×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Tikiriki Tok el strobilo 2/3

Tikiriki Tok el strobilo 2/3

(Parto 2 el 3)

Vesperiĝis kaj la ŝtormo finiĝis. La bestoj kaj bestidoj de la sorĉita infanĝardeno troviĝis en siaj loĝejoj, vespermanĝante. Tikiriki Tok daŭre atendis sian patrinon. Li estis sola kaj malsata. Subite li aŭdis frapojn ĉe la pordo. “Tikiriki Tok!” – aŭdiĝis voĉo. “Mi alportas al vi manĝaĵon senditan de via patrino!”

La feido malfermis la pordon. Eniris tre afabla nekonatulo, ridetanta kaj gaja. Tiu diris: “La feino Feria estas okupita pri tre grava afero. Ŝi ne povas reveni hejmen ĉi-vespere. Sed jen, ŝi sendis al vi ege bongustan manĝaĵon. Bonan apetiton karega Tikiriki Tok!”

La nekonatulo elprenis el sia dorsosako faskon da lignopecetoj trempitaj en fragmarmeladon. Ili bonege odoris… Tikiriki Tok eksaltis pro ĝojo. Li tuj englutis la unuan lignopeceton eĉ sen maĉi ĝin. La peceto gratis lian gorĝon dolorige. Li sentis naŭzon kaj subitan varmegon en la tuta korpo… La nekonatulo tute malaperis. Nur lia malica rido aŭdiĝis ankoraŭ unu minuton en la domo…

Vi verŝajne jam divenis, ke tiu nekonatulo estis fakte la trolo Grr, ĉu ne? Kaj kio okazis al la feido? Li kreskis kaj kreskis, dum lia apetito eĉ pli multe kreskis. Li manĝis ĉiujn lignopecojn, poste la lignajn meblojn en la domo, poste la lignan pordon… Kiam li eliris el la domo, li jam estis giganta kaj ankaŭ lia apetito fariĝis giganta. Liaj okuloj blankiĝis kaj ne plu vidis ion ajn krom la abioj en la ĉirkaŭaĵo. Liaj oreloj longiĝis kaj ne plu aŭdis ion ajn krom la krakado de la abiaj branĉoj. Lia nazego ne plu sentis ion ajn ol la odoro de abioj. Liaj dentoj fariĝis dentaĉoj de segilo. Lia koro ŝtoniĝis kaj li ne plu deziris ion ajn ol manĝi branĉojn kaj trunkojn, strobilojn kaj radikojn de abioj. Jes… Grr aliformis la feidon en gigantan abimanĝemulon. Kaj nun la trolo estis tre kontenta pri si mem kaj ege amuzis sin.

Katastrofo okazis dum la nokto en la sorĉita bestĝardeno. Abundis abioj en tiu ĝardeno kaj ankaŭ multaj loĝejoj de la bestaj familioj estis faritaj el abia ligno. Tikiriki Tok tute ne aŭdis la kriojn de la teruritaj bestoj kaj tute ne vidis ilin. Li manĝis abiojn kaj lignajn loĝejojn unu post la alia, ĝis liaj fortoj elĉerpiĝis kaj li ekdormis.

* Intertempe, la bestoj interkonsilis kaj decidis urĝe sendi iun al avino Marina, por peti helpon. Marina estis la plej bona amikino de la feino Feria kaj ofte vizitis la bestĝardenon kune kun siaj genepoj. La pordo de la bestĝardeno estis ŝlosita, do necesis trovi iun kapablan flugi trans la barilo rekte kaj tre rapide al la domo de Marina. Evidentiĝis, ke nur unu muŝbirdeto kapablis plenumi tian malfacilan taskon. Ĝi ankaŭ rememoris la adreson de avino Marina, ĉar ĝi loĝis tie antaŭ nelonge. Senprokraste, ĝi flugis rapide kiel sago al la domo de Marina kaj frapis per la beko la fenestran vitron. Tuj Marina malfermis la fenestron kaj aŭskultis atente la muŝbirdeton.

Verŝajne vi jam scias ke, antaŭ ol emeritiĝi, avino Marina estis instruistino en elementa lernejo. Tio signifas, ke ŝi scipovis la arton de magio, samkiel ĉiuj instruistinoj en elementa lernejo. Do, ŝi rapidis en la kuirejon kaj ekfaris magiaĵojn. Ŝi bakis fulmrapide kelkdekojn da bongustaj mielkuketoj, kiuj aspektis kiel etaj abioj. Kompreneble, ŝi enmetis sorĉitan spicon en la paston.

