×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Virinoj naskas spritecon kaj humuron

Virinoj naskas spritecon kaj humuron

Ĉu humuro utilas al la evolucio? Jes, pri tio certas germana ridesploristo. La fakulo klarigas kial virinoj ja posedas sufiĉe da spriteco, sed ankoraŭ nur malofte aplikas ĝin.

Viroj kaj virinoj ne havas la saman humuron. Ekzistas ia disdivido de laboro: Viroj rakontas spritaĵojn kaj virinoj bonvolu ridi pri ili. En la kunteksto de la batalo pri la plej belaj virinoj, ne-alfa-viroj sin apogas sur komikeco, humuro kaj spriteco. La plej bona ekzemplo - Woody Allen - certe ne estas belulo, sed en sia vivo li estis ĉirkaŭata de la plej belaj virinoj. Belaj komikistoj estas esceptoj. La ĝenerala regulo por viroj diras: Vi devas posedi spritecon, kaj precipe humuron, se via ekstera apero estas malpli alloga. Humuro estas formo de kultura sindefendo de la viraj malvenkantoj en la surviva batalo.

Sed kion tiam faras la malpli belaj virinoj? Ŝajnas ke la vira eskapilo al la humuro ne estas disponebla por ili. Virino ja ne estu tro malinteligenta (pensu pri la ŝercoj pri blondulinoj), sed tro da spriteco ĉiam enhavas porcion da agresemo kio timigus la virojn. La virinoj kiuj ne estas tiom benitaj de beleco ridu ankaŭ pri la plej aĉaj ŝercoj de la viroj, se ili volas esti sukcesaj en la sekse regata surviva batalo. Se ili rifuzas tion, tiam ili mem nur povas fari karieron en la profesia vivo kontraŭ la viroj.

Aliflanke (en la germana lingvo) ekzistas la bela esprimo "Patrina spriteco". Tio estas io absolute pozitiva, lerta, optimisma, kio en la vivo tute ne manku. Enkarniĝo de la "patrina spriteco" estas la "brava soldato Ŝvejk". Sed ja patrino estas sendube virino. Ĉu bela aŭ malbela, tio estas egala al infano. Dikventra patrino eble eĉ estas pli karesema ol sportema patrino. La virinoj, se ili estas patrinoj, instruas al la viroj, dum ili estas ankoraŭ infanoj, la humuron. Tion ili faras lerte tiklante la knabetojn kaj per tio ili enmetas en la edukadon laŭeble multe da malstreĉeco kaj gaja sindediĉo al la infano.

De la patroj kaj de aliaj plenkreskuloj infanoj ja ankaŭ lernas iom pri humuro, sed en la longa historio de la homaro peras ĝin tute ĉefe la patrinoj. Estas ili kiuj inventis la humuron kaj kiuj praktikas ĝin. Kaj jen ni staras antaŭ interseksa paradokso: Dum viraj grupiĝoj senhumure ĉasas sovaĝajn bestojn aŭ dum ili vetludas ĉe la borso, la virinoj ja disvolvas la ridadon kaj la humuron ene de la edukado de infanoj, sed ili ne plu povas aktive praktiki kun ili la humuron, se la viroj estas plenkreskintaj.

Virinoj devus rompi tiun elfermitecon. La ŝercojn pri blondulinoj ili ekzemple povus kontraŭbatali per modo de ŝercoj pri malgrandaj kalvaj kapoj aŭ pri bierventroj aŭ io simila. Nun ili eble maltrafis la ĝustan momenton, sed la laŭvica okazo certe alvenos!

Virinoj naskas spritecon kaj humuron Women give birth to wit and humor