×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Elektra baterio kiel energikonservilo

Elektra baterio kiel energikonservilo

Baldaŭ povus esti rentume funkciigi sian fridujon per la energio el la baterio de elektra aŭtomobilo. Ambaŭdirekta ŝargado ebligas tion.

Uzi la aŭtomobilan baterion kiel energikonservilon por la fridujo aŭ la televidilo, tiun eblecon Mitsubishi ofertas jam de jaroj. La pure elektre motorizita malgranda aŭtomobilo EV kaj la konektebla hibrida modelo Outlander jam de la jaro 2013 estas ĝenerale ekipitaj por ambaŭdirekta ŝargado.

Veturiloj kun tiaj ŝargaparatoj estas destinitaj por kaj alpreni kaj eldoni energion. Kondiĉo estas ke la ŝargstacio akceptas tion. Ĝis nun la ebleco por ambaŭdirekta ŝargado estas investo por la estonteco, ĉar tiaj ŝargstacioj estas tre multekostaj. Sed tiuj kostoj estonte signife malaltiĝos.

La ŝargado de baterio en elektra aŭtomobilo bezonas simplan, analogan komunikadon. Se la energio fluu en ambaŭ direktojn, tiam la komunikado inter ŝargilo kaj ŝargstacio devas esti pli altnivela kaj cifereca. Tio igas la aferon multekosta, ankaŭ pro tio ĉar stacioj por ambaŭdirekta ŝargado devas esti rapidŝargaj kolonoj.

Por la rapida ambaŭdirekta ŝargado oni bezonas inteligentan administradon de la ŝargstacio per surmura kesto kiu agordas la ŝargoforton kaj la kvanton da energio ŝargata. "Uzi elektran kurenton el la aŭtomobila baterio havas nur sencon se vi produktas vian elektron ekzemple en fotovolta instalaĵo kaj se vi mem konsumas la baterian kurenton", diras fakulo en Germanio. La plenŝargita porhibrida baterio de la Outlander povas konservi proksimume tiom da elektro kiom kvarkapa familio konsumas en unu tago. Tio tamen estas hazardo. La konserva kapacito de la baterio estas tiel dimensiumita, ke ĝi ebligas veturi 40 ĝis 50 kilometrojn.

Laŭ la ideo de Mitsubishi la kurento fluu rekte en la doman reton kaj paralele funkciu bufra konservilo. Se dumtage la suno brilas, la fotovoltaj instalaĵoj produktas multe da elektro, dumnokte aliflanke neniom. Tiel la konservilo estas ŝargataj dumtage kaj la elektro estas konsumata dumnokte. Se la elektra aŭtomobilo ne estas bezonata por veturado, tiam la baterio estas uzebla kiel energikonservilo.

La pli ofta ŝarĝiĝo de la baterio pro la ambaŭdirekta ŝargado evidente ne damaĝas al ĝi, ĉar kurentoj kaj energikvantoj en la dommastrumejo kompare al funkciado dum veturado estas tiel malaltaj ke ili ne prezentas signifan plian ŝarĝon. Tial Mitsubishi povas oferti garantion de ok jaroj por la motora baterio.

La afero ĉiukaze progresas. Oni trovas paŝon post paŝo solvojn por plibonigi la sistemon de konservado kaj ekonomia konsumado de elektra energio. Tiel la veturado per aŭtombiloj kun elektra motoro povas disvastiĝi kaj pliintensiĝi. Nia medio urĝe bezonas tion.