×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Varmega akvo glaciiĝas pli rapide

Varmega akvo glaciiĝas pli rapide

En la fridujon aŭ frostujon oni metu pro kaŭzoj de energiŝparado nur malvarmiĝintajn nutraĵojn. Lernejano el Tanzanio ignoris tiun regulon dum la 1960-aj jaroj - kaj faris mirindan malkovron.

Imagu temperaturon ĉirkaŭ 28 gradoj kaj sunbrilon. Dum tiu momento supozeble neniu plu pensas pri la pasinta vintro kiu precipe trans la Atlantiko, nome en Norda Ameriko, estis sufiĉe frosta. Sed glaciecaj veteraj cirkonstancoj kiel tiuj permesas observi tute apartan fenomenon: Varmega akvo falas grunden neĝoforme.

Filmetoj sur diversaj interretaj platformoj montras kiel homoj ĉe malaltaj eksteraj temperaturoj ĵetas bolvarmegan akvon en la aeron. Preskaŭ sammomente ĝi glaciiĝas kaj refalas grunden kiel glacio aŭ kiel neĝo. La sama eksperimento kun akvo kun ĉambra temperaturo surprize ne donas la saman rezulton. La malvarmeta akvo refalas teren en likva stato kaj nur frostiĝas kiel glacia tavolo ĉe kontakto kun la grundo.

La efiko ke varmega akvo glaciiĝas pli rapide ol malvarma akvo jam estis priskribita de Aristoteles, Francis Bacon kaj René Descartes. En la jaro 1963 lernejano kiu nomiĝis Erast B. Mpemba remalkovris tiun fenomenon, tamen ne en arktikaj regionoj sed - denove surprize - en regiono kiu kutime ne troviĝas en kunteksto kun vintraj temperaturoj, nome en Afriko, aŭ pli precize, en Tanzanio.

Mpemba konfrontiĝis jam en aĝo de 13 jaroj kun tiu fenomeno, dum li preparis glaciaĵon en la lernejo. Kiel ofte okazas en la scienco lia malkovro estis hazardo. La lernantoj ricevis la taskon solvi sukeron en varmega lakto kaj meti tiun miksaĵon post malvarmiĝo en la frostan fakon de la fridujo. Mpemba estis iom pli malrapida ol liaj samklasanoj kaj li tiel senpermese metis la ankoraŭ varmegan solvaĵon en la frostan fakon.

Post iom da tempo li rigardis kun unu el siaj amikoj en la frostan fakon kaj kun surprizo konstatis ke lia glaciaĵo estis preta, dum tiu de lia amiko kiu samtempe estis metita en la frostujon ankoraŭ estis likva. La lakto de la samklasano tamen jam estis atinginta ĉambran temperaturon antaŭ ol li metis ĝin en la frostan fakon. Mpemba diskutis tiun rezulton kun instruisto kiu tamen konsideris ĝin sensencaĵo. Pro sia persisto tamen Mpemba povis konvinki la instruiston ripeti la eksperimenton kun li: La rezulto estis la sama. Ekde tiam la fenomeno estas konata kiel Mpemba-efiko.

La precizaj kaŭzoj por tiu efiko ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne estas definitive klaraj, tamen estas certe ke pluraj faktoroj ludas rolon. La temperaturo ne povas esti la sola kaŭzanto. Interalie gravas la formo kaj la grandeco de la taso aŭ glaso, la enhavo je gaso kaj mineraloj en la likvaĵo kaj la komenca temperaturdiferenco.

Tiuj faktoroj unuflanke influas kiel rapide likvaĵo vaporiĝas kaj aliflanke gravas la moviĝo de la likvaĵo en la verŝujo. Ambaŭ influas la rapidecon de la malvarmiĝo. Tiu multeco de influoj igas la sciencan klarigon tiel malfacila. Ĉar reprodukteblaj kaj regeblaj eksperimentoj nur tre malfacile estas realigeblaj.

La Mpemba-efiko estas bonega ekzemplo por tio ke en la scienco apenaŭ aperas maltrafoj. Ĉar eĉ ambiguaj kaj kontraŭdiraj rezultoj kiel la Mpemba-fenomeno povas konduki ĉe preciza observado al interesaj ekkonoj.

Varmega akvo glaciiĝas pli rapide Hot water freezes faster