×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Virino kaj kino

Virino kaj kino

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Du sociaj movadoj forte markis la dudekan jarcenton kaj plu la dudek-unuan: kinarto kaj feminismo. Ili ne havas inter si intiman rilaton, krom pro la fakto, ke belaj virinoj, kiel aktorinoj, ĉiam estis elstaraj figuroj en filmoj – veraj “stelulinoj”. Siavice, kino fariĝis elstara kulturmanifestiĝo, kiu influas la publikan opinion tra la tuta mondo. Kaj virinaj rajtoj fariĝis pli kaj pli alten levita standardo, kvankam ankoraŭ multo estas atingenda en ĉi tiu kampo.

Antaŭ nelonge, Unuiĝintaj Nacioj publikigis raporton (www.seejane.org) , kiu ligas tiujn du movadojn kaj atentigas pri frapantaj ciferoj: oni kalkulis, ke virinoj estas malmulte reprezentataj en filmoj, ĉar malpli ol triono el la parolantaj roluloj estas virinoj. La studaĵo inkluzivis inajn figurojn en filmoj faritaj en diversaj landoj, interalie en Aŭstralio, Brazilo, Ĉinujo, Francujo, Hindujo, Japanujo, Rusujo, Sud-Koreujo, Usono kaj Britujo. La datumoj montras, ke apenaŭ 31 procentoj el la parolantaj filmoroluloj estas virinoj. Kurioze, Brazilo situas iomete super la monda mezuma kvanto, kun 37 procentoj.

La raporto komentas, ke tiu kvanto estas nepre nekontentiga, se oni konsideras, ke duono el la homoj sur la Tero estas virinoj. En Hindujo, ekzemple, parolantaj filmovirinoj estas nur 25 procentoj. Tiaj misproporciaj ciferoj certe respegulas sociajn fenomenojn okazantajn malantaŭ la kameraoj. Estas virinoj nur 7 procentoj el la filmoreĝisoroj, nur 20 procentoj el la verkistoj de filmhistorioj, kaj eĉ ne 22 procentoj estas komercoproduktantoj de filmoj. Ĉu do nur belaj aktorinoj devas ricevi prestiĝon en tiu kampo? Tamen, kiam reĝisoroj aŭ filmoverkistoj estas virinoj, tiam inaj roluloj estas pli oftaj.

Ankaŭ rilate al la figuroj en la filmoj la vira regado klare aperas statistike: se temas pri altpostenaj oficistoj, nur 14 procentoj estas virinoj, kaj se temas pri politikistoj, nur 10 procentoj. Kaj viraj akvokatoj kaj juĝistoj estas dekoble pli oftaj ol virinaj; inter universitataj profesoroj viroj estas 16-oble pli oftaj.

Estas bonaŭgure, ke U.N. okupiĝas pri tiaj ciferoj. Tio montras, ke la porvirina movado meritoplene gajnas rekonon. Ankaŭ en nia Esperantomovado ni devas pripensi ĝin. La bona revuo “Femina”, vigla forumo de feminismo, per sia lasta numero komentas, ke la kvanto da virinoj malkreskis en gvidaj postenoj, inter ni. Estas tempo modernigi nian verdan kinon…

Virino kaj kino Woman and cinema