×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Unuafoje virino gajnis Fields-medalon

Unuafoje virino gajnis Fields-medalon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Irana matematikistino inter la kvar premiitoj

Fields-medalo estas premio aljuĝita al ĝis kvar matematikistoj (malpli ol 40-jaraj) por agnoski kaj subteni junajn matematikajn esploristojn, kiuj jam faris gravajn kontribuojn en tiu scienco. Oni donas tiun premion ĉiun kvaran jaron ekde 1950. Ĉi-jare, unuafoje, virino, ricevis Fields-medalon, kiu iamaniere povas esti konsiderita kiel Nobel-premio pri matematiko.

Temas pri Maryam Mirzakhani, iranino 37-jara, nuntempe profesoro de matematiko en la usona universitato de Stanford kaj esploristo pri hiperbola geometrio, ergoda teorio kaj simplektika geometrio. Ne sentu vin senklera, se vi ne komprenas eĉ la temon de la laboroj de la venkintoj. La samo okazas ankaŭ al la plejparto de iliaj universitataj kolegoj.

Jen la respondoj de la simpatia virino dum intervjuo pri sia vivo kiel matematikisto:

D. Kiuj estas viaj plej fruaj memoroj de matematiko?

R. Kiel infano, mi revis fariĝi verkisto. Mia pli aĝa frato kreis en mi intereson pri scienco. Verŝajne mia unua memoro pri matematiko estis, kiam li parolis al mi pri la problemo de adicio de nombroj el 1 ĝis 100 kaj rakontis al mi kiel la juna Gaŭss solvis la problemon. La solvo vere fascinis min.

D. Kiuj spertoj kaj homoj speciale influis vian matematikan edukadon?

R. Mi estis bonŝanca. La milito inter Irano kaj Irako finiĝis ĝuste kiam mi kompletigis bazlernejajn klasojn kaj mi povis viziti bonegan mez-altlernejon por knabinoj en Teherano, kies direktorino donis al ni la samajn oportunecojn, kiujn havis la knaboj en siaj lernejoj. Tiel mi ekpartoprenis al matematikaj olimpikoj kaj tial alfrontis pli malfacilajn problemojn. Ju pli mi min dediĉis al matematiko, des pli mi entuziasmiĝis.

D. Kio allogis vin al la specifaj problemoj, kiujn vi esploris? R. Kiam mi eklernis en la usona universitato Harvard, mi malkovris, ke, male al la lokaj studentoj, mia matematika fono en kompleksa analitiko estis vere malforta. Mi estis devigita viziti neformalajn seminariojn, kvankam plejparton de la tempo mi komprenis nenion. Sed helpe de inspirigaj profesoroj mi sukcesis superi la komencajn malfacilaĵojn kaj fine eĉ prepari longan liston de esplorindaj ideoj.

D. Ĉu vi povas priskribi per ne tro fakaj terminoj viajn esplorojn? Ĉu ili havas aplikojn en aliaj kampoj?

Plejmulte mi esploras problemojn rilatajn al geometriaj strukturoj sur surfacoj kaj iliaj deformiĝoj kaj ĉefe mi interesiĝas pri hiperbolaj surfacoj. Ili havas gravajn rilatojn kun teoria fiziko, topologio kaj kombinatoriko.

D. Kion vi opinias plej kontentiga aŭ produktiva?

Kompreneble la plej kontentiga kaj ekscita momento estas la malkovro kaj kompreno de io nova - la sento de tiu, kiu atingis supron kaj ekhavas klaran vidon. Sed plejofte, okupiĝi pri matematiko estas por mi kiel ekskursi ekster la padoj kaj ne vidi la finon. Mi spertis, ke pridiskuti matematikon kun kolegoj el diversaj fonoj estas unu el la plej produktivaj manieroj por progresi.

D. Kion vi konsilas al tiuj, kiuj deziras koni pli pri matematiko?

R. Tio estas malfacila demando. Mi ne pensas, ke ĉiu devus fariĝi matematikisto, sed mi firme opinias, ke multaj studentoj ne donas al matematiko veran ŝancon. Se unue oni ne iĝas ekscitita pri ĝi, facile estas juĝi matematikon sencela kaj malvarma. Sian belecon, matematiko montras nur al siaj pli paciencaj sekvantoj.

Unuafoje virino gajnis Fields-medalon For the first time a woman won a Fields medal