×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Vegetaranoj montras, ke Esperanto estas vera kulturlingvo

Vegetaranoj montras, ke Esperanto estas vera kulturlingvo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Estas ĝenerale konata la historia fakto, ke Zamenhof vivigis Esperanton per dekomenca produktado de alta literaturo en la nova lingvo. Ni ĉiuj konsentas, ke saĝe li agis. Sed en nia moderna mondo, tio ne sufiĉas. La novaj generacioj deziras konstati, ke Esperanto vivas per tio, ke Esperantistoj havas sian kulturon kaj okupiĝas pri la simplaj sed gravaj ĉiutagaj aferoj en la mondo. Ili emas ekzemple aktivi por paco, por solidareco trans landlimoj, por rajtoj de minoritatoj, virinoj kaj infanoj, por universala edukado – kaj multaj aliaj pledoj por ia pli homeca mondo. Ili deziras, ke nia lingvo, krom bela intelekta kreaĵo, servu ankaŭ al sociaj evoluoj.

Tiurilate mi pensas, ke nova, ĵus lanĉita retejo en Esperanto, fare de aktivuloj de E@I, efike pruvas la vivantecon de nia lingvo. Ĝi estas “Bonan Apetiton!” (http://apetito.ikso.net/) .

La ideo estas simpla kaj inspira. Oni proponas kolekton da receptoj por preparado de vegetaraj kaj veganaj manĝaĵoj. La prezento estas simpatia, facile alirebla kaj ekzistas la ebleco, ke vizitantoj proponu siajn proprajn receptojn. Oni prezentas ankaŭ nelongajn artikolojn pri diversaj aspektoj de tiu manĝosistemo kaj filmetojn. La ilustraĵoj kaj preparindikoj estas klaraj kaj trafaj. La novan retejon prezentas la konata “lernu.net” kaj pri ĝia graveco rilate la vivantecon de Esperanto komentis la revuo “La Ondo de Esperanto”. Ni konsentas kaj aplaŭdas. Vegetaraj kaj veganaj ideoj estas simpatiaj kaj trovas grandnombran apogon inter Esperantistoj. Oni ankoraŭ iomete polemikas pri iliaj principoj. Ekzemple, pro la asertoj de iuj antropologiistoj, ke la homa cerbo ne evoluus tiel efike, se la primitiva homo ne manĝus viandon. Ankaŭ pri la manko de vitamino B 12 en vegetaĵoj kaj fruktoj. Tamen, tiaj diskutoj fariĝas pli kaj pli sensignifaj – ĉar la moderna homo jam ne havas la bezonon de la primitiva homo, kaj ĉar la vitamina dilemo estas facile solvebla. Restas elstare la nerezisteblaj faktoj, ke la homaro ankoraŭ traktas bestojn kruele, kaj ke laŭ ekonomia vidpunkto la senvianda nutrado estas pli racia. Ni ne forgesu, ke ankoraŭ milionoj da homoj en la mondo ne disponas pri minimuma kvanto da nutraĵoj, dum alia granda proporcio de homoj suferas de trograseco. Ne estas nia intenco ĉi tie diskuti pri la praveco aŭ malpraveco de vegetara/vegana nutrosistemo. Nia celo estas gratuli la kreintojn de “Bonan Apetiton!” pro ilia kontribuo al la Esperanta kulturo. Kaj inviti niajn geaŭskultantojn viziti la simpatian retejon.

Vegetaranoj montras, ke Esperanto estas vera kulturlingvo Vegetarians show that Esperanto is a true cultural language