×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Tikiriki Tok el strobilo (3/3)

Tikiriki Tok el strobilo (3/3)

Tiun ĉi fabelon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

(Parto 3 el 3)

Dek tagojn loĝis la abimanĝemulo Tikiriki Tok ĉe avino Marina. Intertempe, en la glaŭke prilumata kaverno, formikoj malkovris la dormantan feinon kaj malkaŝis la sekreton al ĉiuj bestoj. Tiuj malkaŝis la sekreton al Marina, kaj ŝi elpensis novan planon por solvi la problemon laŭ sia maniero.

Ĉiutage avino Marina bakis mielkuketabiojn por Tikiriki Tok kaj instruis lin pri fascina magiaĵo, celanta vekigi la feinon Feria. Tiun magiaĵon ĉiuj instruistinoj scipovas instrui al ĉiuj geknaboj. Ĝi nomiĝas “multiplika tabelo”. Kaj la lecionoj okazis tiele:

La duan tagon, Marina bakis por Tikiriki Tok 20 mielkuketabiojn kaj aranĝis ilin duope laŭvice. Entute estis 10 duopoj, kaj Tikiriki Tok lernis kalkuli ilin: “Unu oble du estas du. Du oble du estas kvar. Tri oble du estas ses….” kaj tiel plu. Post kiam li diris “Dek oble du estas dudek”, Tikiriki Tok jam memoris la multiplikon per du kaj manĝis dudek mielkuketabiojn. La trian tagon, Marina aranĝis la mielkuketabiojn triope laŭvice kaj Tikiriki Tok devis diri: “Unu oble tri estas tri. Du oble tri estas ses…” kaj tiel plu. Tiutage li manĝis tridek mielkuketojn, sen dikiĝi kaj sen plialtiĝi. Kial? Ĉar Marina ĉiutage enmetis en la paston pli da sorĉita spico. Tiamaniere, Tikiriki Tok progresis tagon post tago. Kiam la dekan tagon Tikiriki Tok manĝis 100 mielkuketabiojn (!) kaj finlernis la tutan multiplikan tabelon, li aspektis kiel normala knabo en la dua aŭ tria klaso de lernejo. Li fariĝis kuraĝa kaj saĝa kaj tutkore dankis avinon Marina. Poste, li iris daŭrigi la sorĉon, kiun ekde tiam li devis plenumi sola.

Iris Tikiriki Tok ĉe la rando de la arbaro apud la deklivo kie la kaverno troviĝis. Li bone sciis, ke ĉiuj bestoj de la sorĉita bestĝardeno atendas lin apude, kaŝitaj laŭplane. Kaj tie, li komencis deklami la magian “multiplikan tabelon”. Li diris: “Unu oble unu estas unu!” kaj ĝirafo aperis apud la deklivo. “Du oble unu estas du!”. Alia ĝirafo aperis. Kiam li finis la multiplikon per unu, dek ĝirafoj atendis apude pacience. Tiam Tikiriki Tok diris: “Unu oble du estas du!” kaj aperis duopo da zebroj. Kiam li finis la multiplikon per du, 20 zebroj viciĝis apude. Tikiriki Tok daŭrigis la deklamadon kaj alvenis 30 cerboj, 40 kanguruoj, 50 strutoj, 60 sciuroj, 70 leporoj, 80 ranoj, 90 muŝbirdoj kaj 100 papilioj fronte de la kaverno.

Ili amasiĝis laŭ antaŭe lernita sistemo, sen forpuŝi unu la alian: la kanguruoj saltis sur la cerbojn, la sciuroj saltis sur la zebrojn, la leporoj saltis sur la ĝirafojn, la ranoj eniris en la ventropoŝojn de la kanguruinoj, la muŝbirdoj kune kun la papilioj flirtis super la kapoj de la aliaj. La bestoj silentis, tute ne bruis, nur deziris tutkore, ke la feino Feria vekiĝu. Ili nur deziris kaj atendis, ke la magio efiku. Kaj ĝi efikis. La ĉeesto de Tikiriki Tok kaj de la bestoj plifortigis la potencon de Feria. Ŝi vekiĝis. Grr nenion timis, ĉar li estis certa, ke feoj kaj feidoj nek faras nek farigas malicajn agojn. Tial Grr ekhontis kaj malfermis la eniron de la kaverno.

Feria kaj ŝia ido revenis kune kun la bestoj en la sorĉitan bestĝardenon kaj ili riparis tie ĉiujn damaĝojn. Grr foriris ien en la Ŝtonan Montaron kaj ne plu revenis. Tikiriki Tok decidis propravole, ke li fariĝu strobilfeido. Ekde tiam, Tikiriki Tok loĝas en strobiloj kaj zorgas pri la bonfarto de abioj. Nun oni nomas lin “Tikiriki Tok el Strobilo”.

Strobilfeidoj estas feidoj, kiuj protektas la abiojn kaj aliajn arbojn en la ĉirkaŭaĵo, por ke homoj kaj bestoj vivu en agrabla taŭga loko, bona por la sano. Ili rememorigas al ĉiuj ke, se oni detruas la arbarojn, la grundo fariĝas dezerto, kie nek homoj nek bestoj kapablas vivi. Strobilfeidoj loĝas en strobiloj kaj kiam ili volas, ili eliras por ludi kun geknaboj aŭ bestoj.

Kiam vi trovas strobilon, vi povas meti ĝin apud vian orelon. Se vi aŭdas mallaŭtan ronkon, tio signifas, ke iu strobilfeido dormas ene de ĝi. Tiam indas remeti la strobilon delikate sur la grundon, sen veki la feidon. Ankaŭ vi ne ŝatus, ke oni skuu vin kiam vi dormas, ĉu ne? Sed se vi aŭdas mallaŭtan ridon, indas alvoki la feidon kaj peti tiun eliri por ludi kun vi. Eble la feido konsentos, eble ne. Oni ne povas ordoni ion ajn al strobilfeido. Ĉiukaze, ne kolerigu ajnan strobilfeidon, ĉar kiam ili ekkoleras, ili povas fariĝi danĝeraj gigantoj.

Kaj ne forgesu: se hazarde vi vizitos la sorĉitan bestĝardenon de Feria kaj se vi estos bonŝanca, eblos renkontiĝi tie ĝuste kun Tikiriki Tok el Strobilo… FINO

Tikiriki Tok el strobilo (3/3) Tikiriki Tok from strobilo (3/3)