×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Feliĉo kaj Mizero - ĉeĥa fabelo

Feliĉo kaj Mizero - ĉeĥa fabelo

Tiun ĉi ĉeĥan fabelon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

En kamparo vivis foje du fratoj; unu el ili estis riĉega bienposedanto, la alia tute malriĉa senbienulo.

Ununokte la malriĉulo postenis sur postrikolta kampo de sia riĉa frato, gardante grenfaskojn. Subite li ekvidis hele vestitan virinon: ŝi levadis spikojn, kiuj postrestis sur la stoplejo, kaj almetadis ilin al la grenamasoj. La gardanto haltigis ŝin kaj demandis, kiu ŝi estas kaj kion ja ĉi tie ŝi faras. "Feliĉo de via frato mi estas," ŝi respondis. "Mi kolektas perditajn spikojn, por ke li havu plian rikolton-" -- "Nu bone," diris la malriĉulo kontentigita, "sed ĉu vi ne scias, kie troviĝas mia Feliĉo?" - "Oriente," rediris la blankvestulino koncize kaj malaperis.

Tiam la malriĉulo ekdecidis iri en la mondon por serĉi sian Feliĉon, kaj li tuj sin pretigis, por la intencon efektivigi. Sed kiam li frumatene estis forlasonta sian hejmon, de malantaŭ la bakforno elsaltis griza malgrasa estaĵo, kiu ekploris kaj insiste petis, ke li prenu ŝin kune. - "Sed kiu vi estas?" demandis la malriĉulo surprizita. - "Nu, via Mizero ja!" - "Ha, tiel do! Vin mi devas ja kunpreni," diris la malriĉulo sagace, "sed vi estas tre malforta laŭvide kaj la vojaĝo tro longdaŭra; rigardu, jen malplena botelo kaj faru vin tute eta kaj eniĝu, tiel mi povos vin kunporti-" Mizero volonte obeis al lia konsilo, sed tuj kiam ŝi enboteliĝis, la malriĉulo firme ŝtopis la botelon, por ke ŝi ne povu elrampi. Poste Ii ekiris, kaj veninte al marĉejo, li la botelon enĵetis.

Tiamaniere seniĝinte de Mizero, li daŭrigis sian vojaĝon orienten, ĝis li venis al granda urbo. Longdaŭre li estis vaganta tra la stratoj kaj demandanta tie kaj ĉi tie, ĉu iu ne emas dungi lin por ia ajn laboro. Sed vana estis lia klopodo. Nur post longa zorgumado, kiam li preskaŭ malesperis jam pro malsato de la familio, li tamen sukcesis trovi sinjoron, kiu emis dungi lin por fosi kelon en sia domo. - "Salajron vi ne ricevos," diris la sinjoro, "sed kompense, kion vi trovos fosante, tio estu via posedaĵo." La malriĉulo konsentis pri la propono kaj senprokraste ekis la laboron.

Post nelonga tempo, fosante li trovis bulon da oro. Laŭ la interkonsento ĝi apartenis al li; tamen li donis duonon al la mastro kaj daŭrigis la fosadon. Kelkajn tagojn poste, li malkovris feran pordon; ĝin malferminte, li venis en subterejon, kie troviĝis ega amaso da malsamspecaj valoraĵoj. Surprizite li ĉion rigardis kaj suspektis, ke li sonĝas, sed subite li ekaŭdis obtuzan voĉon kiu eliris el ŝrankokesto staranta en angulo: "Ellasu min, mia mastro! Ho, ellasu min!" - Li levis do la fermotabulon kaj vidu! el interno de la kesto elsaltis ĉarma blankvestita junulino, riverencis al li renkonte kaj diris kun afabla rideto: "Dankon pro la liberigo!" - "Kiu vi estas?" demandis li ravita. - "Ja via Feliĉo, tiom longdaŭre serĉata kaj nun finfine trovita. Ekde hodiaŭ mi ĉiam restados ĉe vi kaj ĉe via familio. . . " Jenon dirinte ŝi malvidiĝis.

Kompreneble, la trovinto tre ekĝojis. Denove li interdividis egalparte kun sia dungito, sed malgraŭe restis al li tiom, ke li fariĝis ega riĉulo. Aĉetinte domon, li ekvivis tie kun siaj familianoj senzorge, ĉar depost tiam lia posedaĵo de tago al tago eĉ plimultiĝis. Tamen neniam li forgesis sian pasintan mizerstaton kaj ĉiapove subtenadis malriĉulojn de sia novhejma urbo.

Unutage, promenante tra la stratoj, li renkontis sian fraton, kiu tien venis negocacele. Nu, li ĝoje kondukis lin en sian domon, abunde regalis kaj multvorte rakontis ĉiujn siajn travivaĵojn: kiel li foje renkontis la spiko-kolektantinon sur lia kampo, kiamaniere kaj kiuloke li seniĝis de sia Mizero - kaj ĉion pluan. Dum kelkaj tagoj li gastigis lin malavare, donis al li fine grandan monsumon kaj multekostajn donacojn por liaj edzino kaj gefiloj kaj adiaŭis lin for fratece.

Sed lia frato estis malbonkora kaj multe enviis al sia samfamiliano lian bonfarton. Dum sia hejmenvojo li senĉese meditis, kiamaniere revenigi Mizeron al la feliĉulo. Veninte al tiu loko, kie lia frato laŭ sia diro enmarĉigis la botelon, fervore li ekserĉis. Post longdaŭra klopodo li fine tamen sukcesis trovi la forĵetitan botelon; tuj li elprenis ĝin kaj malŝtopis. Sammomente Mizero elsaltis kaj, rapide rekreskinte antaŭ liaj okuloj, plezure ekdancis kaj flate lin ĉirkaŭbrakumis asertante: "Ĝis via morto mi restos al vi fidela pro la liberigo! Ekde hodiaŭ mi ĉiam restados ĉe vi kaj ĉe via familio kaj neniam plu forlasos vin!. ." Kaj tuj ŝi komforte eksidis sur lia ŝultro.

Vane la maliculo penis deskui ŝin, vane klopodis ŝin parolkonvinki, ke ŝi iru al sia unua mastro; neniamaniere li kapablis senigi sin je liberigita Mizero, nek vendi ŝin, nek donaci, nek enterigi, nek dronigi - ĉiam ŝi fikse sidis sur lia ŝultro. Kaj vere baldaŭ li ankaŭ spertis efikon de ŝia sindonemo: survoje atakis lin rabistoj kaj forrabis ĉion kion li estis hejmen veturiganta; post kiam li helpe de almozpetado finfine rehejmiĝis, anstataŭ sia bieno li trovis nur amason da cindro kiel postsignon de incendio; kaj rikoltaĵojn de sur liaj kampoj intertempe forflosigis subita inundo.

Tiel al la envieme eksriĉulo restis nenio krom Mizero, kiu laŭ sia promeso fidele akompanis lin ĉiam estonte dum lia tuta vivo.