×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, En Bjelovar okazos la 20-a Alp-Adria Esperanto-konferenco

En Bjelovar okazos la 20-a Alp-Adria Esperanto-konferenco

De la 8-a ĝis 10-a de junio okazos en Bjelovar la ĉi-jara 20-a Alp-Adria Esperanto-konferenco kiun organizos la ege aktiva esperantista societo de Bjelovar. Pri la aranĝo jam aperis unua informo sur la retpaĝaro de Esperanto Bjelovar. Jen kelkaj informoj pri la urbo mem:

Bjelovar estas malgranda ĉarma urbo en la nordo de Kroatio, ĝi situas proksimume 80 kilometrojn nordoriente de la ĉefurbo Zagrebo. Kvankam Bjelovar pro sia grandeco kaj la longa distanco al la maro ne apartenas al la ĉefaj turismaj celoj, la urbo tamen prezentas interesan historion kaj tutan aron da kulture signifaj konstruaĵoj kiuj igas ĝin alloga celo de vojaĝo por ĉiuj kiuj serĉas idilian feriejon kun kulturaj vidindaĵoj,

Unu el la ĉefaj atrakciaĵoj de Bjelovar estas en centra situo la parko Trg Eugena Kvaternika. Ĝi estis konstruita en la jaro 1756 kiam la aŭstra imperiestrino Maria Theresia faris el Bjelovar starigejon de garnizono en kies centro troviĝis la tiel nomata ekzercejo de la imperiestra armeo. Hodiaŭ la iama ekzercejo prezentiĝas kiel bone prizorgata verdejo kun buntaj floroj, denskreskaj aleoj de arboj kaj centra pavilono. De la pavilono de la Trg Eugena Kvaternika kondukas unu el la vidaksoj rekte al la katedralo de la sankta Theresia de Avila. La barokepoka preĝejo estis finkonstruita en la jaro 1770 kaj estas kronita de cepoforma turo.

Proksime al la katedralo de la sankta Theresia de Avila troviĝas la konstruaĵo de la iama piarista kolegio el la jaro 1882. Hodiaŭ la konstruaĵo servas kiel urba muzeo de Bjelovar en kiu eblas admiri multajn sciindaĵojn pri la urbo kaj trezorojn el delonge pasintaj tagoj. En la piedira zono troviĝas multaj malgrandaj kafejoj en kiuj eblas ĝui en agrabla etoso lokajn frandaĵojn. Por ĉiuj ŝatantoj de fromaĝoj Bjelovar ofertas ankoraŭ kroman gustumindaĵon ĉar jam de kelkaj jaroj la urbo estas konata pro la fabrikado de fromaĝo. La kroata fromaĝomarko Sirela estas produktata en Bjelovar kaj estas havebla en preskaŭ ĉiu superbazaro de la tuta lando.

Apud la kulturaj vidindaĵoj Bjelovar havas ankaŭ kelkajn interesajn ekskursajn celojn en la ĉirkaŭajo. Por sporte aktivaj feriantoj eblas esplori la regionon per biciklo. Ĉar ĉirkaŭ la urbo disponeblas kelkaj bonaj biciklaj vojoj sur kiuj eblas admiri la belecon de la tiea pejzaĝo. Biciklantoj ekzemple haltu en la urbo Ĉazma en distanco de 30 km de Bjelovar. Tiu urbo estas unu el la plej malnovaj urboj de Kroatio.