×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ĉu eblos vivi pli longe kaj pli bone?

Ĉu eblos vivi pli longe kaj pli bone?

Ĉu celebri la 100-an datrevenon? En Germanio en la jaro 2014 pli ol 14.000 homoj atingis tiun aĝon. Sciencistoj volas eltrovi la sekreton de la maljuniĝo kaj trovi vojojn por plilongigi la vivon. Ĉe bestoj ili tiurilate atingis unuajn sukcesojn.

La homoj atingas pli kaj pli altan aĝon, kaj altegaĝuloj pli ol 100-jaraj ne plu aperas tiel malofte. Jam oni pripensas ĉu iam eblos truke bremsi la biologian horloĝon. Ĉu malsanoj kiuj aperas dum alta aĝo kiel demenco, Parkinsono, kancero aŭ kor-sangocirkulaj malsanoj estos venkeblaj iam? Al tiuj grandaj demandoj de la homaro sin dediĉas ankaŭ esploristoj en Kolonjo - kaj tiucele elektis por esplorado etajn konsisterojn de ĉeloj.

En la instituto pri la biologio de la maljuniĝo ili esploras mitoĥondriojn - tiuj strukturoj kiuj mezuras nur milonojn da milimetroj estas ankaŭ nomataj energicentraloj de la ĉeloj. Ili por la maljuniĝo ludas centran rolon. La esploristoj volas pli bone kompreni la maljuniĝadon je molekula nivelo kaj tiel eltrovi vojojn por pli bone povi kuraci proaĝajn malsanojn.

Jam nun estas klare ke laŭ plialtiĝanta aĝo la mitoĥondrioj perdas produktivon kaj ke tio alportas damaĝajn konsekvencojn. Nun temas pri tio eltrovi kiel eblos eviti tiujn damaĝojn en la konsisteroj de la ĉeloj - kio eble havos plilongigan efikon al la vivodaŭro. En modelaj organismoj per manipulado de unuopaj ĉelaj procezoj eblas atingi signifan ŝanĝon en la vivodaŭro. Tiaj modelaj organismoj - la fadena vermo, la fruktomuŝo aŭ musoj - do sub certaj testitaj cirkonstancoj persistas esence pli longe.

La medicina progreso dum la pasintaj cent jaroj kondukis al enorma plilongigo de la vivo. En Germanio ĉirkaŭ 4,9 milionoj da homoj estas almenaŭ 80-jaraĝaj, en la jaro 2050 tio estos jam preskaŭ 10 milionoj. Kaj ankaŭ la nombro de altegaĝuloj estas kreskanta: En la jaro 2011 ĉirkaŭ 14.400 aĝis 100 jarojn aŭ pli, kaj jam baldaŭ - en la jaro 2025 - al tiu homgrupo apartenos 26.000 viroj kaj virinoj.

Laŭ la esploristoj en Kolonjo jam disponeblas "tre multpromesaj studaĵoj en kiuj oni ĉe musoj povis atingi plilongigon de la vivo, sed tio ja nur en modela eksperimento". Oni vidas tie ankoraŭ "multe da potencialo". Nuntempe tamen oni ne konsideras la eblecon ke tio baldaŭ estos aplikebla ĉe homoj. Kiu aĝo finfine estos atingebla, tion oni ne scias, sed certe la aĝolimo ankoraŭ povas ŝoviĝi pli alten.

Kaj necesos ankaŭ atingi tiurilate ke homoj povos vivi pli bone dum alta aĝo. Kaj ju pli longe homoj povos vivi, des pli longe ili povos resti aktivaj. En Aŭstralio vivas esperantisto kiu antaŭ nelonge fariĝis centjara. Li estas ankoraŭ aktiva kaj tiel donas al sia vivo bonan sencon kio pozitive influas la E-movadon en Aŭstralio. Li estas bona ekzemplo por ni.