×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Espero por Alzheimer-malsanuloj

Espero por Alzheimer-malsanuloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Dinah McKenzie-Peers el Francio

Jen kio estas legebla sur la dorsa flanko de libro kiu titoliĝas: « La fino de Alzheimer : la unua programo kiu preventas kaj inversigas la scikapablan kadukiĝon » (en la angla: The end of Alzheimer's: the first program to prevent and reverse cognitive decline). La aŭtoro estas Doktoro Dale Bredesen kaj la libro estis eldonita en 2017 en Usono.

Ĉu Alzheimer-malsano estas ankoraŭ nekuracebla? Ne.

Post jaroj da esplorado, Doktoro Dale Bredesen kaj lia skipo de la Universitato de Kalifornio finpretigis kompletan programon kiu ebligas al multaj malsanuloj trafitaj de Alzheimer kaj de scikapabla perdo, retrovi sian povon memori, pensi kaj denove konduki normalan vivon.

Celante unu post la alia la multajn faktorojn, kiuj kaŭzas la malsanon, agante sur la nutrado, la hormona stato, la inflamo, la toksoj, la fizika ekzercado… « ReCODE » produktas impresajn rezultojn.

El la unuaj dek pacientoj de D-ro Bredesen, kiuj sekvis dum kelkaj monatoj la procezon « ReCODE », naŭ spertis signifajn plibonigojn, ofte mirindajn. La studo estis publikigita en 2016 en la revuo « Aging » (Maljuniĝi).

De tiam, « ReCODE » profitigis centojn da pacientoj: pli ol duono tute ne plu havas simptomojn.

Destinita por pacientoj, kiuj jam estas trafitaj de Alzheimer, por pacientoj kun anoncaj simptomoj, kaj por personoj kun alta risko disvolvi la malsanon, tiu libro donas ĉiujn ŝlosilojn por inversigi la scikapablan kadukiĝon.

Tiu libro estas, por la pacientoj, iliaj proksimuloj kaj la flegistoj, evento kun giganta scienca kaj medicina graveco.

Neŭrologo, D-ro Dale Bredesen dediĉis pli ol 30 jarojn al la esplorado pri degeneraj malsanoj. Li interalie laboris en la laboratorio de Nobel premio Stanley Prusiner, antaŭ ol esti profesoro en la Universitato de Kalifornio. Li estris la esplor-programon pri maljuniĝo de la Instituto Burnham antaŭ ol fondi La Instituton Buck, dediĉita al maljuniĝo.

Espero por Alzheimer-malsanuloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Dinah McKenzie-Peers el Francio

Jen kio estas legebla sur la dorsa flanko de libro kiu titoliĝas: « La fino de Alzheimer : la unua programo kiu preventas kaj inversigas la scikapablan kadukiĝon » (en la angla: The end of Alzheimer’s: the first program to prevent and reverse cognitive decline). La aŭtoro estas Doktoro Dale Bredesen kaj la libro estis eldonita en 2017 en Usono.