Matene, kiam la abimanĝemulo Tikiriki Tok vekiĝis, li sentis odoron de tre specialaj abioj kaj ege ekscitiĝis. Ĝuste tiam, Marina gustumis pecon da mielkuketo kaj parolis plenbuŝe: “Hmmm… Jen la plej bongustaj abioj en la mondo!” Ĉar ŝi havis la buŝon plena je abia manĝaĵo, la longaj oreloj de la abimanĝemulo ja kapablis aŭdi ŝiajn vortojn. Lia ŝtonigita koro eksaltis pro ĝojo. La blankaj okuloj de la giganto tuj rimarkis la pleton de Marina. Fulmrapide, li elprenis unu mielkuketabion kaj englutis ĝin… kaj ankoraŭ unu mielkuketabion… kaj ankoraŭ unu… Li eĉ ne rimarkis, kiam kaj kiel li malgigantiĝis, lia koro malŝtoniĝis kaj li komencis simili al normala knabo… Ankaŭ lia apetito malgigantiĝis, tial post nur dek mielkuketabioj li jam satiĝis. Avino Marina promesis al Tikiriki Tok tiom multajn mielkuketabiojn kiom li kapablos manĝi, kaj li konsentis akompani ŝin al ŝia domo.

(Daŭrigota)

Tikiriki Tok el strobilo 2/3 Tikiriki Tok from strobil 2/3

(Parto 2 el 3)

Vesperiĝis kaj la ŝtormo finiĝis. La bestoj kaj bestidoj de la sorĉita infanĝardeno troviĝis en siaj loĝejoj, vespermanĝante. Tikiriki Tok daŭre atendis sian patrinon. Li estis sola kaj malsata. Subite li aŭdis frapojn ĉe la pordo. “Tikiriki Tok!” – aŭdiĝis voĉo. “Mi alportas al vi manĝaĵon senditan de via patrino!”

La feido malfermis la pordon. Eniris tre afabla nekonatulo, ridetanta kaj gaja. Tiu diris: “La feino Feria estas okupita pri tre grava afero. Ŝi ne povas reveni hejmen ĉi-vespere. Sed jen, ŝi sendis al vi ege bongustan manĝaĵon. Bonan apetiton karega Tikiriki Tok!”

La nekonatulo elprenis el sia dorsosako faskon da lignopecetoj trempitaj en fragmarmeladon. Ili bonege odoris… Tikiriki Tok eksaltis pro ĝojo. Li tuj englutis la unuan lignopeceton eĉ sen maĉi ĝin. La peceto gratis lian gorĝon dolorige. Li sentis naŭzon kaj subitan varmegon en la tuta korpo… La nekonatulo tute malaperis. Nur lia malica rido aŭdiĝis ankoraŭ unu minuton en la domo…

Vi verŝajne jam divenis, ke tiu nekonatulo estis fakte la trolo Grr, ĉu ne? Kaj kio okazis al la feido? Li kreskis kaj kreskis, dum lia apetito eĉ pli multe kreskis. Li manĝis ĉiujn lignopecojn, poste la lignajn meblojn en la domo, poste la lignan pordon… Kiam li eliris el la domo, li jam estis giganta kaj ankaŭ lia apetito fariĝis giganta. Liaj okuloj blankiĝis kaj ne plu vidis ion ajn krom la abioj en la ĉirkaŭaĵo. Liaj oreloj longiĝis kaj ne plu aŭdis ion ajn krom la krakado de la abiaj branĉoj. Lia nazego ne plu sentis ion ajn ol la odoro de abioj. Liaj dentoj fariĝis dentaĉoj de segilo. Lia koro ŝtoniĝis kaj li ne plu deziris ion ajn ol manĝi branĉojn kaj trunkojn, strobilojn kaj radikojn de abioj. Jes… Grr aliformis la feidon en gigantan abimanĝemulon. Kaj nun la trolo estis tre kontenta pri si mem kaj ege amuzis sin.

Katastrofo okazis dum la nokto en la sorĉita bestĝardeno. Abundis abioj en tiu ĝardeno kaj ankaŭ multaj loĝejoj de la bestaj familioj estis faritaj el abia ligno. Tikiriki Tok tute ne aŭdis la kriojn de la teruritaj bestoj kaj tute ne vidis ilin. Li manĝis abiojn kaj lignajn loĝejojn unu post la alia, ĝis liaj fortoj elĉerpiĝis kaj li ekdormis.

*** Intertempe, la bestoj interkonsilis kaj decidis urĝe sendi iun al avino Marina, por peti helpon. Marina estis la plej bona amikino de la feino Feria kaj ofte vizitis la bestĝardenon kune kun siaj genepoj. La pordo de la bestĝardeno estis ŝlosita, do necesis trovi iun kapablan flugi trans la barilo rekte kaj tre rapide al la domo de Marina. Evidentiĝis, ke nur unu muŝbirdeto kapablis plenumi tian malfacilan taskon. Ĝi ankaŭ rememoris la adreson de avino Marina, ĉar ĝi loĝis tie antaŭ nelonge. Senprokraste, ĝi flugis rapide kiel sago al la domo de Marina kaj frapis per la beko la fenestran vitron. Tuj Marina malfermis la fenestron kaj aŭskultis atente la muŝbirdeton.