×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Absoluta pruvo - Karel Čapek (Rakontoj el la dua poŝo)

Absoluta pruvo - Karel Čapek (Rakontoj el la dua poŝo)

Tiun ĉi rakonton de Karel Čapek produktis Jarka Malá el Ĉeĥio „Sciu, Antoĉjo,“ diris enketjuĝisto Mates al sia plej intima amiko, „ĝi estas afero de sperto; mi kredas al neniuj elturniĝoj, neniun alibion kaj neniun rakontadon; mi kredas nek al akuzito, nek al atestantoj. Oni mensogas, eĉ se oni ne volas; do ekzemple iu atestanto ĵuras al vi, ke kontraŭ akuzito li ne havas ian malamikecon, kaj dume mi mem scias, ke en la anim-profundo, sciu, en la subkonscio, li malamas lin pro ia subpremita malamo aŭ ĵaluzo. Ĉio, kion depozicias akuzito al vi, estas anticipe elpensita kaj artifika; ĉio, kion atestanto depozicias al vi, povas direktiĝi de konscia aŭ eĉ subkonscia intenco al akuzito helpi aŭ kulpogravigi. Mia kara, tion mi konas: homo estas tre mensogema kreitaĉo.“ „Al kio do mi kredas? Al hazardo, Antoĉjo; al la senintencaj, senvolaj aŭ, kiel diri tion, al nekontrolataj emocioj aŭ agoj aŭ vortoj, kiuj al oni iam tiam eskapas.

Ĉio estas falsebla aŭ alĝustigebla, ĉio estas afekto aŭ ia plano, nur hazardo ne; ĝi estas unuavide ekkonebla. Mi havas jenan metodon: mi sidas kaj lasas homojn rakontaĉi, kion ili antaŭe elpensis kaj preparis; mi mienas, kvazaŭ mi kredus al ili, ankoraŭ mi helpas al ili, por ke ilia buŝo pli bone funkciu, kaj embuskas, ĝis eskapas de ili iu senintenca, ne volita vorteto; sciu, por tio oni devas esti psikologo. Iu enketjuĝisto havas taktikon konfuzi akuziton; tial li senĉese enmiksiĝas en la parolon kaj embarasas lin tiel, ke tiu stultigito fine konfesas eble ankoraŭ tion, ke li murdis imperiestrinon Elizabeta. Mi volas absolutan certecon; tial lantete, pacience mi atendas, ĝis el la sistema mensogado kaj elturniĝado, kiun fake oni nomas depozicio, ekbrilas pretervola ereto da vero.

