×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Akvon, akvon! Mian regnon kontraŭ akvo! (2)

Akvon, akvon! Mian regnon kontraŭ akvo! (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Pasintan mardon mi citis la frazon “La du plej gravaj kaŭzoj de [manko de akvo] estas la klimatoŝanĝo kaj la pligrandiĝo de la monda loĝantaro”. Poste mi menciis malŝparadon kaj poluadon.

Pri la problemo de malŝparado – kaj aparte pri kondutoj por ne malŝpari akvon – aperis ĉi-tie mia artikolo – la 13an de februaro ĉi-jare – “Kiel helpi nian planedon”. Tamen tie mi listigis nur proponojn pri tio, kion ĉiuj individuoj povas fari. Alia afero estas la malŝparado fare de firmaoj, organizaĵoj ktp.

Pri la problemo de poluado mi skribis en la artikolo “Projektoj por purigi la marojn” (3a de majo de 2016):

“Nuntempe troviĝas 150 milionoj da tunoj da rubaĵoj en la oceanoj. 70% el ili estas plastaĵoj. (Laŭ alia takso ĉiuj 150 milionoj da tunoj estas plastaĵoj.) Ĉiujare estas aldonataj 10 milionoj da tunoj. La plejmulto el ili venas el la riveroj. Ankaŭ turistoj kaj vendistoj ĵetas multajn plastaĵojn sur la plaĝojn, de kie ili eniras la maron dum la malfluso.”

Krom pro la rubaĵoj la riveroj kaj maroj malpuriĝas kaŭze de la manko de akvopurigejoj. Serĉante pri tio en la Vikipedio, mi trovis la jenan tekston en la artikolo “Forĵetakvo”:

Forĵetakvoj, fekakvoj aŭ nigraj akvoj estas ajna tipo de akvo kies kvalito estis tuŝata negative pro influo antropogena, tio estas de homoj. La forĵetendaj akvoj estas akvoj uzataj en hejmoj kaj en urboj, kaj la likvaj industriaj aŭ minaj rubaĵoj forjetitaj, aŭ la akvoj kiuj estis miksitaj kun la antaŭaj (pluvaj aŭ naturaj akvoj). Ties gravo estas tia ke ĝi postulas sistemojn de kanaligo, traktado kaj eligo. Ties nula aŭ maltaŭga traktado generas gravajn problemojn de poluado.

La nomitaj nigraj akvoj estas la forĵetendaj akvoj kiuj estas poluitaj pro fekaĵoj aŭ urino.

Grizakvoj, nome grizaj aŭ uzitaj akvoj devenas el la hejma uzado, tiaj kiaj de la lavado de iloj kaj de vestaĵoj same kiel de la banado de personoj. Ekzemple ili povas esti reuzitaj rekte en la necesejo, por ŝpari akvon.

Ĉar la danĝero, ke mankos akvo por granda parto de la homaro, estas tiom granda, oni i.a. kreis la Internacian Tagon de Akvo (kiu okazas ĉiujare la 22-an de marto); organizas ĉiujn tri jarojn Mondan Forumon pri Akvo; anoncis (t.e. la UN anoncis), ke la 2020-aj jaroj estos dediĉitaj al la protektado de la maroj. Fakte mi decidis skribi ĉi tiun artikolon pro tio, ke la 8a Monda Forumo pri Akvo okazis fine de marto en Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo (kie mi loĝas). Tiuj forumoj estas organizataj ekde 1997 de la Monda Konsilio pri Akvo (kiu estis kreita en 1996). Ili jam okazis en Maroko, Nederlando, Japanujo, Meksiko, Turkujo, Francujo kaj Suda Koreio.

La temo de la 8-a Forumo estis “Kundividante Akvon”. Partoprenis 12 ŝtatestroj, 70 ministroj kaj 134 parlamentanoj el 56 landoj. Ĉeestis proksimume 100.000 homoj – inter ili preskaŭ 50.000 infanoj – el 170 landoj. Ĉiuj povis ne nur ekhavi multajn informojn, sed ankaŭ partopreni en pluraj plurtipaj aktivecoj.

Post multe da paroladoj kaj diskutoj estis publikigitaj kelkaj dokumentoj: Deklaracio de Ministroj, Deklaracio de la Prokuroreco pri Rajtoj je Akvo, Manifesto de Parlamentanoj (subskribita de 134 aŭtoritaluloj el 20 landoj) kaj Deklaracio pri Daŭripoveco. Ekzemple en tiu lasta oni asertis, ke la Unuiĝintaj Nacioj, la registaroj kaj ĉiuj socioj konsideru akvon kiel necesan por atingi daŭripovecon, kaj ke aliflanke solvoj de aferoj rilataj al akvo ne eblas sen progresoj pri daŭripoveco en multaj aliaj kampoj.

En tiu kaj en la aliaj deklaracioj oni evidente atentigis pri ĉiuj problemoj koncernantaj la nunan kaj venontan mankon de akvo.

La fakto, ke necesis 8-a (kaj en 2021 9-a) Monda Forumo pri Akvo, montras, ke kio mankas por eviti aŭ mildigi la mankon de akvo estas la efika kunlaboro de individuoj, firmaoj, organizaĵoj kaj registaroj, t.e. de ĉiuj.