×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Veterfuĝantoj estas malpli feliĉaj

Veterfuĝantoj estas malpli feliĉaj

En nordaj landoj dum multaj monatoj de la jaro la homoj nur malofte povas ĝui sunon kaj varmon. Estas ne nur malpli da taglumo sed ankaŭ la veteraj kondiĉoj estas ofte sufiĉe malagrablaj dum la vintra sezono. Tagoj estas grizaj kaj malvarmaj.

Pro tio la sopiro de homoj fuĝi almenaŭ dum kelkaj semajnoj el la griza malvarmo por ĝui sunon kaj varmon en suda lando, ja estas bone komprenebla. Kaj kiu havas sufiĉe da mono kaj ne tro fortan ligiĝon al sia hejmlando, do ekzemple pensiuloj, tiu eĉ ekloĝas dum la vintra duonjaro aŭ tutjare en bela suda lando.

Tie ĉio aperas pli bona. Estas pli da vivoĝojo, pli bela vetero kaj senstreĉa vivo. Tamen ŝajnas ke tiu kalkulo ne alportas la deziratan rezulton. La veterfuĝintoj averaĝe estas malpli feliĉaj ol la hejmerestantoj. Tion almenaŭ diras studaĵo de la universitato de Leicester en Britio.

Por la studaĵo estis enketitaj 300 personoj el Belgio, Svislando, Germanio, Nederlando, Francio kaj Grandbritio kiuj estis elmigrintaj al Hispanio, Portugalio, Grekio kaj Kipro. Je la alia flanko estis 56.000 personoj el nordaj ŝtatoj pri kiuj inter la jaroj 2002 kaj 2010 estis kolektitaj datumoj. Ĉiuj partoprenantoj estis demanditaj, kiom feliĉaj ili sentis sin sur skalo de 1 ĝis 10. La rezulto: Averaĝe la sunŝatantoj atingis 7,3 poentojn, dum la hejmerestantoj atingis 7,5 poentojn.

Por elŝalti ĝenajn faktorojn oni faris analizon pri la diferencoj inter elmigrintoj kaj hejmerestantoj laŭ aĝo, sano, vivenspezo, kleriĝo, laboro kaj religiemo. La diferencoj tamen montriĝis sendependaj de tiuj influoj.

La elmigrintoj ja en sia nova hejmlando havis bonan materialan bazon: Ili havis iom pli altan vivenspezon ol la averaĝa loĝantaro. Kelkaj teorioj estis prognozintaj ke tio igos la elmigrintojn pli feliĉaj. Sed evidente precize la malo okazas: Migrado povas esti malavantaĝo por aliaj sferoj de la homa vivo, ekzemple por sociaj ligoj aŭ la sento pri kunaparteno.

La germana statistika oficejo publikigis statistikojn el la jaro 2012 kiuj montras ke malpli da germanoj elmigras al sudaj landoj. Plej multaj elmigras al Svislando, Usono kaj Aŭstrio, do al landoj kiuj ne nepre estas esence pli sunaj kaj varmaj ol Germanio. Kaj el Hispanio revenis pli da homoj ol tien elmigris. Tamen tiuj ciferoj ne vere diras multe, ĉar ili miksas labormigradon kun migrado de pensiuloj, kaj kompreneble la labormigrado okazas ĉefe al landoj kiuj promesas pli altan materialan vivobazon, kio en la kazo de Hispanio ekzemple ne estas trafa kaŭzo.

La studaĵo ne montras ĉu elmigrintoj individue sentis sin pli feliĉaj ol en la hejmlando. Kaj certe ne ĉiu elmigro atingas sian celon. Necesas bone pripensi tian decidon. Ekzemple estas tre dezirinde lerni la lingvon de la nova lando por tie povi nodi novajn kontaktojn. Kaj oni devas ankaŭ ŝati la kulturon kaj la vivostilon por senti hejmecon. En tiu kazo la ŝanco trovi pli da feliĉo estas granda.

Veterfuĝantoj estas malpli feliĉaj Weather runners are less happy