Sciu, neta vero en ĉi tiu larma valo aperas nur pro misatento: nur se iu homa estaĵo iel parolperfidas sin aŭ mistrafas.“ „Aŭdu, Antoĉjo, antaŭ vi mi havas neniujn sekretojn; ja ni estas amikoj ekde nia bubaĝo - vi scias, kiel oni batregalis min, kiam mi frakasis fenestron. Al neniu mi tion diris, sed mi tiom hontas pro io, ke ĝi devas eliĝi el mi; estas vane, oni bezonas konfesi. Mi diros al vi, kiel ĉi tiu mia metodo ĵus nun pruviĝis en mia... en mia plej privata vivo; koncize en mia edzeco. Kaj poste diru al mi, mi petas vin, ke mi estis idioto aŭ krudulo; mi meritas tion. „Homo, mi... nu, mi suspektis mian edzinon Marteta; mallonge, mi ĵaluzis kiel frenezulo. En mia kapo fiksiĝis, ke ŝi havas ion kun tiu... kun tiu juna... mi nomos lin Arturo; mi opinias, ke vi eĉ ne konas lin. Atendu, mi estas neniu negro; se mi certe scius, ke ŝi amas lin, mi dirus, Marteta, ni disiros. Sed jen la plej malbona, neniun certecon mi havis; Antoĉjo, vi eĉ ne scietas, kia turmento ĝi estas. Mia dio, tio estis malbela jaro! Vi scias, kiajn stultaĵojn faras tia ĵaluza edzo: spionas, embuskas, enketas servistinojn, faras scenojn... Kaj nun imagu al vi, ke mi estas hazarde enketjuĝisto; homo, mia familia vivo dum la lasta jaro, tio estis konstanta kruc-enketado de mateno ĝis... ĝis rea enlitiĝo.“ „La akuzitino, mi volas diri Marteta, kondutis brile; eĉ kiam ŝi ploris, ankaŭ kiam ŝi ofendite silentis, kaj kiam ŝi rakontis, kie ŝi dum la tuta tago estis kaj kion ŝi faris, vane mi gvatis, ke ŝi iel senvole konfesos ion aŭ parolperfidos sin. Sciu, ŝi mensogis ofte al mi, mi volas diri, ŝi mensogis ordinare, sed tio jam estas tia virina kutimo; virino ne diros al vi ĝuste, ke ŝi estis du horojn ĉe modistino - ŝi elpensas, ke ŝi estis ĉe dentisto aŭ en tombejo ĉe tombo de la panjo. Ju pli mi turmentis ŝin - Antoĉjo, ĵaluza viro, tio estas pli malbona ol rabia hundo – ju pli mi ŝin tiranaĉis, des malpli da certeco mi havis. Ĉiun ŝian vorton, ĉiun ŝian elturniĝon mi dekfoje inversigis kaj sekcis; sed mi trovis nenion, nur la kutimajn intencajn duonverojn kaj duonmensogojn, el kiuj konsistas la normala homa kontakto kaj la edzeco speciale, nu vi scias. Mi scias, kiel estis ĉe tio al mi, sed konsiderante, kion dume suferis povrulino Marteta, homo, plej ŝate mi vangofrapus min.“ „Do nunjare veturis Marteta al Františkovy Lázně - sciu, la virinaj aĵoj kaj tiel, mallonge ŝi aspektis mise. Memkompreneble, mi igis ŝin gardi - ian fian ulon mi salajris, kiu cetere tie nur sidaĉis en gastejoj... Estas strange, kiel la tuta vivo koruptiĝas, se io kun vi en iu sola afero ne estas en ordo; oni estas tute malpura, se oni havas makulon sur alia loko. Marteta skribis al mi... iel tiel necerte kaj timide... kvazaŭ ŝi ne scius pri kio; memkompreneble, la leterojn mi analizaĉis kaj serĉis inter linioj... Do foje mi ricevis de ŝi leteron, adreso estis 'Francisko Mates, enketjuĝisto' kaj tiel plu; kaj malferminte ĝin kaj eliginte ŝian leteron, mi vidas titolon: 'Kara Arturo!' „Homo, miaj manoj sinkis. Do jen fine ĝi estas. Okazas iam, kiam oni skribas plurajn leterojn, ke oni ilin mise enkonvertigas. Sciu, Marteta, kia stulta hazardo, ĉu? Knabo, preskaŭ mi ŝin kompatis, ke tiel ŝi donis sin en miajn manojn.“ „Ne opiniu, Antoĉjo, mia unua penso estis, ke la leteron, destinitan al... al tiu Arturo, mi ne legu kaj resendu al Marteta; ĉiukaze mi farus tion, sed la ĵaluzo estas malpura pasio kaj fiaĵo; amiko, la leteron mi tralegis kaj montros ĝin al vi, ĉar mi ĝin kunportas. Do rigardu, kio enestas: Kara Arturo, ne koleru, ke ankoraŭ mi ne respondis al vi; sed mi havis zorgojn, ke Franĉjo - „tiu do estas mi, ĉu vi komprenas?“ - tiel longe ne skribis; mi scias, ke li havas multe da laboro, sed kiam oni estas tiel longe sen informoj pri sia edzo, oni iradas do kiel korpo sen animo; sed tion vi, Artuĉjo, ne komprenas. Venontan monaton Franĉjo alveturos ĉi tien, do ankaŭ vi povus tien ĉi alveni. Li skribas al mi, ke nun li havas tre interesan kazon, sed ne skribis kion, sed mi opinias, ke ĝi estas la murdo fare de Hugo Müller; tio min tre ege interesus. Tiom mi bedaŭras, ke Franĉjo iom fremdiĝis al vi, sed nur tial, ĉar li havas multe da laboro; se estus kiel iam, vi povus lin preni inter homojn aŭ aŭte ekskursi. Ĉiam vi estis al ni tiel bona kaj ankaŭ nun vi ne forgesas, kvankam ĝi ne estas tia, kia ĝi devus esti; sed li, Franĉjo, estas tiel nervoza kaj stranga.

