×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Sunkolektiloj el plasto

Sunkolektiloj el plasto

Esplorista teamo el Linz taŭgigas plastojn por la venonta generacio de sunkolektiloj. Tio havos malaltigan efikon je la prezoj.

Plej multe da energio kiun ni utiligas estas konvertita sunenergio: Akvoenergio, ventoenergio, biomaso, eĉ fosiliaj brulmaterialoj enhavas energion kiu devenas de la suno kaj estis konservita de antaŭhistoriaj plantoj.

Ĝis 700 ŭatojn por kvadrata metro la suno en ideala kazo liveras al ni. Por rekte utiligi tiun energion ekzistas la ebleco fari tion per fotovoltaj instalaĵoj kiuj nun estas tre popularaj. Sed eblas realigi tion ankaŭ per pli simplaj rimedoj: Termikaj sunkolektiloj en kiuj akvo varmegiĝas estis jam longe antaŭ la populariĝo de fotovoltaj instalaĵoj favorpreza teknologio. La problemo estas ke tie la prezoj ne esence malaltiĝis, kostoreduktiĝoj ne alvenis ĉe la konsumanto. Tial la kosto por tia instalaĵo sumiĝas al 1000 eŭroj por kvadrata metro. Tio estas tro multekosta. Pro tio nun esploristoj de la universitato de Linz serĉas eblecojn malaltigi la kostojn de sunkolektiloj per la aplikado de plastoj.

La branĉo de suntermikaj instalaĵoj estas sub premo: En Germanio ekzemple la realigita areo de sunkolektiloj duoniĝis de la jaro 2008. La altaj prezoj por sunkolektiloj estas kompreneblaj se oni konsideras la uzatajn materialojn, ekzemple kupron. Plasto estus multe pli malpeza kaj pli favorpreze prilaborebla. Sed necesas ĉe plastoj superi precipe unu malfacilaĵon: Ili ne estas aparte rezistaj kontraŭ varmego. Simplaj plastoj eltenas ekzemple 95 gradojn. Ekzistas altrezistaj materialoj kiuj eltenas pli altajn temperaturojn, sed ili estas pli multekostaj.

La esploristoj pro tio vetas pri la tiel nomata retromalvarmigo. Ĉe tiu procedo la portanta fluidaĵo laŭbezone estas malvarmigata ĉe la dorsflanko de la kolektilo kaj tiel eblas preventi troan varmegiĝon. Por alia modela sistemo la esploristoj rezignis pri la retromalvarmigo kaj anstataŭe uzas teknikan plaston kiu eltenas ĝis 135 celsiajn gradojn kaj kiu kostas ankoraŭ nur 6 eŭrojn por kilogramo.

Per tiaj materialoj la esploristoj povis disvolvi modelajn kolektilojn el plasto kaj ili atingis ĉe tio bonajn rezultojn. Sed tio ne sufiĉas. La kolektilo mem nur ampleksas malpli ol 100 eŭrojn de la entutaj kostoj. Necesas tamen optimumigi la tutan sistemon. Oni kunlaboras kun diversaj firmaoj por fari el la studprojektoj verajn komercajn projektojn por la realigo de la ideoj en la praktiko.