×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Bonega artikolo pri René de Saussure en la revuo Esperanto

Bonega artikolo pri René de Saussure en la revuo Esperanto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En la numero 1324 de la revuo Esperanto (de majo 2018) aperis longa kaj interesa artikolo pri René de Saussure, pli juna frato de Ferdinand de Saussure, la patro de la moderna lingvistiko.

Kiam mi studis lingvistikon antaŭ 30 jaroj, mi sciis preskaŭ nenion pri Esperanto. Pro tio – kvankam evidente mi konis la verkon de Ferdinand de Saussure – mi ankaŭ sciis nenion pri lia frato René de Saussure.

Kial mi diris "Pro tio"? Ĉar René de Saussure rilatas al Esperanto. Li estis gravega por la internacia lingvo.

Antaŭ ol resumi la menciitan artikolon, mi diru kelkajn vortojn pri ĝia aŭtoro, Sergej Kuznetsov. En Guglo mi vidis, ke ekzistas multegaj viroj kun tiu nomo. Tamen, ĉar li skribis pri lingvistika temo, mi supozas, ke li estas la rusa lingvisto, kiu naskiĝis en 1945, doktoriĝis en 1985 pri Filologio, iĝis profesoro en la Ŝtata Universitato de Moskvo kaj estas membro de pluraj sciencaj asocioj. Liaj esplorkampoj estas ĝermanaj lingvoj, ĝenerala kaj tipologia lingvistiko, teorio de sintakso kaj interlingvistiko. (Kp. https://www.scienceforum.ru/2017/pdf/32959.pdf) Tiel kompreneblas, ke li skribis bonegan artikolon pri lingvistiko, plenan je detalaj informoj. La titolo estas "René de Saussure kaj lia rolo en la lingvoscienco".

Pri René de Saussure ekzistas ankaŭ artikolo en la E-Vikipedio, sed Sergej Kuznetsov donas pliajn informojn pri li kaj prezentas iomete la situacion de lingvistiko kaj de Esperanto en la komenco de la 20-a jarcento kaj resumas la vivon de René de Saussure (kiu ne estis lingvisto, sed matematikisto). Mi citas kelkajn plej interesajn informojn:

Antaŭe lingvistoj okupiĝis nur pri naturaj lingvoj. Sed en la komenco de la 20-a jarcento artefaritaj lingvoj, longe neglektataj, komencis triumfan marŝon tra Eŭropo kaj Ameriko. [...]

La duan Internacian Kongreson [la duan UK-on] oni decidis teni en Ĝenevo, pli precize en la haloj de la Ĝeneva Universitato, kie kune laboris ambaŭ Saussuroj, Ferdinand kaj René. Ferdinand, laŭ la rememoroj de tiamaj observantoj, estis tre interesita de la Kongreso, sed li timis montri sian intereson sub la okuloj de kolegoj-filologoj, multaj el kiuj daŭre estis skeptikaj rilate al la ideo de artefarita lingvo. Sed inter matematikistoj kaj natursciencistoj tiu fremdiĝo ne ekzistis, kaj Ferdinand persvadis René viziti la Kongreson anstataŭ li mem.

Marde la 29-an de aŭgusto de 1906, René iris al la solena malfermo de la Kongreso kiel sekreta sendito de sia frato. Tiu paŝo havis neatenditajn sekvojn: René radikale ŝanĝis la ĉefan direkton de sia vivo. Kiam kvin tagojn poste [...] René forlasis la finan sesion de la Kongreso, li estis jam konvinkita esperantisto, preta oferi tempon kaj monon por la atingo de la fina venko de la Internacia Lingvo. [...] En la daŭro de du semajnoj li ekposedis la lingvon Esperanto kaj plene mergiĝis en viglan organizan kaj sciencan agadon. Li fondis kaj financis sciencajn revuojn en Esperanto, organizis renkontiĝojn, publikigis artikolojn kaj broŝurojn, en kiu li ekzamenis lingvajn aferojn kun la fervoro de komencanto kaj rigoro de matematikisto. [...] Kaj fine li brile defendis la lingvon Esperanto, kiam neatendita krizo frapis la Esperanto-movadon en 1907. Sergej Kuznetsov donas plurajn informojn pri tiu krizo (kaŭzita per la apero de Ido, kreita de la franco Louis Couturat), sed mi ne volas eniri tiujn detalojn. Mi citas nur la plej interesajn kaj gravajn asertojn pri la tiama sinteno de René de Saussure:

Kontraste al ĉiuj antaŭaj aŭtoroj, kiuj konstruis artefaritajn lingvojn, kaj kontraste al Couturat, kiu same konstruis novan projekton Ido, René de Saussure iris tute alian vojon: li analizis la realan uzon de Esperanto en la parolado de esperantistoj kaj pruvis, ke tiu uzo estas tute logika. Sekve nenia reformo estis bezonata kaj la projekto Ido estis konstruita vane. Alivorte, René de Saussure aplikis al Esperanto la saman mezurilon, per kiu lingvistoj ĉiam konsideris naturajn lingvojn. Post tiu historia momento la scienco pri artefaritaj lingvoj eniris novan stadion: ĝi fariĝis parto de komune akceptita lingvistiko, kiu deduktas siajn konkludojn “el teksto al lingvo”.

La aŭtoro de la artikolo, respondante la demandon, kial Ferdinand de Saussure bazis sian teorion ne sur la historia principo, sed sur la principo sistema, alvenis al la jena konkludo:

Naturaj lingvoj [...] estas produktoj de tre longa evoluo [...]. Sed la novaj lingvoj, arte kreitaj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj kaj poste naturiĝintaj en homa komunikado, ne havas longan historion. Tamen ĉiuj lingvoj – naturaj aŭ artaj – havas sistemon. Sekve la lingvistika teorio, se ĝi volas brakumi lingvojn de ĉiuj specoj, devas nepre esti sistema, sed ne nepre historia.

La reorientiĝo de lingvistiko laŭ sistema vojo, atribuata en lingvistikaj lerniloj al Ferdinand de Saussure, estas fakte la rezulto de komuna laboro, farita de Ferdinand kaj René, kun sentebla stimulo de Esperanto. Esperantologio, kies patro estis René [...], formas esencan parton de la sistema lingvoscienco aperinta en 1907-1916.