×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Fervojo, aŭtobuso en Ĉeĥio preskaŭ senpage

Fervojo, aŭtobuso en Ĉeĥio preskaŭ senpage

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Studentoj kaj pensiuloj ekde junio povos vojaĝi favorpreze. La registaro akceptis koncernan projekton.

Lernantoj, studentoj kaj pensiuloj pli ol 65-jaraj ekde la venonta somero laŭ registara projekto ĝuos rabaton de 75 procentoj por veturoj per aŭtobuso kaj fervojo. La ŝtato transprenos la aldonajn kostojn por la transportaj entreprenoj. Tio sumiĝos al preskaŭ 6 miliardoj da kronoj (ĉirkaŭ 230 milionoj da eŭroj) jare.

Laŭ la ĉefministro la rabatoj estos simplaj kaj justaj. La prezento de la persona legitimilo ĉe la giĉeto sufiĉos por rekoni la rajton pri rabato. Unuavice tio rilatos al la ŝtataj fervojoj kaj la aŭtobusaj linioj kiuj estas funkciigataj de la regionoj. La ŝtato tamen ankaŭ pretos akceli privatajn ofertantojn se ili volas koncedi la planatajn rabatojn. Sed tio estos ilia libera decido. Krome la transportaj entreprenoj povos mem decidi ĉe kiuj trafikaj ligoj ili volas oferti la pli favorajn biletojn:

"Ĉe tiuj trafikaj ligoj kiuj jam hodiaŭ estas troŝarĝitaj kaj ĉe kiuj do la vojaĝa kvalito signife malboniĝus kio siavice kondukus al malkresko de la pagantaj klientoj, tie oni povos rezigni pri la rabato. Male la rabato povus ekzemple allogi ekzemple pensiulojn al malpli forte uzataj trafikaj ligoj."

La fono de tiu planata paŝo estas ke la ĉeĥaj pensioj estas kompareble malaltaj. Krome la ministerio pri trafiko volas motivigi junajn homojn uzi pli da publikaj trafikrimedoj. Oni atendas ke tiu paŝo estos sukcesa.

Origine la registaro estis promesinta en sia programo senpagajn veturojn per fervojo por la koncernaj grupoj. Finfine tio fariĝis rabato de 75 procentoj, sed oni aldonis ankaŭ la aŭtobusojn kio estos la pli bona varianto. Nome laŭ la unua varianto oni devus pagi jaran abonon por persona bileto kaj tiam oni rajtus laŭplaĉe veturi tra la lando. La nuna sistemo do dependos de la veturataj kilometroj. Tiel oni volas eviti sencelan veturadon.

La rabato koncernas lernantojn kaj studentojn ĝis 26-jaraj kaj pensiulojn pli ol 65-jaraj. Infanoj ĝis 6-jaraj ankaŭ plue veturos sempage, kaj por handikapuloj la validaj rabatoj restos. Se la ĉeĥa parlamento aprobos la registaran proponon, tiam la nova rabatsistemo ekvalidos la 10-an de junio kune kun la nova trafikhoraro.

Menciindas ke en Hungario jam delonge pensiuloj tute senpage povas uzi la fervojojn por enlandaj vojaĝoj. Kaj tio ne nur validas por hungaroj kiuj vivas en la lando, sed ankaŭ por EU-civitanoj. Supozeble do la rabatoj en Ĉeĥio same validos por EU-civitanoj.