vespermanĝi. La kaŭzo por tio estas statistikoj el Hispanio: Kiu dum la lastaj du horoj antaŭ ol enlitiĝi ne plu manĝas, tiu havas je 20 procentoj malpli altan riskon pri kancero de prostato kaj brusto.

Ke la studo estis plenumita ĉe hispanaj testpersonoj, tio ne estas hazardo: En Hispanio homoj ofte eĉ post la 22-a horo prenas plenan vespermanĝon. Esplorista teamo de la Instituto pri ĝenerala sano en Barcelono volis eltrovi ĉu malfruvesperaj defioj por la metabolo efikas al la sano.

Oni supozis ke tio povus havi similajn konsekvencojn kiel ĝenata tagnokta ritmo, kiel oni konas tion de noktaj laboristoj. Tiel ĝenata diurna ritmo havas konsekvencojn al la sano kio estas pruvita per multaj studaĵoj. Al tio apartenas ankaŭ signife pli alta risko de malsaniĝo pro kancero de brusto kaj prostato. Precize tiu tendenco nun ankaŭ estas pruvita ĉe malfruaj manĝantoj.

La esploristoj faris personajn intervjuojn kun 621 pacientoj de prostata kancero kaj kun 1205 pacientinoj de brusta kancero. Krome ili faris intervjuojn kun 872 sanaj viroj kaj kun 1321 sanaj virinoj el diversaj regionoj de Hispanio. Oni enketis por tio la kutimojn pri dormado, manĝado kaj fumado, krome la vivenspezon, la kleriĝon kaj la nombron de infanoj - ĉiujn tiujn faktorojn la esploristoj prijuĝis per poentoj kaj tiel faris ilin kompareblaj.

La rezulto montris ke homoj kun la samaj riskofaktoroj tendencis ne havi kanceran malsanon se ili almenaŭ dum la du lastaj horoj antaŭ enlitiĝo ne estis manĝintaj ion. Aparte profilita estis tiu rezulto ĉe matenemuloj kiuj ekaktivas aparte frue en tago.

Oni ĝis nun apenaŭ atentis la horojn de la manĝoj kvankam jam montriĝis en eksperimentoj kun bestoj ke la horaro de la alpreno de nutraĵo tute klare efikas al la metabolo kaj la sano.

La rezultoj de tiu studaĵo bone kongruas kun tio kion oni scias pri la efikoj de manĝopaŭzoj el studaĵoj ĉe bestoj. Ŝajnas ke porokaza fastado malplialtigas sanproblemojn kiuj estas kunligitaj kun la maljuniĝo. Sendube fastado havas protektan efikon. Sed oni nur ne scias kiel precize la fastado devas esti farata kaj ĉu malsamaj homoj ne devas fasti malsame.

La digestado de manĝo ja produktas varmon kio tamen estas ĝena por bona dormado. Do oni devas doni al la korpo la okazon eligi tiun varmon ankoraŭ antaŭ enlitiĝo por ke la necesa malaltiĝo de la korpa temperaturo povu funkcii. Ege bone montriĝas tiucele promeno antaŭ enlitiĝo. Kaj tiam trinku puran akvon. Tio subtenas bonan dormadon kaj akcelas la sanon.

Frua vespermanĝo malaltigas la riskon pri kancero An early dinner lowers the risk of cancer