×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Finnoj estas plej feliĉaj

Finnoj estas plej feliĉaj

Kiu serĉas la feliĉon, tiu transmigru al Skandinavio: Tie ne nur la hejmaj enloĝantoj estas aparte kontentaj, sed ankaŭ la enmigrintoj. Tion konstatas la aktuala "Monda Feliĉraporto".

La rangojn unu ĝis kvin en la rangolisto pri feliĉo de UNO okupas: Finnlando, Norvegio, Danlando, Islando kaj Svislando. Aŭstrio okupas la rangon numero 12 - kaj tiel ekzemple antaŭ Germanio, Francio kaj Usono.

La plej malfeliĉaj homoj laŭ tio vivas ĉiuj en afrikaj ŝtatoj - la lastaj en la rangolisto estas Tanzanio, Sudsudano, la Centrafrika Respubliko kaj fine Burundio. Por la "Monda Feliĉraporto" estis prijuĝataj en 156 landoj faktoroj kiel bonstato, atingebla vivodaŭro, korupto kaj libereco.

Unuafoje la feliĉesploristoj sin dediĉis ankaŭ al la kontenteco de enmigrintoj en 117 landoj. La rezulto diras ke en Finnlando vivas ankaŭ la plej feliĉaj enmigrintoj. Aŭstrio en tiu kategorio situas sur rango 14.

"La plej okulfrapa rezulto estas la kongruo de la kontenteco de la enmigrintoj kun tiuj kiuj naskiĝis en la koncerna lando", diras esploristo de la universitato de Brita Kolumbio en Kanado. "Tiuj kiuj transmigras al pli feliĉaj landoj, profitas. Tiuj kiuj transmigras al malpli feliĉaj landoj, perdas."

Same okulfrape estas ke la unuaj kvin landoj en la rangolisto havas altan procentaĵon de homoj kiuj persone enmigris aŭ ties gepatroj. Tiu procentaĵo nome atingas 14 procentojn kaj tiel situas signife super la monda averaĝo.

La raporto estas verkata ekde la jaro 2012 de la UNO-reto por daŭrigebla disvolvado kaj baziĝas sur datumoj el la jaroj 2015 ĝis 2017. Tiucele estis enketitaj en plej multaj landoj en ĉiu jaro proksimume mil homoj, do tra tri jaroj proksimume 3.000 homoj. Ĉe la enmigrintoj aliflanke estis enketitaj homoj tra periodo de la jaro 2005 ĝis 2017.

Apartan ĉapitron la esploristoj dediĉis al paradoksaĵo en Usono: Tie ja ekde la 1970-aj jaroj la vivenspezo daŭre kreskas, sed la kontenteco apenaŭ ŝanĝiĝas aŭ eĉ malkreskas. La lando en la ĉi-jara raporto glitis je kvar ŝtupoj al rango 18. Tio laŭ la raporto estas "alarmiga signalo" por la registaro. Kaŭzoj por tio estas "epidemiaj malsanoj" kiel graskorpeco, misuzo de medikamentoj kaj depresioj.

Rilate al la nordaj landoj mi iom dubas pri la alta grado de feliĉo. Ja dum la vintraj monatoj regas longa malhelo kaj tio al multaj homoj kaŭzas malĝojon aŭ eĉ depresion. Sed eble aliaj faktoroj estas tiom pli fortaj ke eĉ la vintra mallumo ne signife povas malaltigi la gradon de feliĉo.