×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Basquiat vizitas Brazilon

Basquiat vizitas Brazilon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Dum ĉi tiu jaro 2018, Jean-Michel Basquiat vizitas kelkajn brazilajn ĉefurbojn. La promeno komenciĝas per la urbo San-Paŭlo, kie Kulturcentro “Banco do Brasil” montras grandan ekspozicion de tiu artisto, konsiderata kiel unu el la plej gravaj en la dua duono de la 20-a jarcento. Pli ol sesdek verkoj staras en pluraj ĉambroj, unuafoje en Brazilo, kaj ili konsistigas ampleksan panoramon pri la artisto. La kolekto apartenas al la israeldevena milionulo Jozefo Mugrabi, kiu malofte konsentas, ke lia trezoro ekskursu tra la mondo: li postulis 1,5 milionon da dolaroj por la luo. S-ro Mugrabi estas granda artkolektanto, kiu cetere posedas ankaŭ vastan kolekton de alia stelo de la “pop”-arto – Andy Warhol.

Vizitantoj ne esperu rigardi “belaĵojn” laŭ la konvencia signifo de ĉi tiu vorto. La tiel nomata “nuntempa” arto ne okupiĝas propradire pri beleco, sed pri fortaj ideoj kaj sentoj. La pentraĵoj de Basquiat perfekte esprimas la karakteron de Novjorko dum la jaroj post 1970 kaj 1980, tio estas, miksaĵon de energio kaj dekadenco, kiu impulsis la kreemon de multaj artistoj. La ripetado de literoj, vortoj kaj frazoj redonas ritmon, sonojn kaj pulsadon de la tiuloka vivo. Impresaj figuroj faris, ke multaj fakuloj nomas lin “nov-ekspresionisma”, tamen kun forta influo de la “pop”-kulturo. Liaj bildoj malobeas konvenciajn artohierakiojn, per miksado de la erudicia kun la populara. Basquiat estis unu el la malmultaj afrikdevenaj usonanoj en mondo de blankuloj. Lia verkaro evoluis el surstrata pentrado al profunda priskribo pri la sperto de negro, kiu konkeris negran kulturon.

Jean-Michel Basquiat naskiĝis en Novjorko en 1960, ido de Porto-Rika patrino kaj Haitia patro. Dum lia infana aĝo, la patrino stimulis lian naturan inklinon al arto. Kiam li estis adoleskanto, kune kun amiko, li komencis streki murojn de kadukaj konstruaĵoj en Manhattan, uzante la subskribon “SAMO”. Tuj poste li forlasis la gepatran hejmon por sustrata vivado kaj loĝado kun amikoj. Tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri muziko. En 1981 li partoprenis lokan ekspozicion kaj fariĝis relative konata. Li amikiĝis al Andy Warhol, kun kiu li kunlaboris, kaj tio faris lin eĉ pli fama. Sekvis internaciaj ekspozicioj en eŭropaj ĉefurboj. En la jaro 1985 lia portreto aperis sur la kovrilo de la mondfama revuo The New York Times.

En interreto estas troveblaj multaj dokumentaj kaj biografiaj filmoj pri liaj vivo kaj verko. https://www.youtube.com/watch?v=_XdeDn57KV8 https://www.youtube.com/watch?v=-i1t-MF5MuA