×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Akvon! Akvon! Mian regnon kontraŭ akvo! (1)

Akvon! Akvon! Mian regnon kontraŭ akvo! (1)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En la teatraĵo Rikardo la Tria de Shakespeare (Ŝejkspiro) la protagonisto krias dum batalo la faman esprimon “Ĉevalon, ĉevalon! Mian regnon kontraŭ ĉevalo!”, ĉar lia propra ĉevalo estis mortinta. Por povi daŭrigi la batalon kaj supervivi, li bezonis novan ĉevalon.

Nuntempe ni bezonas akvon por supervivi. Evidente ĉiuj vivaĵoj ĉiam bezonis akvon por supervivi, tamen en la 21a jarcento akvo estas pli grava afero ol antaŭe.

En 1991 Shimon Peres – trifoje ĉefministro (sed ne dum multe da tempo) kaj unufoje prezidento de Israelo, ricevinto de la Nobelpremio pri Paco en 1994 – diris: “La proksima milito povos estiĝi kaŭze de akvo.” Eble en tiu tempo la plejmulto ankoraŭ ne imagis tion, sed nun tia eblo pli kaj pli estas temo de diskutoj, ĉar pli kaj pli da homoj suferas pro manko de akvo, kaj eĉ tiuj kiuj ankoraŭ ne suferas, iĝas konsciaj pri la graveco de tiu manko.

Cetere en mia artikolo de la 2a de julio de 2015 pri sensaligo mi jam estis citinta la supran ekkrion (de Rikardo la Tria), kaj poste – antaŭ ol paroli pri sensaligo – mi diris:

“La du plej gravaj kaŭzoj de tiu manko estas la klimatoŝanĝo kaj la pligrandiĝo de la monda loĝantaro. Pro tiu pligrandiĝo necesas ne nur plia akvo (por trinki, laviĝi, baniĝi ktp. ), sed ankaŭ pliaj nutraĵoj. [...] Estas sciate, ke pluraj regionoj en la mondo jam - fakte ekde multe da tempo - suferas je manko de nutraĵoj, la samaj aŭ aliaj suferas je manko de akvo. Nuntempe unu miliardo da monda loĝantaro ne havas sufiĉan akvon. Laŭ la Potsdama Instituto por la Esploro de la Klimatokonsekvencoj (en Germanio) tiu kvanto eble duobliĝos ĝis la fino de ĉi tiu jarcento.”

Nun mi citas aŭ resumas kelkajn asertojn faritajn pri tiu temo en brazila revuo.

Fakte akvo iĝis unu el la ĉefaj faktoroj de streĉiteco en la diplomatiaj rilatoj inter najbaraj landoj. [...] En la regionoj en kiuj akva raregas – kiel Afriko, Mezoriento kaj Centra Azio – la disputoj pro la rajto ekspluati la ekzistantan akvon (aparte en riveroj) kondukis kaj kondukas al ĉiam pli oftaj perfortaj konfliktoj. Tio okazas preskaŭ ĉiutage, ekzemple inter triboj en Kenjo kaj Etiopujo, tiel ke la registaroj kreis milicojn ĉe ĉiu flanko de la landlimo.

Inter aliaj konfliktoj oni povas mencii ankaŭ tiun inter Urugvajo kaj Argentino, kiam oni konstruis celulozfabrikon ĉe la urugvaja flanko de rivero kiu formas la limon inter la du landoj kaj la argentinanoj protestis kontraŭ la ebla aŭ verŝajna poluado de la rivero.

Krom disputoj pri la akvo de rivero kiu estas la limo inter du landoj, alia situacio estas la jena: rivero fontas en unu lando, sed ĝi pasas tra alia aŭ aliaj landoj. La kvanto kaj la kvalito de la akvo en la lando – aŭ landoj – kiu/kiuj situas pli malsupre dependas de la uzo – aŭ misuzo, poluado, malŝparado – en la lando situita pli proksime al la riverfonto.

(La venontan semajnon mi parolos plu pri tiu temo.)