×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ĉeĥoj dubas pri ĝenerala malpermeso de fumado

Ĉeĥoj dubas pri ĝenerala malpermeso de fumado

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Laŭ enketo plimulto de la ĉehaĵ civitanoj pledas por pli malforta aplikado de la malpermeso de fumado. Fakuloj tamen kontraŭas tion.

Ekbruligi cigaredon ekde apenaŭ sep monatoj en ĉeĥaj trinkejoj kaj restoracioj ne plu estas permesita. Ankaŭ ĉe haltejoj de aŭtobusoj kaj tramoj kaj ĉe pluaj lokoj validas ekde la 31-a de majo ĝenerala malpermeso de fumado.

Kiam la novaj reguloj ekvalidis la plimulto de la ĉeĥoj subtenis tion. Meze de decembro ĉeĥa opiniesplora instituto faris reprezentan enketon pri la temo. La rezulto estas: 58 procentoj de la enketitoj pledus por mildigi la malpermeson de fumado. Sociologo de la instituto analizis la enketon:

"En la sondado antaŭ unu jaro la demando estis, ĉu oni pledas por la enkonduko de absoluta malpermeso de fumado. Tiam oni ne donis tamen la eblecon pledi por iom pli milda varianto de la malpermeso de fumado. Tion ni nun faris. Ankaŭ hodiaŭ nur tre eta malplimulto deziras kompletan nuligon de la malpermeso. Sed sufiĉe granda parto de la enketitoj inklinas al la varianto ke ekzemple por malgrandaj trinkejoj estu escepto. " Fakte kontraŭuloj de la malpermeso de fumado dum aŭtuno kolektis proksimume 23.000 subskribojn. Ili volas atingi ke la leĝo estu nuligata. Komence de decembro la senato de la Ĉeĥa Respubliko okupiĝis pri la koncernaj postuloj. Sed la supera ĉambro de la ĉeĥa parlamento voĉdonis kontraŭ ŝanĝoj. La senatoroj kontraŭis ĉian mildigon de la malpermeso de fumado.

Ankaŭ la ministro pri sano same reprezentas tiun severan linion. La kostoj por malsanoj kiuj estas kaŭzitaj de la fumado superas laŭ li pli ol unu miliardon da eŭroj kaj proksimume 15.000 homoj ĉiujare mortas pro la sekvoj de fumado.

Multaj ĉeĥaj kuracistoj samopinias ĉi-koncerne kun la ministro pri sano. Jam nun estas observeblaj sukcesoj pro la malpermeso de fumado. La nombro de kormalsanoj malkreskas jam. Profitas ĉefe nefumantoj.

Sed kelkaj posedantoj de trinkejoj plendas pri malpli da gastoj kaj vidas la kaŭzon por tio en la malpermeso de fumado. Ili havas ankaŭ subtenantojn en la politiko. Ili pledas por zonoj de fumado en gastejoj. La nombro de fumantoj en Ĉeĥio ampleksas 2,5 milionojn da homoj.

Cetere ankaŭ en Aŭstrio ĵus okazas simila diskuto. La nova registaro volas mildigi la malpermeson de fumado en gastejoj kiu validos laŭ aktuala leĝa decido ekde majo de ĉi tiu jaro.

Ĉu la malpermeso de fumado en gastejo restu absoluta, tio nun en ambaŭ landoj estas disputata.