×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Abeloj kapablas taksi nombrojn

Abeloj kapablas taksi nombrojn

Percepti la nombron nul, tio postulas kognan superkapablon. Infanoj komprenas nur en antaŭlerneja aĝo ke nul estas malpli ol unu, du, aŭ tri, nome nenio. Kaj ke tiu nombro pro tio devas stari je la unua loko en la sinsekvo de la nombroj 0, 1, 2, 3. Sciencistoj dum longa tempo estis konvinkitaj ke estas io tipe homa kompreni tion, kaj ke temas pri kapablo kiu distingas la homon de la bestoj. Sed kiel jam ĉe la uzo de laboriloj per kiuj manipuladas ne nur homoj, sed ankaŭ simioj, korvoj kaj eĉ fiŝoj, iom post iom eltroviĝas, ke la matematikaj kapabloj de bestoj estis same draste subtaksataj.

En faka magazino nun esplorista teamo el Francio kaj Aŭstralio montris ke mielaj abeloj evidente komprenas la koncepton de nul. La sciencistoj trejnis la insektojn unue cele al tio ke ili alflugu tiun el du ekranoj sur kiuj estis videblaj unu, du, tri aŭ kvar simboloj, sur kiu troviĝis la malpli granda nombro de simboloj.

Abeloj kiuj ĝuste "respondis" ricevis kiel rekompencon sukerakvon. Bestetoj el dua grupo aliflanke ricevis dolĉaĵon se ili alflugis la ekranon kun la plej alta nombro de simboloj. Ke abeloj povas ordigi simbolojn de unu ĝis kvar laŭ la reguloj "pli granda ol" kaj "pli malgranda ol", tion aliaj esploristoj jam estis montrintaj pli frue.

En sekva paŝo la sciencistoj ofertis por elekto al la abeloj malplenan ekranon kiun la abeloj ĝis tiam ankoraŭ neniam estis vidintaj kaj ekranon kun la konataj simboloj por 1, 2, 3, aŭ 4. Ĉu la insektoj komprenos ke la nul-ekrano devas esti enordigita en la sinsekvo antaŭ ĉiuj aliaj? Kaj jes, fakte tiuj abeloj kiuj estis trejnitaj alflugi la plej malgrandan kvanton, spontane alflugis la malplenan ekranon. Abeloj kiuj estis lernintaj alflugi la plej grandan kvanton, ne faris tion.

La abeloj do komprenis ke la nul-kvanto laŭnombre estas pli malgranda ol kvanto kun unu, du aŭ pli da elementoj.

En tiu aktuala esploro la abeloj estis des pli bonaj ju pli granda estis la distanco inter la nulo kaj la koncerna alia nombro. Ili do ekzemple eraris malpli, se ili devis decidi inter 0 kaj 4, ol se la elekto devis okazi inter 0 kaj 2. Plej malfacile estis por la abeloj elekti inter 0 kaj 1.

Tiu tiel nomata distancefiko troveblas ankaŭ ĉe homoj: Plenkreskuloj kiuj devas ordigi unuciferajn nombrojn laŭeble rapide laŭ la grandeco, bezonas por tio dekonan sekundon pli longe kaj ili ankaŭ pli ofte eraras, se temas ĉe tio pri du najbaraj nombroj kiel ekzemple 2 kaj 3, ol se ili ekzemple devas decidi inter 2 kaj 9.

La distancefiko estas konsiderata kiel antaŭkondiĉo por distingi entute nombrojn unuj de la aliaj. La eksperimentoj tiel pruvas ke abeloj perceptas la nul-kvanton kiel kvantan koncepton.