×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Survoje al sukceso

Survoje al sukceso

Unue ĝi estis nur ideŝpinaĵo, nun ĝi estas vera projekto: Usona geedza paro elpensis kiel eblos konstrui ŝoseojn kaj stratojn el sunĉelaj moduloj. Ili kolektis pli ol unu milionon da dolaroj por starigi fabrikon por la seria produktado de la sunĉelaj pavimoj.

La firmaon kun la nomo "Solar Roadways" ili jam estis fondintaj, ĉar bone ekfunkciis la ideo konverti stratojn helpe de sunĉeloj al produktantoj de elektro. Kvankam ili ricevis ŝtatajn subvenciojn ili devis kolekti monon por povi realigi la projekton je granda skalo. Ili uzis tiucele la interretan platformon indiegogo kaj tie troviĝis 40.000 homoj por kiuj la ideo estis konvinka.

Tio apenaŭ estas surprizo, ĉar la ideo estas samtempe genia kaj simpla. Sunĉeloj en niaj stratoj povus produkti elektron kaj anstataŭi multekostajn stratojn kun kovraĵo el betono aŭ gudro. La elektro povus ekzemple esti utiligata por la ŝargado de elektraj aŭtomobiloj kaj tiel povus antaŭenigi la perelektran moveblecon.

La geedza paro kun la nomo Brusaw elkalkulis: Se ĉiu aŭtoŝoseo en Usono estus pavimita per sunĉelaj paneloj, tiam Usono povus produkti la trioblan kvanton da elektro ol la lando nuntempe konsumas. Tamen sunĉela strato kostas ankaŭ la trioblon de tradicia strato.

Jam ekzistas unua areo kun la nova pavimo, nome en Idaho ili kovris parkumejon per la sesangulaj moduloj. Temas pri funkciantaj prototipoj kiuj estas testataj sub realaj kondiĉoj. Kaj ŝajnas ke la novaj stratmoduloj pruviĝas taŭgaj por la ĉiutaga uzo. La plej supra tavolo konsistas el aparte solida vitro kun speciala supraĵo por ke ĝi ne estu glata. Ĝi estu pli glitrezista ol asfalto. Okazis testoj sub la kontrolo de usonaj strataj aŭtoritatoj kaj ĉiuj testoj montris bonegan rezulton.

La sunĉelaj moduloj tamen ne nur povas produkti elektron, ili estas inteligentaj kaj per iliaj instalitaj hejtiloj neĝumitaj kaj glaciumitaj stratoj apartenos al la pasinteco. Enkonstruitaj LED-oj povas enŝalti lumigantajn randmarkojn aŭ limigojn de rapideco aŭ aliajn avertojn.

Laŭ la planoj de la geedza paro Brusaw post parkumejoj ankaŭ aŭtoŝoseoj kaj vojoj por piedirantoj povus ricevi tiun sunĉelan pavimon. La koncernaj supraj vitraj tavoloj povus varii laŭ la apliko. Ĉio kio kuŝas sub la suno estos principe uzebla.

Post la sukcesa prototipo nun finfine la seria produktado devas starti. Per la mono el la monkolekta kampanjo la firmao volas starigi produktejojn en ĉiu usona subŝtato. Kaj poste en ĉiu lando de la mondo. Tio kreos multege da laborpostenoj kaj helpos al la ŝtatoj ekonomie mastrumi la konstruadon de stratoj kaj ŝoseoj. Ke en tiu kazo la stratoj helpos kontraŭbatali la klimatoŝanĝon, kio fariĝos preskaŭ flanka efiko.

Survoje al sukceso On the road to success