Ankaŭ vi ne skribis al mi, kion faras via knabinjo. Franĉjo ankaŭ plendas, ke en Prago estas ega varmo; li devus veturi ĉi tien kaj senŝarĝiĝi, sed certe li sidas ĝisnokte en oficejo. Kiam vi veturos al maro? Mi esperas, ke vi kunprenos vian knabinjon; vi ne scias, kio estas, se ni virinoj nostalgias.

Kore vin, Artuĉjo, salutas via Marta Matesová.

„Do, Antoĉjo, kion vi diras al tio? Mi scias, ĝi estas neniel sprita letero; ĝi estas tute malforta faro laŭ vidpunkto stila kaj de interesaĵo; sed, homo, kian lumon ĝi ĵetas je Marteta kaj ŝia rilato al tiu povrulo Arturo. Neniam mi tiom kredus al ŝi, eĉ se ŝi dirus ion ajn; sed ĉi tie mi havis en la mano ion tiel senintencan, tiel preter ŝia voĉo... Do vidu, ke la vero, netrompa kaj senduba, aperas nur pro misaranĝo. Mi estus plorinta pro ĝojo - kaj same pro honto, ke tiel stulte mi ĵaluzis.“ „Kion poste mi faris? Nu, per ŝnureto mi ligis aktojn pri murdo fare de Hugo Müller, fermis ilin en tirkeston kaj tagon poste mi estis en Františkovy Lázně. Kiam Marteta min ekvidis, ŝi ekruĝis kaj ekbalbutis kiel knabineto; ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi farus ion teruran. Mi nenion. 'Franĉjo,' diris post momento Marteta, „ĉu vi ricevis mian leteron?' - 'Kian leteron,' mi miras. 'Vi skribas al mi diable malmulte.' - Marteta rigardas min embarasite kaj elspiras, kvazaŭ ŝi senŝarĝiĝus. 'Do versimile mi forgesis sendi ĝin al vi,' ŝi diris kaj estis serĉanta en mansaketo, ĝis ŝi eltiris ian iom ĉifitan folion. Ĝi komenciĝis per vortoj: ,Kara Franĉjo!' Mi devis ridi en mia animo. Sinjoro Arturo versimile jam resendis, kio ne apartenis al li.“ „Poste eĉ ne unu vorto estis dirita pri tio; memkompreneble mi komencis rakonti al ŝi pri la krimo de Hugo Müller, kiu ŝin tiom interesis. Mi opinias, ke ĝis nun ŝi kredas, ke la leteron mi nepre ne ricevis.“ „Nu, kaj jen ĉio; de tiu tempo estas almenaŭ ĉe ni trankvilo. Diru, ĉu mi ne estas idioto, ke mi tiel krude ĵaluzis? Sciu, nun mi klopodas al Marteta tion kompensi; nur el la letero mi vidis, kiel ŝi, povrulino, zorgas pri mi. Do nun ĝi estas ekstere; oni pli hontas pro sia stulteco ol pro siaj pekoj.“ „Sed jen klasika ekzemplo, kian pruvoforton havas tia absoluta kaj senvola hazardo, ĉu?“ * * * Proksimume en la sama momento diris juna viro, ĉi tie nomata Arturo, al sinjorino Marteta: „Nu, knabinjo, ĉu ĝi helpis?“ „Kio, karulo?“ „Tiu letero, kiun vi tiam kvazaŭ misatente sendis al li.“ „Helpis,“ diris sinjorino Marta kaj enpensiĝis. „Sciu, knabo, mi eĉ hontas, kiel li, Franĉjo, tiom ege kredas al mi. Ekde tiu tempo li estas je mi tiel bona... La leteron li senĉese portas sur sia koro.“ Sinjorino Marta ektremis. "Estas fakte terure, ke.. ke mi lin trompas, ĉu vi ne opinias?“ Sed sinjoro Arturo tion ne opiniis; almenaŭ li asertis, ke nepre ne. tradukis Josef Vondroušek