×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Encerbaj interligoj de viroj kaj virinoj

Encerbaj interligoj de viroj kaj virinoj

Ekzistas multaj kliŝoj koncerne virojn-virinojn: Unuaj laŭdire enparkumas aŭtomobilon pli bone, aliaj ŝajne posedas pli da ensentiĝa kapablo. Esploroj nun montras ke la cerbaj ĉeloj de viroj kaj virinoj praktikas kontakton inter si ne sammaniere.

Pri la faktaj diferencoj en la pensado de viro kaj virino estis jam faritaj multaj studoj kaj esploroj. Dum kelkaj ekspertoj konsideras multajn el tiuj diferencoj kiel rezulton de kulturaj influoj, aliaj kredas ke eblas ekspliki ilin per la anatomio de viraj kaj virinaj cerboj. Laŭ tio viroj danke al ilia cerba arkitekturo kapablas transformi siajn perceptojn pli bone al kunordigitaj agoj. Virinoj aliflanke kapablas interligi pli bone analizajn kaj intuiciajn informojn.

Studaĵo nun publikigita prilumas pli detale, kiom malsame funkcias la encerbaj interligoj de viroj kaj virinoj. Dum ĉe virinoj funkcias aparte multaj kontaktoj inter ambaŭ cerboduonoj, ĉe viroj funkcias pli multe la interligoj ene de la cerboduonoj.

Sciencistoj de universitato en Philadelphia esploris la interligojn ene de la cerbo per procedo kiu mezuras la movojn de akvomolekuloj en la cerbo. Ĉe tiu procedo eblas akiri rekonkludojn pri la etendiĝo de nervaj fibroj. Ili aplikis la procedojn ĉe 949 infanoj, junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 8 kaj 22 jaroj. Por la prijuĝa analizo la esploristoj subdividis la cerbon al 95 subareoj.

La analizoj montris ke viraj cerboj evidente funkcias plej bone ĉe la komunikado interne de la cerboduonoj. Tiel unuopaj subareoj de la cerbo posedas multajn interligojn kun iliaj rektaj najbaraj areoj. Do ekzistas pli da lokaj interligoj kun mallonga atingodistanco.

Ĉe virinoj aliflanke la esploristoj trovis grandan kvanton da longaj nervokunligoj precipe inter ambaŭ cerboduonoj. Nur en la malgrandcerbo estis precize inverse: Tie ĉe la viroj ekzistas multaj interligoj inter la hemisferoj, ĉe virinoj interne de la hemisferoj. La diferencoj inter la seksoj plifortiĝas dum la pliaĝiĝo.

Ke viroj kaj virinoj uzas siajn cerbojn do malsame, tion konstatis la sciencistoj interalie ĉe la prijuĝo de pentraĵoj per testpersonoj. Virinoj uzis por tiu prijuĝo ambaŭ cerboduonojn, viroj nur unu cerboduonon.

En pli frua kondutostudaĵo kun ankoraŭ pli da testpersonoj la esploristoj estis konstatintaj ke virinoj povas memorteni pli bone vortojn kaj mesaĝojn, kaj ke ili estas pli atentemaj kaj havas pli bonan socian perceptokapablon ol viroj. Viroj aliflanke kapablas pli bone prilabori prispacajn informojn kaj montris pli bonajn rezultojn en la kunordigado de movoj. La observitaj diferencoj en la internodado de la nervoj en la cerbo kongruas laŭ la esploristoj kun tiuj kondutmanieroj.