×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Feliĉaj sen tempo kaj nombroj

Feliĉaj sen tempo kaj nombroj

Antaŭ 40 jaroj Daniel Everett unuafoje vizitis la tribon de la Pirahã en Amazonio. Tiutempe li estis ankoraŭ misiisto. Sed tiam li demetis sian kredon, studis la lingvon de la ĉasistoj kaj kolektistoj - kaj atingis vojrompajn ekkonojn.

Ili nek konas nombrojn, nek subfrazojn, ili nek parolas pri pasinto nek pri estonto. Por la Pirahaanoj nombras kio estas nun kaj ĉi-tie. Ili nek pensas pri eblaj tendencoj, anstataŭe ili volas ricevi pruvojn. Tiu sinteno prezentis al la tiama misiisto Daniel Everett dum la malfruaj 1970-aj jaroj nesolveblan taskon. Ĉar li estis vojaĝinta al Amazonio por studi la lingvon de tiuj ĉasistoj kaj kolektistoj kaj por pretigi tradukon de la biblio. Li malsukcesis.

"Ili demandis min, kiel aspektas Jesuo? ", rakontas Everett. Li respondis ke li neniam vidis Jesuon. La Pirahaanoj demandis, kiu lin vidis? Everett diris ke neniu kiun li konas estas vidinta Jesuon. "Tiam ili demandis min mirigite, kial tiam entute mi volis rakonti pri li", daŭrigas la lingvoesploristo.

Everett kiu hodiaŭ estas profesoro pri tutmondaj studoj ĉe la Bentley universitato en Usono, komencis dubi pri sia kredo. La Pirahaanoj estis pli feliĉaj kaj psike pli stabilaj ol plej multaj kristanoj kiujn li konis. Kaj la Pirahaanoj emis pri scio.

Tiu sinteno respeguliĝas en ilia lingvo. Ilia verbostrukturo postulas sufikson kiu klarigas ĉu oni observis ion, ĉu oni mem kaŭzis ion aŭ ĉu oni kunaŭskultis ion.

La misiisto fariĝis sciencisto kaj studis lingvistikon en Brazilo. De tiam Everett vivis entute dum 8 jaroj ĉe kaj kun la Pirahaanoj. Liaj analizoj montras ke la tribo ne uzas numeralojn. Ekzistas eĉ ne vorto por la nombro unu", li klarigas. Malgranda kvanto, iom pli granda kvanto kaj multe - tiel la Pirahaanoj priskribas kvantojn.

Ankaŭ kolegoj de la universitato vizitis la tribon kaj ili konfirmis ke nek ekzistas nombroj nek kalkulado. Kaj malgraŭ tio la Pirahaanoj formas funkciantan socion. Ĉar posedaĵoj kaj provizoj ne ludas rolon por la ĉasistoj kaj kolektistoj, la numeraloj ne estas bezonataj.

La Pirahaanoj havas en sia lingvo nek formon por la pasinto nek por la estonto. Ili koncentriĝas pri aferoj por kiuj ekzistas senperaj pruvoj aŭ kiuj momente estas gravaj. "Ili scias kio estis hieraŭ kaj ke estos morgaŭ, sed ili ne faras prognozojn aŭ spekulas", diras Everett. Kaj paroli pri fora pasinteco aŭ pri estonteco, tio por ili estas tutsimple sensignifa.

Tiel por Everett estas ankaŭ klare ke ili nek rakontas pri pasintaj okazaĵoj nek havas miton pri la kreiĝo de la mondo. Ili konas sian familion kaj sian generacion. Ĝeneraligoj ne kongruas kun tiu koncepto. "Ĉiuj" aŭ "ĉiu" laŭ tio ne ekzistas, ĉar tiuj nocioj estus kontraŭdiraj al la vivata senpereco. Jen vivmaniero kiu feliĉigas. Almenaŭ studaĵoj montris ke la Pirahaanoj estas pli kontentaj ol homoj en nia kulturo. Laŭ mezuradoj ili ridetas kaj ridas esence pli.

Plej grandan furoron en la lingvista komunumo kaŭzis la ekkono de Everett ke la Pirahaanoj ne uzas subfrazojn. La tiel nomata rekurso ne aperas en ilia gramatiko. Laŭ la konata usona lingvisto Noam Chomsky tamen ĝuste tio estas esenca por la homa lingvo, nome la kapablo formi kompleksajn frazojn inkluzive de subfrazoj. Chomsky parolas pri universala gramatiko.

Jen scienca konflikto kiu daŭras ĝis hodiaŭ. Ĝis nun Everett kaj kolegoj de aliaj universitatoj ne trovis rekurson ĉe la Pirahaanoj. Analizo de sciencistoj de la MIT tamen konkludas ke la rekurso tamen povus ekzisti. Ĝi eble perdiĝis en la traduko.

Sed Everett estas konvinkita ke la lingvo de la brazila tribo funkcias alimaniere. Kaj laŭ li ili ne estas la solaj: Ankaŭ en la lingvo de la indoneziaj praenloĝantoj de la provinco Rau oni ĝis nun ne trovis subfrazojn.

Everett opinias ke la homa lingvo estas ilo por formi komunumon. La komunaĵoj de ĉiuj lingvoj estas laŭ li vortoj por aĵoj kaj okazaĵoj, kaj ne universala gramatiko.